Homoj

Giosuè Carducci

La 16-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la itala (toskana) poeto kaj literaturisto Giosuè Carducci (1835-1907)
it.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci
eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci
Nobelpremiito pri Literaturo en 1906 kun jena motivigo: “ne nur konsidere de la profundeco de liaj instruoj kaj kritikaj esploroj, sed precipe kiel tributo al la krea energio, al la freŝeco de la stilo kaj al la lirika forto, kiuj karakterizas liajn poeziajn ĉefverkojn”.
Okaze de la aljuĝo de la Nobelpremio

Alfred Nobel


aperis jena noto en “La Revuo” 1906-1907, I, p.335:
>El Italujo.
>Grandan ĝojon alportis al la tuta italanaro la sciigo, ke al Profesoro Giosuè Carducci (Ĝosue’ Karduĉi) estis aljuĝita la Nobel’a premio por literaturo. Kvankam ne ĉiuj Italoj havas politikajn kaj filozofiajn ideojn kiel la premiita verkisto, tamen ĉiuj pensas unuidee, ke li estas la pli granda poeto de la nuna itala literaturo. Li estas jam sepdek-dujara, kaj la Nobel’a sumo helpos lin toleri la malfortan maljunaĝon. Ĉar li ne havas heredontojn, la reĝina vidvino Margarita aĉetis la domon, kie li naskiĝis, kaj ĝin donacis al la nacio, por ke ĝi estu nacia monumento. Carducci komencis skribi sub la pseŭdonimo «Enotrio Romano»; kaj ne nur li estas glora poeto, sed ankaŭ verkis belegajn prozaĵojn. Li estis la unua, kiu enkondukis en la italan poezion la klasikan latinan versmetron; tio bone sukcesis. De la jaro 1860 li estas profesoro ĉe la Bologna’a universitato.
L.G.
Mi klarigas, kial ĉi tiu noto iamaniere distanciĝas de la premiita poeto, kaj eĉ evidentigas iaspecan “kompateman sintenon” (interkrampe: Carducci postvivis tre mallonge): la verkinto de la noto (L.G.) estis la katolika pastro Luigi Giambene
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Giambene
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Giambene
(pri kiu mi parolos en alia okazo), kaj Carducci estis ĝisoste sendia kaj kontraŭklerikala (li verkis ankaŭ iun “Himnon al Satano”).

La vikipedia paĝo en Esperanto mencias nur (kaj maldetale) la tradukojn al Esperanto de liaj poeziaĵoj aperintaj en “Tutmonda Sonoro” (1981) kaj en la “Itala Antologio” (1987), sed mi prezentas (ĉe la fino de la artikolo) pli ampleksan kaj detalan liston (24 poeziaĵoj de Carducci estis tradukitaj al Esperanto, kelkaj eĉ plurfoje; kaj la volumo di Pier Vittorio Orlandini “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto” dediĉas al Carducci 46 paĝojn, 13-15 kaj 87-133).

​Hodiaŭ mi prezentas la poeziaĵon “San Martino” (Sankta Martena tago), en unu el la kvar ekzistantaj tradukoj, tiu de Gaudenzio Pisoni, aperinta unue en “Literatura Foiro” 1985-92 kaj poste en la Itala Antologio (1987); mi klarigas, ke en la tago de Sankta Marteno (la 11-a de novembro) en Italio oni kutimas prilabori la vinberan moston, por ke ĝi fariĝu vino.

SANKTA MARTENA TAGO

Suriras hirtajn montojn
nebul’ gutante pala
kaj sub blovad’ mistrala
kriegas ŝaŭma mar’.

Sed en vilaĝaj stratoj
el la bolantaj tinoj
odoras akre vinoj
konsol’ por homa far’.

Turniĝa rostpikilo
kraketas sur la ŝtipoj
kaj fajfas tra la lipoj
ĉasisto dum la star’

ĉeporda, rigardante
forflugi birdojn nigrajn
samkiel pensojn migrajn
vespere, tra l’ nubar’.

Giosuè Carducci, trad. Gaudenzio Pisoni

​Ĉe Jutubo

eblas aŭskulti la italan tekston, en la deklamado de Nando Gazzolo kaj en la muzika interpreto de Fiorello: la esperanta traduko estas tiel perfekta ankaŭ ritme, ke oni povas enpense anstataŭgi la ital-lingvan kanton per la esperant-lingvaj vortoj.

​Mi aldonas:
​- svedan poŝtan stampon de 1967, pro la 61-a Sveda Kongreso de Esperanto en Norrköping, aplikitan sur la sveda poŝtmarko pro la datreveno de la aljuĝo al Carducci de la Nobelpremio 1906;
– la italan poŝtmarkon de 2007, kaj la porokazan stampon de Bolonjo, pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Carducci.


Poesie di Giosuè Carducci tradotte in Esperanto
Poeziaĵoj de Giosuè Carducci tradukitaj al Esperanto

– “Il bove” (La bovo), trad. Clarence Bicknell, “L’Esperanto” 1915-12, p. 133;
– “Il bove” (La bovo), trad. Pier Carlo Monti, “L’Esperanto” 1921-12, p. 207;
– “Il bove” (La bovo), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 148; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 397;
– “Il bove” (La bovo), trad. M. Fehér, “La Kancerkliniko” 1994-69;
– “Notte d’inverno” (Vintra nokto), trad. L. Bruno (Stanisław Braun), “Literatura mondo” 1934-1, p. 2;
– “Piemonte” (Piemonto), vv. 1-8, trad. Luigi Minnaja, “Radio Roma Esperanto”, 28.2.1971;
– “Piemonte” (Piemonto), vv. 5-8, trad. Giuseppe Grattapaglia, “L’Esperanto 1955-37, p. 109;
– “Colloqui con gli alberi” (Interparolo kun la arboj), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo”1931, p. 149; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 398; “Itala Antologio” 1987, p. 397;
– “Panteismo” (Panteismo), trad. Kálmán Kalocsay, “Esperanto de UEA” 1933-4, p. 84; “Eterna bukedo”1931, p. 149-150; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 398;
– “Alla stazione in una mattina d’autunno” (Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 150-152; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 399-400;
– “Fantasia” (Fantazio), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 153; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 401; “Tra itala poezio” 1984;
– “La canzone di Legnano” (La kanzono de Legnano), trad. Kálmán Kalocsay, “Literatura mondo” 1947-3/4, p. 41-42; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 402-405; “Itala Antologio” 1987, p. 398-402;

Legnano


– “Alle Fonti del Clitumno” (Ĉe la Fontoj de Klitumno), vv. 77-88, trad. Luigi Minnaja, “Radio Roma Esperanto” 26.8.1953;
– “Nella piazza di San Petronio” (Sur la placo de Sankta Petrono), trad. Luigi Minnaja, “Radio Roma Esperanto” 20.2.1957;
– “Davanti San Guido” (Antaŭ San Guido), trad. Enrico Dondi, “Itala Antologio” 1987, p. 391-395;
– “Pianto antico” (Antikva ploro), trad. Enrico de Montagù, “L’Esperanto” 1936-1; “Itala Antologio” 1987, p. 395-396; “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto”, p. 120;
– “Pianto antico” (Ploro malnova), “Bulteno de la Roma UECI-grupo 1983-10;
– “San Martino” (San Martino), trad. Mavro Špicer;
– “San Martino” (Sankta Marteno), trad. Nicola Minnaja;
– “San Martino” (Sankta Marteno), trad. Battista Cadei, “Bulteno de la Roma UECI-grupo;
– (Sankta Martena tago), trad. Gaudenzio Pisoni, “Literatura foiro” 1985-92; “Itala Antologio” 1987, p. 396-397;
– “Davanti alle Terme di Caracalla” (Antaŭ la varmbanejoj de Karakalo), trad. Gaudenzio Pisoni, “L’Esperanto” 1972-168/169, p. 9; “Itala Antologio” 1987, p. 403-404; “Literatura foiro” 1985-92;

Caracalla


– “Jaufré Rudel” (Ĵaŭfredo Rudel’), trad. Clelia Conterno Guglielminetti;
– “Miramar” (Miramaro), trad. Pier Giorgio Soranzo, “L’Esperanto” 1981-1, p. 6-7; “Triesto, inter Karsto kaj maro – Magiaj itineroj”, 2013, p. 72-73;
– “Santa Maria degli Angeli” (Sankta Maria de l’ Anĝeloj), trad. Giovanni Roattino, “Bulteno de la Roma UECI-grupo” 1982-4;
– “Funere mersit acerbo” (Frua morto malaperigis lin), trad. Gaudenzio Pisoni, “Literatura foiro” 1985-92;
– “Nostalgia” (Nostalgio), trad. Pier Vittorio Orlandini, Aldo de’ Giorgi, Nicolino Rossi, “L’Esperanto” 2001-1, p. 14; “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto”, p. 121;
– “Su monte Mario” (Sur monto Marjo), “Belarta konkurso UEA” 1970; “Literatura Foiro” 1985-92; “Literatura Foiro” 2007;
– “Traversando la Maremma Toscana” (Trairante la Toskanan Maremon), trad. Pier Vittorio Orlandini, Nicolino Rossi, “L’Esperanto” 2001-1, p. 15; “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto”, p. 126;
– “Traversando la Maremma Toscana” (Tra la Toskana Marĉo-Lando), trad. Renato Corsetti, “L’Esperanto” 2001-4, p. 121;
​- “Idillio maremmano” (Marema idilio), trad. Pier Vittorio Orlandini, Nicolino Rossi, “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto”, p. 107-109;
​- “Sogno d’estate” (Somera sonĝo), trad. Pier Vittorio Orlandini, Nicolino Rossi, “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto”, p. 117-118;
– Pe ‘l Chiarone da Civitavecchia leggendo il Marlowe (Tra Chiarone el Civitavecchia legante Marlowe), trad. Pier Vittorio Orlandini, Nicolino Rossi, “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando – unua parto”, p. 127-129.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *