- KIAM LA GEAMANTOJ INTERPAROLAS
Kiam la geamantoj interparolas
tra la arboj
kaj tra mil stratoj malfeliĉaj,
kiam ili brakumas hederon
kvazaŭ ĝi estus kanto,
kiam ili trovas la gracion
en la spikoj distaŭzitaj
kaj kun altaj trokreskaĵoj,
kiam la geamantoj ĝemas
ili estas mastroj de la tero
kaj estas proksimaj al Dio kiel la sanktuloj plej ravitaj.
Kiam la geamantoj parolas pri morto
ili parolas pri vivo por eterno
en kolokvo de fajna esperanto
konata nur al Li.
Ilia lingvaĵo estas malsanktiga,sed ĝi alvokas la gracon senfinan
de granda pardono.
Alda Merini, trad. Antonio De Salvo (29.1.2017)
L’ha ribloggato su lingvo-vojo.