Homoj

Fred Buscaglione

La 23-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1921) de la itala (torina) kantaŭtoro, muzikisto kaj aktoro Ferdinando Buscaglione, konata per la artista nomo Fred Buscaglione (1921-1960).

it.wikipedia.org/wiki/Fred_Buscaglione 

(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Krom pro sia kapablo ludi plurajn instrumentojn (kontrabason, violonon, pianon, trumpeton), lin iĝis fama pro kelkaj kanzonoj kun tute persona stilo, kiuj temis (en aminde ironia formo) pri “malmolaj” uloj, tamen sub la regado de virinoj, de fumo kaj de alkoholo: “Che bambola!”, “Teresa non sparare”, “Eri piccola così”, “Che notte”, “Whisky facile”; sed estis grandaj sukcesoj ankaŭ romantikaj kanzonoj, ekzemple “Guarda che luna”, “Love in Portofino”; “Buonasera signorina”, “Carina”.

Eĉ en la aspekto Fred Buscaglione volis simili al la usonaj gangsteroj, kiaj ili aperis en la filmoj (ekzemple, Clark Gable); li kreskigis al si lipharetojn, surmetis blankstrian dubutonvican jakon kaj ĉapelon kun larĝaj randoj, kaj ofte kantis kune kun sia edzino (la magreba artistino Fatima Ben Embarek, konata per la artista nomo Fatima Robin’s), kreante atmosferon de “bravulaĉoj kaj pupaj knabinoj” de la perfortema Ĉikago de la dudekaj jaroj.

La sukceso de ĉi tiu maniero fari muzikon, entute “originala” en tiu epoko, estis tiel granda, ke iumomente Fred Buscaglione ĉeestis ĉie: ne nur en la kanzonoj, sed ankaŭ en la televida reklamo kaj en la filmoj.

Pro tio, li eniris la simpation de la publiko, kaj restis en ĝi, ankaŭ kiam li mortis antaŭtempe, je nuraj 39 jaroj, en strata akcidento: post 60 jaroj, liaj interpretoj estas daŭre aŭskultataj, kaj multaj kantistoj havas ilin en sia repertuaro, kaj klopodas imiti lin.

Tri liaj kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto: “Buonasera signorina”, “Eri piccola” kaj “Carina”; mi transskribas, en la itala kaj en Esperanto, “Eri piccola” (Tia etulin’).

Mi aldonas la poŝtmarkon eldonitan en 1996 de Respubliko San Marino, en la serio dediĉita al la Historio de la itala kanzono, pri Fred Buscaglione kaj la kanzono “Guarda che luna” (Rigardu, kia luno).


ERI PICCOLA COSÌ

(Leo Chiosso, Fred Bongusto)

www.youtube.com/watch?v=B223J9d9NdQ

    T’ho veduta. T’ho seguita.

    T’ho fermata. T’ho baciata.

    Eri piccola, piccola, piccola, così!

    M’hai guardato. Hai taciuto.

    ho pensato: “Beh, son piaciuto”.

    Eri piccola, piccola, piccola, così!

    Poi, è nato il nostro folle amore,

    che, ripenso ancora con terrore.

    M’hai stregato. T’ho creduta.

    L’hai voluto. T’ho sposata.

    Eri piccola, piccola, piccola, sì, così!

    T’ho viziata, coccolata,

    pane, burro, marmellata.

    Ma eri piccola, piccola, piccola, così!

    E cretino sono stato,

    anche il gatto m’hai venduto.

    Ma eri piccola (eh già), piccola, piccola, così!

    Tu, fumavi mille sigarette.

    Io, facevo il grano col tresette.

    Poi un giorno m’hai piantato

    per un tipo spappolato.

    T’ho cercato, l’ho scovato,

    l’ho guardato, s’è squagliato.

    Quattro schiaffi t’ho servito,

    Tu mi hai detto: “Disgraziato!”.

    La pistola m’hai puntato, eh,

    ed un colpo m’hai sparato.

    Ah sì,

    Spara, (bang).

    e spara, (bang),

    e spara, (bang)

    khoff, khoff, khoff, khoff,

    E pensare che eri piccola,

    ma piccola, tanto piccola,

    così!

°°°°°

TIA ETULIN’

Leo Chiosso, Fred Buscaglione, trad. Giuseppe Castelli

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/buscagli.html#TIA%20ETULIN%27

Mi vin vidis,

mi vin ĉasis,

mi vin prenis,

mi vin kisis:

tia etulin’,

etulin’,

etulin’

por mi.

Vi silentis,

dolĉ-okulis,

kaj mi pensis:

do, ŝi ekbrulis.

Tia etulin’,

etulin’,

etulin’

por mi.

Jen

ekestis nia am’ freneza:

ĝin

memori, kia ŝoko peza.

Mi ekkredis

je feliĉo.

Vi decidis:

geedziĝo.

Tia etulin’,

etulin’,

etulin’, jes,

por mi.

[instr.]

Vi ricevis

dorlotadon,

lakton, kafon,

marmeladon –

tia etulin’,

etulin’,

etulin’

por mi.

Vi postulis,

ĉiam plendis,

mian katon

eĉ forvendis…

Tia etulin’ (jes ja),

etulin’,

etulin’

por mi.

Vi

fumadis tro da cigaredoj

dum

mi gajnis monon per kartludoj.

Iun tagon

la forkuro

kun absurda

ia ulo:

mi vin serĉis, mi vin spuris,

li min timis, tuj forkuris,

mi vin kaptis per la kolo,

vi ekkriis “sentaŭgulo”,

ie prenis revolveron

kaj alcelis mian koron.

Ha, ĉu?

Nu, do, pafu!

Pafu!

Ja pafu!

Malgraŭ ke vi estis etulin’,

ja etulin’,

tia etulin’

por mi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *