Homoj

Giacomo Zanella

La 9-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1820) de la itala poeto kaj katolika pastro Giacomo Zanella (1820-1888)
it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Zanella
konata precipe pro la poeziaĵo de 1868 “Sopra una conchiglia fossile nel mio studio” (Pri fosilia konko en mia studoĉambro), en kiu li klopodis akordigi la katolikan fidon kaj la sciencan pozitivismon.
​Mi transskribas la poeziaĵon, en la itala kaj en la versio en Esperanto de Enrico Dondi (publikigita en la “Itala Antologio”, paĝoj 385-388), kaj aldonas:
– specialan poŝtostampon de 1971 okaze de la inaŭguro de la Muzeo pri Fosilioj de Bolca (Verono);
– la italan poŝtmarkon de 1998 pro la kvara Internacia Kunveno en urbeto Pergola (Pesaro Urbino) pri “Fosilioj, Evoluo, Medio”, kun la koncerna speciala stampo.


SOPRA UNA CONCHIGLIA FOSSILE NEL MIO STUDIO

Sul chiuso quaderno
di vati famosi,
dal musco materno
lontana riposi,
riposi marmorea
dell’onde già figlia,
ritorta conchiglia.

Occulta nel fondo
d’un antro marino,
del giovane mondo
vedesti il mattino;
vagavi co’ nautili,
co’ murici a schiera,
e l’uomo non era.

Per quanta vicenda
di lente stagioni,
arcana leggenda
d’immani tenzoni
impresse volubile
nel niveo tuo dorso
de’ secoli il corso!

Noi siamo di ieri:
de l’Indo pur ora
su i taciti imperi
splendeva l’aurora;
pur ora del Tevere
a’ lidi tendea
la vela di Enea.

È fresca la polve
che il fasto caduto
de’ Cesari involve.
Si crede canuto,
appena a l’Artefice
uscito di mano,
il genere umano!

Tu, prima che desta
a l’aure feconde,
Italia la testa
levasse da l’onde,
tu, suora de’ polipi,
de’ rosei coralli
pascevi le valli.

Riflesso nel seno
de’ ceruli piani,
ardeva il baleno
di cento vulcani:
le dighe squarciavano
di pelaghi ignoti
rubesti tremoti.

Ne l’imo de’ laghi
le palme sepolte,
nel sasso de’ draghi
le spire rinvolte,
e l’orme ne parlano
de’ profughi cigni
su gli ardui macigni.

Pur baldo di speme
l’uom, ultimo giunto,
le ceneri preme
d’un mondo defunto:
incalza di secoli
non anco maturi
i fulgidi augùri.

Su i tumuli il piede,
ne’ cieli lo sguardo,
a l’ombra procede
di santo stendardo;
per golfi reconditi,
per vergini lande
ardente si spande.

T’avanza, t’avanza,
divino straniero;
conosci la stanza
che i fati ti diêro:
se schiavi, se lagrime
ancora rinserra,
è giovin la terra.

Eccelsa, segreta
nel buio de gli anni,
Dio pose la mèta
de’ nobili affanni:
con brando e con fiaccola
su l’erta fatale
ascendi, mortale!

Poi, quando disceso
su i mari redenti,
lo Spirito atteso
ripurghi le genti,
e splenda de’ liberi
un solo vessillo
sul mondo tranquillo:

compiute le sorti,
allora de’ cieli
ne’ lucidi porti
la terra si celi:
attenda su l’àncora
il cenno divino
per nuovo cammino.

Giacomo Zanella

PRI FOSILIA KONKO EN MIA STUDOĈAMBRO

Vi nun sur volumo
de famaj poetoj,
rabita de l’ kuno
de l’ patraj musketoj,
ripozas marmora,
de l’ ondoj naskita,
ho konko volvita.

Profunde vi sidis
en groto submara,
l’ estiĝon vi vidis
de l’ mondo prajara:
kaj kun la naŭtiloj,
murikoj vi drivis,
dum homo ne vivis.

Dum kiu etendo
de longaj miljaroj
pri stranga legendo
de egaj bataloj
spirale skribadis
sur via kiraso
la tempo-forpaso!

Iamo eknunas:
sur Hind-imperioj
silentaj ĵus lumas
aŭroraj radioj:
ĵus bordojn de l’ Tibro
celante jam ĉeas
la vel’ de Eneas.

Tre freŝas la polvo
la grandon de Romo
kaŝanta en volvo:
sed plena de kono
sin taksas, ĵusvena,
el mano de Dio,
la homa specio.

Ne jam al radio
fekunda de l’ mondo
per kap’ Italio
sin levis de l’ ondo:
vi, frato de l’ polpoj,
de l’ rozaj koraloj,
vin paŝtis en valoj.

Reflektaj sursine
de vastoj lazuraj
ardegis ruine
vulkanoj purpuraj;
kaj rompis la bordojn
de maroj ne konaj
tertremoj imponaj.

La palmoj, sub lagoj
profunde kaŝitaj,
spiraloj de l’ drakoj
en roko skulptitaj
kaj krome atestas
la ŝtonaj postsignoj
de l’ migro de l’ cignoj.

Sed, kiu ĵus venas,
la hom’, esperflama,
la cindrojn subpremas
de mondo iama;
kaj celas konkeron
de l’ gloraj eventoj
de l’ postaj jarcentoj.

La plando sur tombo,
al alt’ la rigardo,
li venas sub ombro
de sankta standardo:
tra virga tereno
tra mar’ senesplora,
penetras, fervora.

Antaŭen, antaŭen,
fremdul’ senegala:
rigardu ĉirkaŭen
pri l’ loko fatala:
se sklavoj, se larmoj
sur tero plu restas,
junaĝa ĝi estas.

En altan ĉielon,
en nigron de l’ jaroj
Di’ metis la celon
de l’ noblaj homfaroj:
kun glavo kaj torĉo
al fata la monto
suriru, mortonto.

Post kiam alflugos
al maro savita
kaj l’ homojn maljugos
la flamo spirita,
kaj l’ flag’ de l’ liberaj
nur unu ekbrilos,
kaj l’ mondo trankvilos,

post sorto-plenumo
la tero serena
sin kaŝu en lumo
ĉielo-havena:
atendu ĉe l’ ankro
pri dia ekdiro
al nova vojiro.

Giacomo Zanella, trad. Enrico Dondi
(el “Itala Antologio”, 1987, p. 385-388)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *