Alda Merini
KIAM LA GEAMANTOJ INTERPAROLAS Kiam la geamantoj interparolas tra la arboj kaj tra mil stratoj malfeliĉaj, kiam ili brakumas hederon kvazaŭ ĝi estus kanto, kiam ili trovas la gracion en la spikoj distaŭzitaj kaj kun altaj trokreskaĵoj, kiam la geamantoj ĝemas ili estas mastroj de la tero kaj estas proksimaj al Dio kiel la sanktuloj… Legu plu Alda Merini