Homoj

Franco Fortini

La 10-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1917, antaŭ precize 100 jaroj) de la florenca poeto kaj eseisto laŭ hebrea deveno Franco Fortini (1917-1994)
it.wikipedia.org/wiki/Franco_Fortini
​Tri liaj poeziaĵoj aperis, en la Esperanta traduko de Carlo Minnaja (paĝoj 231-234), en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-koop, 1990:
Canto degli ultimi partigiani – Kanto de la lastaj partizanoj
Agli amici – Al la amikoj
Traducendo Brecht – Tradukante Brecht
Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) Canto degli ultimi partigiani – Kanto de la lastaj partizanoj, kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumo “Enlumas min senlimo”;
– italan poŝtmarkon de 1965, pro la 20- datreveno de la partizana Rezistado.


CANTO DEGLI ULTIMI PARTIGIANI

Sulla spalletta del ponte
le teste degli impiccati
nell’acqua della fonte
la bava degli impiccati.

Sul lastrico del mercato
le unghie dei fucilati
sull’erba secca del prato
i denti dei fucilati.

Mordere l’aria mordere i sassi
la nostra carne non è più d’uomini
mordere l’aria mordere i sassi
il nostro cuore non è più d’uomini.

Ma noi s’è letta negli occhi dei morti
e sulla terra faremo libertà
ma l’hanno stretta i pugni dei morti
la giustizia che si farà.

Franco Fortini

KANTO DE LA LASTAJ PARTIZANOJ

Sur balustrad’ de l’ ponto
la kapoj de l’ pendigitoj
en l’ akvo de la fonto
la bavo de l’ pendigitoj.

Sur la pavimo de l’ placo
la ungoj de l’ mortpafitoj
sur la sekherba surfaco
la dentoj de l’ mortpafitoj.

Mordi l’ aeron mordi la ŝtonojn
homa ne estas plu karno nia
mordi l’ aeron mordi la ŝtonojn
homa ne estas plu koro nia.

Ni legis ĝin en l’ okul’ de l’ mortintoj
kaj faros ni la liberon sur ter’
ĝin stringis pugnoj de la mortintoj
juston pri kiu certas konker’.

Franco Fortini, trad. Carlo Minnaja
(el “Enlumas min senlimo” 1990, p. 232)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *