Homoj

Artur Azevedo

La 22-a de okobro estas la datreveno de la morto (en 1908) de la brazila verkisto, poeto kaj ĵurnalisto Artur Nabantino Gonçalves de Azevedo, konata kiel Artur Azevedo (1855-1908)

htt

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

populara kaj produktema aŭtoro de komedioj (interalie: “O Dote” – La Doto; “Uma Véspera de Reis” – Antaŭtago de l’ Trireĝa Festo; Amor por Anexins – Amo per Proverboj).

Li montris simpation al la esperantista movado; interalie, jam en 1898 li publikigis artikolon favore al Esperanto en la gazeto O Paiz”.

Lia komedio “Amor por Anexins estis tradukita al Esperanto (Amo per Proverboj) de Alberto Couto Fernandes:

eo.wikipedia.org/wiki/Amo_per_proverboj

Mi transskribas, kun traduko al la itala, la nekrologon aperintan en “La Revuo” 1908-1909, III, p. 217-218; pri Joaquim Maria Machado de Assis mi jam parolis la 28-an de septembro 2018:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/28/machado-de-assis/

Mi aldonas brazilan poŝtmarkon de 2001 pri Kristnasko, kun la “Reĝoj

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/10/henry-van-dyke/


(segue traduzione in italiano)

 

MACHADO DE ASSIS KAJ ARTUR AZEVEDO

Du eminentaj verkistoj brazilaj mortis en la daŭro de unu monato.

La unua – Machado de Assis – estas sendube la plej granda romanisto de mia lando….

……..

La alia mortinto estas ankaŭ tre konata verkisto en Brazilio.

Artur Azevedo tamen preferis skribi dramojn kaj komediojn, kvankam li estis skribinta multe da rakontoj, versaĵoj kaj artikoloj por ĵurnaloj.

En siaj komedioj (multaj en versoj), li nur intencis pentri la brazilan vivadon, niajn originalajn morojn, ĉu de la provinco, ĉu de la ĉefurbo, kaj li trafis sian celon trebone.

Unu el liaj plej popularaj verkoj estas la komedio unuakta Uma Véspera de Reis, kiu mirinde montras la morojn kaj la kutimojn brazilajn dum la kristnaskaj festoj, precipe en tiu de la “Reĝoj” (la 6-a de Januaro). Ĉiam ridegoj aŭdiĝas dum la prezentado.

Li multe skribis, kaj ĉiujare li verkis almenaŭ unu komedion aŭ dramon. Lia verkaro estas granda. Krom la moraj skribaĵoj, Artur Azevedo estis devigata. pro sia malriĉeco, skribi jarajn revuojn kaj operetojn; tamen, eĉ al tiuj neseriozaj verkoj, li ĉiam donis tre lituraturan aspekton, ĉu verkante ilin en fluaj versoj, ĉu metante en ilin priskribojn de karakteroj.

Lia ĉefverko estas “O Dote”- La Doto, tradukita en italan lingvon kaj prezentita de la konata aktorino Tina Di Lorenzo.

Artur Azevedo estis ankaŭ akademiano.

Li estis tre favora al Esperanto. Mi opinias, ke estas li la unua, kiu skribis pri ĝi en konata ĵurnalo en Brazilio. Efektive li skribis, antaŭ 12 jaroj, artikolon en O Paiz, kaj keIkaj fariĝis Esperantistqi pro tiu skribaĵo. En sia fako en tiu sama gazeto li ĉiam helpis nian movadon per bonaj paroloj kaj saĝaj konsiloj.

EVERARDO BACKHEUSER.

(“La Revuo” 1908-1909, III, p. 217-218)

 

°°°°°

(traduzione)

MACHADO DE ASSIS E ARTUR AZEVEDO

Due eminenti scrittori brasiliani sono morti nell’arco di un mese.

Il primo – Machado de Assis è senza dubbio il più grande romanziere del mio Paese….

……..

L’altro defunto è anche uno scrittore molto conosciuto in Brasile.

Artur Azevedo però preferiva scrivere drammi e commedie, pur avendo scritto molti racconti, versi e articoli di giornali.

Nelle sue commedie (molte in versi) intendeva soltanto dipingere la vita brasiliana, i nostri costumi originali, sia della provincia sia della capitale, ed ha raggiunto ottimamente lo scopo.

Una delle sue opere più popolari è la commedia in un atto “Uma Véspera de Reis” (La vigilia dell’Epifania), che mostra mirabilmente le usanze e le abitudini brasiliane durante le feste di Natale, specialmente in quella dei “Re Magi” (6 gennaio). Durante la rappresentazione si sentono sempre grosse risate.

Ha scritto molto, e ogni anno ha scritto almeno una commedia o un dramma. La sua produzione è grande. Oltre agli scritti di costume, Artur Azevedo era obbligato, per la sua povertà, a scrivere almanacchi e operette; tuttavia, anche a quelle opere leggere ha sempre una veste molto letteraria, sia scrivendole in scorrevoli versi, sia mettendo in esse descrizioni di caratteri.

Il suo capolavoro è “O Dote”- La Dote, tradotta in italiano e rappresentata dalla nota attrice Tina Di Lorenzo.

Artur Azevedo era anche accademico.

Era molto favorevole all’Esperanto. Credo che sia stato il primo a scrivere di esso in un giornale conosciuto in Brasile. In effetti, 12 anni fa scrisse un articolo su O Paiz, ed alcuni divennero esperantisti grazie a quello scritto. Nel suo campo, in quello stesso giornale, ha sempre aiutato il nostro movimento con buone parole e saggi consigli.

EVERARDO BACKHEUSER.

(“La Revuo” 1908-1909, III, p. 217-218)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *