La 8-an de februaro estas la datreveno de la morto (en 1751) de la roma arkitekto Nicola Salvi (1697-1751) it.wikipedia.org/wiki/Nicola_Salvi
konata precipe kiel aŭtoro de la Fontano “di Trevi”
it.wikipedia.org/wiki/Fontana_di_Trevi
eo.wikipedia.org/wiki/Fontano_Trevi
kies elpenso estis konfidita al li en 1745 sekve de konkurso en kiu li venkis super famkonataj arkitektoj kiaj Ferdinando Fuga kaj Luigi Vanvitelli (ĉi tiu lasta poste anstataŭis Salvi-n en la tasko konstrui la Reĝejon de Caserta, kiun Salvi devis rezigni pro la malbonaj sankondiĉoj, kiuj kondukis lin al morto en 1751: ŝajnas ke la apopleksio, kiu trafis lin, estis kaŭzita ĝuste de la oftaj inspektoj al la subteraj koridoroj de la akvedukto de akvo “Vergine” – de la epoko de Aŭgusto, restaŭrita de Papo Urbano la oka -, de kiu la Fontano di Trevi konsistigas la monumentan elmontrejon).
Precizigo: akvo “Vergine” (Virgulino) nomiĝas tiel ne honore al la Madono, sed memore al la legendo laŭ kiu onidire estis virgulino, knabino, tiu kiu montris al la romaj soldatoj la fonton por ĉerpado de la akvo. La nomo “Trevi”, siavice, estas probable la kripligo de la vorto “Trivio” (Trivojo), ĉar origine la akvedukto finiĝis ĝuste ĉe trivojo.
Je la morto de la arkitekto, la laboroj ekhaltis, kiam el la fontano ekzistis nur la fundamento. Ili rekomenciĝis esence post dek jaroj, zorge de Pietro Bracci kaj de lia filo Virginio, kiuj kompletigis la verkon en nuraj du jaroj.
La Fontano konsistas el granda kuvo, ornamita per spektakleca rifaro el travertina marmoro vigligita per multenombraj statuoj, superregata de kolosa Neptuno, havanta kiel arkitekturan fonon la fasadon de Palaco Poli.
Preter ĝia arta graveco en la kadro de la roma baroko, kaj la scengrandioza efekto pliintensigita de la fakto ke oni trovas ĝin antaŭ si abrupte, en tute neatendita maniero, elirante el vojeto, la Fontano di Trevi estas monde konata ĉar, kiel kantadis Renato Rascel en la kanzono “Arrivederci Roma” (Ĝis la revido Romo) de Pietro Garinei, Sandro Giovannini kaj Renato Rascel,
Ce sta ‘na leggenda romana
legata a ‘sta vecchia fontana
per cui se ce butti un soldino
costringi er destino a fatte tornà.
De tiu kanzono ekzistas la versio en Esperanto, de Luigi Minnaja (el Radio Roma-Esperanto de 2.3.1958); jen la koncerna kvaropo da versoj:
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#GXIS%20LA%20REVIDO,%20ROMO
Ekzistas legendo mondfama
pri tiu malnova fontano:
se tien vi ĵetas moneron
vi trudas destinon por via reven’.
Lasta rimarko: la kanzono de Rascel parolas ameme pri “angla knabineto kun alsupra nazo”, enamiĝinta (interalie) je Romo; granda diferenco kompare kun la malafabla kaj maturaĝa “britino” pri kiu parolas Giosuè Carducci en la poeziaĵo “Dinanzi alle Terme di Caracalla”:
A le cineree trecce alzato il velo
verde, nel libro una britanna cerca
queste minacce di romane mura
al cielo e al tempo.
De ĉi tiu poeziaĵo ekzistas du tradukoj al Esperanto, ambaŭ (je multjara distanco) de Gaudenzio Pisoni; mi citas la koncernan versokvaropon, en la du versioj:
ANTAŬ LA VARMBANEJOJ DE KARAKALO
Al grizhara kap’ la vualon verdan
levas brita in’, ŝi en libro serĉas
pri ĉi mur-restaĵ’ tempon kaj ĉielon
alminacanta.
(“L’Esperanto de FEI” 1972-168/169)
(“Itala Antologio” 1987, p.403-404)
Verdan vualon al la cindraj bukloj
levas Anglino, ŝi en libro serĉas
pri du muregoj al ĉiel’ kaj tempo
alminacantaj.
(“Literatura foiro” 1985-92)
Aldonite: la poŝtmarko eldonita en 1973 de la itala Poŝto por celebri la fontanon, kun la bilda stampo de la 8-a de februaro 1974 okaze de la 27-a tutlanda filatela Kunveno.