Personaggi

Annie Vivanti

Il 7 aprile è l’anniversario della nascita (nel 1866) della poetessa e scrittrice inglese Annie Vivanti (1866-1942)
it.wikipedia.org/wiki/Annie_Vivanti
di origine italo-ebraica per parte di padre e tedesca per parte di madre.
​Esordì nel 1890 con una raccolta di poesie in italiano, che le dette gran fama per la prefazione scritta da Giosuè Carducci

Giosuè Carducci


​Al poeta (che aveva 30 anni più di lei), Annie Vivanti fu legata d’affetto fino alla morte di lui (1907); ed anche Carducci aveva un debole per lei, a giudicare dai versi che le dedicò, e da quello che scrisse nella prefazione al libro: «Signorina, nel mio codice poetico c’è questo articolo: Ai preti e alle donne è vietato far versi. – Per i preti no, ma per Lei l’ho abrogato».
​Annie scrisse poi un romanzo in italiano; invece, nei 20 anni successivi, in cui visse tra l’Inghilterra e gli Stati Uniti, scrisse soltanto in inglese.
​Ebbe un periodo difficile a cavallo tra i due secoli, quando la figlia Vivien Chartres (nata nel 1893) ebbe grande successo internazionale come “enfant prodige” del violino; Annie ne parlò nel racconto “The true story of a Wunderkind” (La vera storia di una bambina prodigio) e poi in “The devourers”, scritto originariamente in inglese e riscritto in italiano con il titolo “I divoratori”.
​Nei decenni successivi, e fino agli ultimi anni ’30 del secolo scorso, Annie Vivanti ebbe grande successo di pubblico e di critica, con romanzi, raccolte di novelle, libri per l’infanzia: opere scritte in italiano, e tradotte in molte lingue.
​Durante la prima guerra mondiale, la scrittrice aveva vigorosamente sostenuto sulla stampa inglese la causa italiana; e dopo la guerra aveva lottato, in chiave antibritannica, in difesa delle nazionalità oppresse (in particolare, quella irlandese del movimento indipendentista Sinn Féin), e si era avvicinata al fascismo. Questo non impedì che nel 1941, in quanto cittadina britannica (quindi, “nemica”) residente in Italia (a Torino), e di origine ebraica, fosse colpita da un indiscriminato provvedimento di domicilio coatto (ad Arezzo). Subito liberata per intervento diretto di Benito Mussolini, poté tornare a Torino, ma poco dopo (20 febbraio 1942) morì, anche perché scossa dal suicidio della figlia Vivien.
È sepolta nel Cimitero monumentale di Torino; sulla sua tomba sono incisi i primi versi di una delle poesie che Carducci le aveva dedicato:
Batto alla chiusa imposta con un ramicello di fiori
glauchi ed azzurri come i tuoi occhi, o Annie.
​Trascrivo la versione in Esperanto (La historio de Vivien), di Michele Arabeno, del racconto “The true story of a Wunderkind” (La vera storia di una bambina prodigio), da “Literatura Mondo” 1938-1, p. 12-14.
​Allego:
​- una foto di Annie Vivanti e della figlia Vivien, da “Enciclopedia biografica e bibliografica italiana: poetesse e scrittrici” di Maria Bandini Buti;
​- il decreto del 4 settembre 1940, concernente “Disposizioni relative al trattamento dei sudditi nemici internati”.


LA HISTORIO DE VIVIEN

​Estis antaŭ kelkaj jaroj kiam mi iris aŭskulti junetan polan violoniston al Queen’s Hall en Londono.
​La knabo aperis pala kaj inspirita; la nigraj haroj, glatkombitaj kiel akvo, falis al li ĉirkaŭ la vizaĝo.
Li levis la violonon. Kaj jen, sub liaj konvulsiaj fingroj forsaltadis la tonoj, klaraj, fluaj, dum la arĉo jen flugis kiei plumo, jen premis sin grave sur la vibrantan kordon de «sol».
Mi sentis pri la gracia knabo grandan malĝojon kaj kompaton.
Reveninte hejmen mi iris sur la pintoj de la piedoj al la lulilo, kie dormis mia malgranda filineto, tute rozkolora, kun blondaj haroj malordigitaj sur la frunto. Kaj mallaŭte mi diris al ŝia dormanta animo: Ho vi, infano feliĉa, kiu kreskas en ia delikata ĉirkaŭpreno de patrinaj brakoj, vi ne ekkonos la suferon de genio antaŭtempa, la angoron de antaŭtempa gloro! Ne, vi ne devus esti, vi fariĝos neniam «infano gajnanta»!
Mi rememoras, ke ĝuste en tiu momento la etulino, tordinte la buŝeton en grimaco karakteriza kaj timata, kiu antaŭas ĉiam ŝiajn plorojn, puŝis singulton. Poste ŝi komencis ploregi malespere. Mi rememoras ankaŭ, ke mi pensis: Kia stranga koincido! Mi diris,ke ŝi ne fariĝos «infano gajnanta» kaj ŝi ploras. Mi iros tuj por diri ĝin al John.
Mi trovis mian edzon en lia studejo, enprofundiĝintan super ia politika artikolo, kiun li skribis por «Times». Mi rakontis al li la okazintaĵon, sed li ŝajnas ne kompreni.
– Ŝi havos malbonan digeston – li diris.
​- Sed kiel? Malbonan digeston? Mi ekkriis indigniĝinta – sed vi ne komprenas, ke estas ŝia animo, kiu al mi respondis?
John klinis sin rapide super sian politikan artikokolon.
​- Kion vi faras? Kion vi pensas? Mi lin demandis.
​- Mi pensas – li diris ridetante kaj karesante al mi la vangojn – mi pensas, kiel karaj estas la malgrandaj okuloj!
Mi foriris ofendita.
​Vere, la viroj havas nek intuicion, nek fantazion.

*

Pasis jaroj.
​Vivien kreskis ĉarma kaj friponeta; kaj mi jam forgesis la misteran anoncon de ŝia venonta sorto, kiam ian tagon venis al ni sinjoro, barbita kaj nigra, kun ujo por violono sub la brako.
Estis italo, kiu volis doni koncerton en Londono kaj venis ai ni kun rekomendletem. Li proponis sin por ludi ion al mi kaj mia edzo; kaj subite, rektigita en la mezo de la salono, sen akompano, li komencis la «Ciganinon» de Sarasate.
​Li ludis sovaĝe, kun kapo klinita, batante la arĉon sur la kordojn, balancante sin, kun haroj en malordo kaj barbo hirtigita. John observis lin brite mirigita.
​La pordo malfermiĝis kaj jen eniris Vivien, blonda kaj mar-verd-okula, kun la pupo sub la brako.
Ŝi restis sur la sojlo kaj staris senmova, rigardante la violoniston. Ĉe la lasta akordo ŝi lasis fali la pupon kaj ekploris. Ŝi ploris longe, laŭte, kun la pugnoj sur la okuloj. Al ni, kiuj demandis, kial ŝi ploras, ŝi respondis konfuzita en singultoj:
– Mi ne scias… mi ne scias… el tiom da kaŭzoj!
​La violonisto sentis sin eksterordinare flatita kaj emociita.
​- Tiu infano devas havi talenton – li diris. Kial vi ne lasas ŝin studi violonon?
​- Vere, mi ne pensis pri tio – mi diris.
​- Ĉu ŝi konas la muzikon? Ĉu ŝi konas la notojn? – demandis la majstro.
​- Ne – diris mia edzo – ni vivis en la okcidento; la malgranda interkompreniĝis nur kun bovinoj kaj ĉevaloj.
​- Kaj kun serpentoj – aldonis Vivien, forviŝante siajn larmojn per la dorso de la mano.
​- Do bone, se vi permesos, mi donos al ŝi lecionojn – deklaris la artisto.
​Kaj efektive li venis la sekvantan tagon, kunportante – envolvitan en papero, malgrandan vioionon.
Ni trovis ĝin tre bela, freŝe lakita kaj de koloro ĉokolada.
​La majstro diris, ke estas Guarnerius kaj igis min pagi por ĝi 200 lirojn. Sed tio estas detalo.
Vivien unue ĝin volis uzi ankaŭ kiel monŝparujon, sed mi rakontis al ŝi, ke interne de ĉiuj violonoj vivas feino, la «spirito de la Muziko», kaj la etulino estis per tio ĝoje emociita.
Iun tagon mi trovis ŝin, kiam en la skulptaĵon «S» ŝi verŝis panon kaj lakton, por ke la feino povu sin nutri. Kaj iom pli poste, en akordo kun kuzeto Teddy, ili per martelo rompis je pecoj la kovrilon, por ke la feino povu veni eksteren.
Sed la feino estis forkurinta.
​La profesoro alportis novan violonon, kiu tiufoje ne kostis pli ol 12 lirojn. Li diris, ke ne estas Guarnerius, tamen mi trovis, ke ĝi tre similas al la alia.
Vivien volis nenion scii pri la studado, se la feino ne troviĝas en tiu ĉi violono, kaj, por sin certigi, ŝi volis skibi al ŝi leteron, kiun ni enkestigis tiun vesperon en unu el la aperturoj de la violono. La feino dum la nokto ĝin eltiris – ne nur – sed matene, anstataŭ ĝi ni trovis – videblan el la skulptaĵo – respondon sur papero ĉiela!
La feino skribis per tono afabla kaj per inko orkolora, rememorigante al la etulino la studadon. Se vi studados multe, iun tagon vi vidos min. Pensu, ke ĉiufoje, kiam vi eklernos unu gamon, kreskos al mi unu plumo en la flugiloj kaj kiam estos kreskintaj ĉiuj, mi povos flugi de tie ĉi kaj ni nin vidos.
​Kiam la etulino trovis tiun leteron kaj ĝin legigis per la patro, estis iu, kiu sentis teruran premon de riproĉo, vidante ŝin paliĝi de miro kaj ĝojo.
Kai tiun tagon Vivien studadis multe.
​Vespere mi vidis ŝin klinita, kun orelo sur la violono.
​- Ŝajnis al mi, ke mi sentis moviĝi la feinon -, ŝi flustris kun okuloj larĝaj kaj timigitaj. Kaj estis ankoraŭ iu, kiu sentis profundan premon de riproĉo.
Sed kiel konfesi la trompon? Kiel diri al ŝi: Nenio estas vera, ne estas tie feinoj. La Spirito de la Muziko ne ekzistas. Ekzistas nur profesoroj de konservatorio kaj metodoj de Kreutzer. Estas nur griza mondo, sen feinoj.
​Mi ne havis la kuraĝon. La dio de la patrinoj al mi pardonu.
De nun la etulino skribis ĉiun vesperon al la feino, kaj se tiu ne respondis, estis horoj da ploro.
La korespondado kun la feino daŭris multe kaj multe da tempo. Daŭris jarojn. La famo ĉirkaŭis jam per laŭro kaj radioj ŝian blankan frunton, kiam la malgranda Vivien je mateno de ĉiu koncerto ankoraŭ enkestigis leteron en la violonon:
Kara feino, lasu min ludi bone tiun ĉi vesperon. Multajn kisojn! Vivien.
​Kaj la feino respondis:
​Kara Vivien, vi ludos bone. Mi zorgos pri tio. Mi ĉirkaŭbrakas vin! Feino,

*

La lecionoj kuu la barba virtuozo daŭris ses monatojn. Je la fino de tiu epoko ni estis invititaj de iu onklo de mia edzo por pasigi unu monaton en Parizo. La majstro adiaŭis Vivien kun larmoj en la okuloj.
​Vi lernis en ses monatoj pli, ol aliaj en ses jaroj, li diris kaj ne volis esti pagita.

*

Kiam la onklo aŭdis la etulinon ludi, li diris al ŝi:
​- Nun eliru kun via vartistino kaj aĉetu al vi ĉion, kion vi deziras. – Kaj kiam ŝi estis for, ĝojega kaj brilanta li turnis sin al mi.
– Estas mirinde – li diris – necesus aŭdigi ŝin al profesoro Ŝevĉik, granda majstro ĉeĥa.
Dirite, farite. Ni telegrafis al Praha al la fama majstro, petante interkonsenton.
La respondo venis:
Ĵaŭde horoj 10 konservatorio. Ŝevĉik.
​Estis marde. Ni tuj ekvojaĝis al Praha. Vivien kaj mi, la vartistino kaj la violono, poste la multaj aĵoj, kiujn Vivien estis aĉetinta por si: granda pupo en kostumo alsaca, ĉina balono, elefanto, kiu movis la kapon (kaj tiel aĉa, ke oni ne povas eĉ diri), blanka muso, malsovaĝigita, fermita en skatolo de kartono.
Ni havis ankoraŭ fromaĝon por la muso (de odoro malagrabla) kaj du kolbasojn, kiujn la etulino volis aĉeti en iu aŭtomato en la stacidomo.
Mi estis tre konfuzita kaj forgesis pagi la veturigiston. Mi rememoris pri tio en la vagonaro. Poste ni perdis la skatolon kun la ĉapeloj. Kaj la muso, la violono kaj la kolbasoj donis al ni aspekton tiel malordigitan, ke ĉiuj estis malĝentilaj kontraŭ ni.
Ni alvenis, kiel Dio volis, al hotelo Blua Stelo en Praha. Ni estis lacaj kaj malbonhumoraj. Dum mi malsupreniris por demandi kelkajn klarigojn en la hotela oficejo, la vartistino lasis Vivien por kelkaj momentoj sola.
Kiam mi revenis supren, mi estis konsternita, vidante ke en la varman akvon, preparitan por ŝia bano, Vivien trempis la violonon kaj la arĉon kaj ilin lavas kun granda energio kaj multe da sapo.
​-Tiel estos ĉio purigita por Ŝevĉik – ŝi diris kun ĉarma rideto.
​Ni enlitiĝis lacaj. Sed la tutan nokton tiu terura muso mordetis sian skatolon de kartono kaj malhelpis nian dormon.
Kiam matene Vivien volis provi la violonon – ĝi estis muta! La kovrilo estis tute senkolorigita kaj la arco algluis sin al la kordoj.
Vivien ploris kaj ploregis, dirante, ke la feino estas morta. Kaj fine ni forveturis al konservatorio, malfrue kaj profunde korpremitaj.
Ni eniris grandan halon, malplenan kaj sonoran. En ĝia fono estis plialtigita estrado, sur kiu tronis du fortepianoj kaj kelkaj piedestaloj. La ideo, ke Vivien devas tien supreniri, kaŭzis al mi malvarmon.
Unu pordo sin malfermis kaj la fama majstro eniris rapide. Sekvis lin, portante violonujon, junulo kun bukla kaj nigra hararo; li ŝajnis esti italo.
La majstro venis al ni renkonte kaj salutis. Li estis serioza kaj mallonga en parolo kaj inspiris al mi multe da humilo.
Mi klarigis al li, tremante, la historion de la lavita violono kaj li, sen ia rimarko, turnis sin al la junulo, kiu silente staris flanke:
– Marescalchi, donu al mi la Gaglianon.
Tiu ĉi rapidis prezenti al li la ujon kaj la profesoro prenis el ĝi instrumenton gigantan kompare al nia pseŭdo-Guarnerius – kaj donis ĝin al la infano. La malgranda apogis ĝin al la ŝultro, kurigis siajn fingrojn sur la kordoj kaj poste, preninte la arĉon, kiun la profesoro al ŝi etendis, libere kaj senĝene ŝi iris sur la estradon. Ŝi aspektis tre malgranda inter la du grandaj fortepianoj. Kaj ĉiuj piedestaloj estis pli altaj ol ŝi.
– Kiu vin akompanas? – demandis la majstro.
– Neniu, ŝi diris. Mi ludas sola.
La profesoro ridetis. – Bone – li diris – komencu.
​Kaj Vivien komencis.
​Ŝi ludis antaŭe ian ekzercon de Ferrara. Poste «Lulkanton» de Grieg, poste «Romancon» de Svandsven.
​Ŝevĉik rigardis ŝin kun mieno penetranta.
Kiam la violono ĉesis, li ekflamis: – Kun tiu ĉi infano oni povas komenci de la fino! – kaj turnante sin al la juna italo: – Ĉu? Kion vi diras, Marescalchi?
La junulo alproksimiĝis de la fono de la halo, tre konfuzita. – Estas mirindaĵo, – li diris. Por kompreni ĝin estus necese kredi al la transmigro de la animoj.
Ŝevĉik konsentis. Poste li turnis sin al Vivien kaj prenis el ŝiaj manoj la violonon. Je mia surprizo mi vidis, ke li malstreĉas unu kordon post la alia. Kiam restis nur unu – la kordo «sol» – li ĝin redonis al ŝi, poste li altiris unu piedestalon kaj metis sur ĝi folion de muziko. Kaj li diris ai la infano: – Ludu iomete tion ĉi.
Estis la Variacioj de Paganini sur «La preĝo de Moseo» skribita por unu kordo sola.
Kaj Vivien – ludis.
Kiam ŝi finis, ekestis mallonga silento. Ŝevĉik metis la manon sur ŝian kapon kaj diris:
Bone. Revenu hodiaŭ je la 2-a horo.

*

Je la 2-a ni revenis. Kaj la Profesoro Ŝevĉik donis al ŝi la unuan lecionon.
​Verdire, la lecionon li donis al Marescalchi, klarigante al li ĉion, pri kio li volis, ke ĝin faru la infano. La infano staris inter ili du, kun la violono ĉe la ŝultro, rigardante jen al unu, jen al la alia kun vivaj inspiritaj okuloj.
Kiam pasis unu horo, Ŝevĉik diris: – Adiaŭ. Post 10 tagoj vi revenos kaj ludos al mi la koncerton de Wieniawsky. Parkere.
– Bone, – diris Vivien.
La profesoro kaj Marescalchi ridetis.
​Post tio ĉio, trifoje en monato, Vivien iradis por unu horo al profesoro Ŝevĉik. En la 10 tagoj da paŭzo inter unu leciono kaj la alia, estis Marescalchi kiu ŝin instruis. Li venadis je ĉiuj horoj. Baldaŭ nia loĝejo en alta Praha, kie ni restadis, resonis de Ĉardaŝ kaj de Ciaconne, de Preludoj kaj Fugoj kaj mi lernis distingi Wieniawsky de Vieuxvtemps, Bach de Beethoven, Saint-Saëns de Ĉajkovskij.
Post 10 monatoj Vivien prezentis sin sur la scenejo de la Rudolfinum antaŭ 3000 aŭskultantoj kaj, akompanata de la orkestro de Filharmonio, ludis Grandan Koncerton de Max Bruch. La orkestron estris la maljuna komponisto mem, alveninta ĝuste pro tiu okazo el Berlino.
Kaj jen; mi estas patrino de infano gajnanta.
La ĉarma kapeto blonda, kiun mi lulis sur mia brusto, estas ĉirkaŭata de la lumradia aŭreolo de famo. La malgrandaj fingroj, kiujn mi interplektis instruante la unuan preĝon, skribas nun aŭtografojn por miloj da nekonatuloj. La karaj piedetoj, kies paŝoj necertaj kondukis ŝin kurantan al miaj brakoj, supreniros nun, gravaj kaj alkutimigitaj, la Vojon Doloran de la Gloro.
Vere, ŝi scias nenion pri ĉio ĉi. Simple kaj ĝoje ŝi pasas inter la ridetoj, inter la aplaŭdoj, inter la larmoj de delikateco, senkonscia pri la emocioj, kiujn ŝi estigas, ne sciante pri la Famo, kiu ĉirkaŭas per lumo la blondan kapon de ĉefanĝeleto. Sed ŝi scias nenion, nenion el la danĝeroj kaj doloroj de la Arto. En ŝia pura kaj ĝoja vivo infana la violono estis nur unu ĝojo pli.
Kaj estas por mi emocioj, maldormo kaj korbatoj.
Kiam en la halo plena de bruo de la publiko ĉe ŝia apero subite ekestas silento, mi premas konvulsie la manojn kaj ne spiras.
​Subite ŝia rideto min serĉas. Poste, levante la violonon, ŝi ludas – por mi!
​Kaj la muziko ensorĉita forportas nin ambaù malproksimen de la homamaso, malproksimen de la vivo.
Ĝi portas nin en la landon de la feliĉaj, kie la feinoj promenadas en brilaj ĝardenoj, kie la pupoj ne rompiĝas, kie la floroj ne velkas, kie la infanoj restas ĉiam malgrandaj – kaj la patrinoj ploras neniam.

Annie Vivanti, trad. Michele Arabeno
(Literatura Mondo 1938-1, p. 12-14)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *