Il 14 giugno 2018 è il 50° anniversario della morte del poeta e traduttore italiano (siciliano) Salvatore Quasimodo (1901-1968)
it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Quasimodo
Premio Nobel per la Letteratura nel 1959.
Numerose sue poesie sono state tradotte in Esperanto (alcune anche più volte); ne do un elenco alla fine dell’articolo.
Rinvio, per le note biografiche:
– alle pagine di Wikipedia;
– alle pagine 157-158 del libro “Enlumas min senlimo”, La-Chaux-de-Fonds, LF-KOOP, 1990 (che a p. 158 presenta anche un ritratto del poeta, opera di Gian Luigi Gimelli);
– al libro di Carlo Minnaja “Un secolo di traduzioni letterarie dall’italiano in Esperanto (1890-1990), 2005 (p. 44, 58, 67, 72).
Trascrivo la poesia “Alle fronde dei salici” (ispirata all’inizio del Salmo 136/ 137, che pure trascrivo), in italiano e nelle 5 (cinque!) versioni esistenti in Esperanto, rispettivamente di Luigi Minnaja, Gaudenzio Pisoni, Umberto Broccatelli, Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson.
Allego il francobollo italiano del 2001 per il centenario della nascita di Quasimodo.
Salmo 137 (136):
Lungo i fiumi di Babilonia,
là sedevamo e piangevamo ricordandoci di Sion.
Ai salici di quella terra
appendemmo le nostre cetre,
perché là ci chiedevano parole di canto
coloro che ci avevano deportato,
allegre canzoni, i nostri oppressori:
«Cantateci canti di Sion!».
Come cantare i canti del Signore
in terra straniera?
***
Psalmo 137 (136):
Apud la riveroj de Babel
ni sidis kaj ploris,
rememorante Cionon.
Sur la salikoj tie
ni pendigis niajn harpojn.
Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
Kantu al ni el la kantoj de Cion.
Kiel ni kantos sur fremda tero
la kanton de la Eternulo?
*****
ALLE FRONDE DEI SALICI
E come potevamo noi cantare
con il piede straniero sopra il cuore,
fra i morti abbandonati nelle piazze
sull’erba dura di ghiaccio, al lamento
d’agnello dei fanciulli, all’urlo nero
della madre che andava incontro al figlio
crocifisso sul palo del telegrafo?
Alle fronde dei salici, per voto,
anche le nostre cetre erano appese,
oscillavano lievi al triste vento.
Salvatore Quasimodo
ĈE LA BRANĈOJ DE L’ SALIKOJ
Kaj kiel tiam povis ni kantadi
kun la piedo fremda sur la koro
inter mortintoj kuŝaj sur la placoj
sur glaci-dura herbo, je lamento
ŝafida de la knaboj, je la hurlo
nigra de la patrin’ kuranta al filo
sur masto telegrafa krucumita?
Ĉe l’ branĉoj de l’ salikoj, kiel voto,
mute pendadis ankaŭ citroj niaj,
kaj balanciĝis je la trista vento.
Salvatore Quasimodo, trad. Luigi Minnaja
(“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959;
“Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 234)
SUR LA SALIKAJN BRANĈOJN
Kaj kiel daŭre povis ni kantadi
kun fremda pied-premo sur la koro,
kuŝante la mortintoj en la placoj
sur herbo frost-rigida ĉe l’ lamento
ŝafida de la knaboj, ĉe la krio
de la patrino priserĉanta filon
sur fosto telegrafa krucumita?
Sur la salikajn branĉojn, kiel voto,
kroĉitaj estis ankaŭ niaj liroj
svingantaj milde laŭ la trista vento.
Salvatore Quasimodo, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Literatura foiro” 1971-2)
ĈE LA BRANĈOJ SALIKAJ
Sed kiel povis ni ankoraŭ kanti
kun piedo fremdula sur la koro,
dum la mortintoj kuŝis sur la placoj
sur herbo froste dura, dum lamentis
ŝafide la infanoj, dum patrino
nigre kriegis alirante filon
krucumitan sur telegrafpaliso?
Ĉe la branĉoj salikaj ankaŭ citroj
niaj vote pendiĝis kaj malpeze
balanciĝadis ĉe la vent’ malĝoja.
Salvatore Quasimodo, trad. Umberto Broccatelli
(“Heroldo de esperanto”1981-7)
SUR SALIKAJ BRANĈAROJ
Sed kian kanton povis ni moduli
kun fremdula kalkan’ sur nia koro,
ĉe l’ kadavroj forlasitaj en la placoj,
sur dura herb’ glacia, ĉe la plendo
ŝafida de la knab’, ĉe l’ nigra krio
de la patrin’ kuranta al la filo
krucumita sur stango telegrafa?
Sur salikaj branĉaroj, votpromese,
ankaŭ la lirojn niajn ni pendigis,
ĉe l’ morna vento ili balanciĝis.
Salvatore Quasimodo, trad. Mauro Nervi
(“Enlumas min senlimo” 1990, p. 163)
SUR LA BRANĈOJ DE L’ SALIKOJ
Kaj kiel ni estus povintaj kanti
kun la piedo de fremdulo sur nia koro,
inter la mortaj forlasitaj sur la placoj
sur la herbo dura de glacio, pri lamento
ŝafida de l’ infanoj, pri la nigra hurlo
de la patrino kiu iris por renkonti sian filon
krucumitan sur la telegrafa fosto?
Sur la branĉoj de l’ salikoj, laŭ nia voto,
ankaŭ niaj liroj estis pendigitaj,
leĝere ili svingiĝas en la trista vento.
Salvatore Quasimodo, trad. Baldur Ragnarsson
**********
Poesie di Salvatore Quasimodo tradotte in Esperanto
Poeziaĵoj de Salvatore Quasimodo tradukitaj al Esperanto
AMEN PER LA DOMENICA IN ALBIS
AMEN POR LA BLANKA DIMANĈO, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Enlumas min senlimo” 1990, p. 160)
ELEGIA
ELEGIO, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Enlumas min senlimo” 1990, p. 166)
GIORNO DOPO GIORNO
TAGON POST TAGO, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Enlumas min senlimo” 1990, p. 164)
MILANO, AGOSTO 1943
MILANO, AŬGUSTO 1943, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 234)
MILANO, AŬGUSTO 1943, trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura foiro” 1971-2;“Enlumas min senlimo” 1990, p. 165)
LETTERA ALLA MADRE
LETERO AL LA PATRINO, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 235-236)
IL MIO PAESE È L’ITALIA
MIA LANDO ESTAS ITALUJO, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 235)
UOMO DEL MIO TEMPO
HOMO DE MIA TEMPO, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Enlumas min senlimo” 1990, p. 167)
HOMO DE MIA TEMPO, trad. Baldur Ragnarsson
ALLE FRONDE DEI SALICI
ĈE LA BRANĈOJ DE L’ SALIKOJ, trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959; “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 234)
SUR LA SALIKAJN BRANĈOJN, trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura foiro” 1971-2)
ĈE LA BRANĈOJ SALIKAJ, trad. Umberto Broccatelli (“Heroldo de esperanto” 1981-7)
SUR SALIKAJ BRANĈAROJ, trad. Mauro Nervi (“Enlumas min senlimo” 1990, p. 163)
SUR LA BRANĈOJ DE L’ SALIKOJ, trad. Baldur Ragnarsson
RIFUGIO D’UCCELLI NOTTURNI
RIFUĜO DE BIRDOJ DUMNOKTAJ, trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura foiro” 1971-2; “Enlumas min senlimo” 1990, p. 159)
ED È SUBITO SERA
KAJ ESTAS TUJ VESPERE, trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura foiro” 1971-2)
KAJ TUJ ESTAS VESPERE, trad. Aldo de’ Giorgi, Fonto
KAJ SUBITAS VESPERO, trad. Giorgio Silfer (“Enlumas min senlimo” 1990, p. 161)
ALLA NUOVA LUNA
AL LA NOVA LUNO, trad. Gaudenzio Pisoni (“Espero katolika” 8/1978)
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_08.htm#6
LAUDE (29 aprile 1945)
LAŬDO (29an de aprilo 1945), trad. Mauro Nervi (“Enlumas min senlimo” 1990, p. 169)
LAŬDO, trad. Baldur Ragnarsson
ORA CHE SALE IL GIORNO
NUN ĈE L’ LEVIĜO TAGA, trad. Gaudenzio Pisoni (“Enlumas min senlimo” 1990, p. 162)
I SOLDATI PIANGONO DI NOTTE
LA SOLDATOJ PLORAS DUM LA NOKTO, trad. Gaudenzio Pisoni (“Enlumas min senlimo” 1990, p. 170)
QUASI UN MADRIGALE
KVAZAŬ MADRIGALO, trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura foiro” 1971-2; “Enlumas min senlimo” 1990, p. 168)
RIDE LA GAZZA, NERA SUGLI ARANCI
RIDAS LA PIGO, NIGRA SUR LA ORANĜUJOJ, trad. Baldur Ragnarsson
VISIBILE, INVISIBILE
VIDEBLA, NEVIDEBLA, trad. Baldur Ragnarsson
LA TERRA IMPAREGGIABILE
LA SENKOMPARA LANDO, trad. Baldur Ragnarsson
GIÀ LA PIOGGIA È CON NOI
JAM ESTAS KUN NI LA PLUVO, trad. Baldur Ragnarsson
COLORE DI PIOGGIA E DI FERRO
KOLOROJ DE PLUVO KAJ DE FERO, trad. Baldur Ragnarsson
VENTO A TINDARI
VENTO EN TINDARI, trad. Carlo Minnaja (“Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 233-234)
ANTICO INVERNO
ANTIKVA VINTRO, trad. Carlo Minnaja (“Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 235)
VICINO A UNA TORRE SARACENA, PER IL FRATELLO MORTO
APUD TURO SARACENA, POR LA FRATO MORTINTA, trad. Carlo Minnaja(“Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012, p. 237)
Traduzioni in Esperanto da Quasimodo furono fatte anche dal poeta cinese Armand Su, ma sono andate perdute:
Tradukoj al Esperanto el Quasimodo estis faritaj ankaŭ de la ĉina poeto Armand Su, sed ili perdiĝis:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/09/23/armand-su/