Homoj

Pierre de Ronsard

La 11-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1524) de la franca poeto Pierre de Ronsard (1524-1585)
it.wikipedia.org/wiki/Pierre_de_Ronsard
eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_de_Ronsard
​Unu el liaj plej famaj poeziaĵoj, dediĉita al la italino Cassandra Salviati kaj konata kun la titolo “La rose” (La rozo) aŭ “Al Cassandre”
fr.wikipedia.org/wiki/Mignonne,_allons_voir_si_la_rose
estis tradukita al Esperanto de J. Balliman (kun la titolo “La rozo”) kaj publikigita en “La Revuo” 1906-1907, I, p. 511. Mi ĝin transskribas, en la franca, en la itala kaj en Esperanto.
En “Tutmonda sonoro”, HEF Budapest 1981, vol I, p. 324-326, estas kvar poeziaĵoj de Ronsard tradukitaj de Kálmán Kalocsay:
– denove “La rose” (kun titolo “Ni vidu, kara, ĉu la rozo”);
– “Quand vous serez bien vieille” (kun titolo “Al Helena”);
– “Il ne faut s’esbahir (same kun titolo “Al Helena”);
– “Marie, levez-vous” (kun titolo “Al Maria”).
​Mi ankaŭ mencias interesan lingvan kontribuon de Ronsard pri vortfarado, el la antaŭparolo al la poemo “Franciade”, trad. Edmond Privat, en “Esperanto de UEA” 1927-6, p. 114.
​Aldone:
– la citita paĝo de “La Revuo”;
– la bildo de aparta specio de rozo, kreita de la franco Meilland, kun nomo “rozo Pierre de Ronsard”.


À CASSANDRE

Mignonne, allons voir si la rose
qui ce matin avait déclose
sa robe de pourpre au soleil,
a point perdu cette vesprée,
les plis de sa robe pourprée,
et son teint au vôtre pareil.

Las! voyez comme en peu d’espace,
mignonne, elle a dessus la place
las! las! ses beautés laissé choir!
Ô vraiment marâtre Nature,
puis qu’une telle fleur ne dure
que du matin jusques au soir!

Donc, si vous me croyez, mignonne,
tandis que vôtre âge fleuronne
en sa plus verte nouveauté,
cueillez, cueillez votre jeunesse:
comme à cette fleur la vieillesse
fera ternir votre beauté.

Pierre de Ronsard

LA ROSA
www.parodos.it/anapliromatica/mexib/pierre_de_ronsard.htm

Vediam, bimba, se la rosa
che stamane al Sol dischiusa
la sua gonna aveva d’ostro,
sceso il Sol, non ha gualcito
il purpureo suo vestito,
l’incarnato pari al vostro.

Ah, vedete com’è in breve,
o fanciulla, a terra il lieve
suo splendore, ahimè, disperso!
O matrigna inver, Natura,
poi che tale fior non dura
che da mane fino a vespro!

Ah, credetemi, fanciulla,
mentre è fresca la corolla
della vostra verde età,
deh, cogliete giovinezza;
come al fiore, la vecchiezza
a voi spegne la beltà.

Pierre de Ronsard

LA ROZO

Knabino, vidu en ĝardeno
la rozon, kies ĉe l’ mateno
ekbrilis la robet’ purpura.
Ĉu nun la suno ĝin paligis?
La robon rugan malbeligis?
Ĉu velkis la koloro pura?

Rigardu, jam kun rapideco
ve! malaperis la beleco!
Folioj kuŝas sur la tero.
Naturo estas ja kruela,
ĉar vivas tia floro bela
nur de mateno ĝis vespero.

Min kredu: dum vi estas juna,
knabino, dum en aĝo nuna
ekfloras nova fortikeco,
profitu je l’ estanta horo,
ĉar kiel la purpura floro
rapide velkas la beleco.

Pierre de Ronsard, trad. J. Balliman
(“La Revuo” 1906-1907, I, p.511)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *