Homoj

Giovanni Bertacchi

La 9-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1869) de la lombarda poeto kaj literatura kritikisto Giovanni Bertacchi (1869-1942), konata pro la poezia kolekto “Canzoniere delle Alpi” (Kanzonaro de Alpoj) kaj pro poeziaĵoj en la dialekto de la naskiĝloko Chiavenna (Sondrio).

Profesoro, ekde 1915, pri itala literaturo ĉe la Universitato de Padovo “pro klara famo” (sen konkurso), li estis famkonata en la jaroj rajde de la du jarcentoj ankaŭ pro siaj liberecanaj idealoj kaj pro sia humaneca socialismo (kies plej elstara reprezentanto estis Filippo Turati), celanta favori la universalan fratecon kaj la solidarecon inter la popoloj.

Bertacchi firme opoziciis al faŝismo, kiu reagis unuflanke izolante lin, aliflanke klopodante impliki lin en la reĝimajn agadojn: kiam, en 1926, estis starigita la “Opera Nazionale Balilla” (la famaj “Knaboj de Mussolini”), oni petis de la poeto la rajtigon utiligi kiel propragandan rimedon la poeziaĵon “Balilla”, kiun li estis verkinta en 1906 ispirante sin (kiel ekzemplo de ribelo kontraŭ ĉia subpremado) al la knabo de Portoria kiu, la 5-an de decembro 1746, iniciatis la ribelon de la ĝenovanoj kontraŭ la aŭstraj-piemontaj okupantoj

it.wikipedia.org/wiki/Giovan_Battista_Perasso

sed la poeto rifuzis la rajtigon.

En 1936, fronte al la postulo de ĵuro pri fideleco al la reĝimo, li preferis la antaŭtempan pensiiĝon.

De Bertacchi oni memoras, hodiaŭ, preskaŭ nur unu lian mallongan poeziaĵon, kiun mi transskribas en la itala kaj en la Esperanta traduko (ankaŭ aldonita kiel bildo):


PRECETTO

Il carro oltre passò, d’erbe ripieno

e ancor ne odora la silvestre via;

sappi far anco tu come quel fieno;

lascia buone memorie, anima mia.

Giovanni Bertacchi

 

BONDEZIRO

Jen, herboplena ĉaro preterpasis,

kaj post si plaĉan bonodoron lasis.

Faru, anim’, en sama maniero,

kaj post kiam vi iros for de l’ Tero,

en ĉiu bona homo, bona koro

postvivu pri vi kara rememoro.

Giovanni Bertacchi, trad. Alessandro Mazzolini

(“Literatura mondo” 1937-6, p. 164)

 

img_2059

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *