Homoj

Johann Sebastian Bach

La 28-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1750) de la germana muzikisto Johann Sebastian Bach (1685-1750).
eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Sebastian_Bach
Malmulte aprezata dumvive (li estis taksata “antikveca” ĉar baroka, dum estis laŭmodaj aliaj muzikistoj, ekzemple Georg Friedrich Händel; kaj el la teknika vidpunkto estis bezonata granda lerteco por ludi liajn komponaĵojn), li estis “remalkovrita” en 1829, kiam la plenumo de la “Matthäus-Passion” (Pasiono laŭ Mateo), direktita en Berlino de Felix Mendelssohn, konigis al la vasta publiko la altegan kvaliton de lia muziko.
Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio, kaj limiĝas transskribi (kun traduko al la itala) artikolon surondigitan en Esperanto el la mikrofonoj de la itala Radiotelevido RAI (Radio Roma, elsendoj al eksterlando) la 16-an de novembro 1980.
Mi aldonas ĉinan poŝtmarkon de 2010 honore al Bach.


(segue traduzione in italiano)

LA KORUSO DE LEJPCIGO/ LEIPZIG EN ITALIO

La 80 knaboj de la Koruso de Lejpcigo/ Leipzig (GDR), famkonata en la tuta mondo, ludis en Florenco/ Firenze programon de religia muziko, kiu kortuŝis kaj entuziasmigis la publikon. Tiuj knaboj, kompreneble ĉiam diversaj, 10- ĝis 18jaraj, ekzistis jam en la epoko de S. Tomaso el Akvino, la Sanktulo, laŭ kiu ili nomiĝas (ili estas, ja, la Thomanerchor, la kantistoj de la preĝejo de S. Tomaso – Thomaskirche en Lejpcigo/ Leipzig). Tiuj knaboj ankaŭ kantadis je la epoko de Luther (Lutero), kiu allogis al si Lejpcigon/ Leipzig kaj ĝian teritorion.
La epidemioj kaj la malsategoj de la Tridek-jara Milito malpliigis la nombron de tiuj kantantaj knaboj, sed ne forigis ilin. En la lasta milito, multaj estis forprenitaj de la “Hitler-Jugend” (Hitler-Junularo), de la kontraŭaviadaj unuoj, de la Orienta Fronto. La pliaĝaj mortis; tiuj, kiuj postrestis, kantadis meze de la ruinoj. Sub la bomboj ili kantis “Der Geist hilft unserer Schwacheit” (La Spirito helpas nian malfortecon). Neniam ili disiĝis: ili kantis, la 3-an de majo 1945, antaŭ sia preĝejo de S. Tomaso, en la koro de la detruita Lejpcigo/ Leipzig, kaj miloj da rifuĝintoj el la orientaj teritorioj ploradis aŭskultante. Ili postvivis la sovetan okupadon kaj la reĝimon de Walter Ulbricht.
En Florenco/ Firenze, la knaba Koruso de Lejpcigo/ Leipzig estis direktita de Hans Joachim Rotzsch, iama tenoro, direktoro de la Koruso de la lejpciga Universitato, kaj nun instruisto de la knaba Koruso. En tiu tasko, Rotzsch estas posteulo de Johann Sebastian Bach, kiu, ekde 1723, gvidis tiun Koruson kaj komponis por ĝi, tiel ke la knaboj de Lejpcigo/ Leipzig estas kromnomataj “Bacher Knabenchor” (Knaba Koruso de Bach).
La Koruso kantis, en Florenco/ Firenze, tiun saman eron, kiu konsolis la rifuĝintojn kaj la mort-eskapintojn en 1945, kaj aliajn kantojn, kiuj resonadis sub la bomboj dum la milito; krome, la “Meson de Papo Marcelo” (Missa Papae Marcelli) de Pierluigi da Palestrina. “El tiuj 80 freŝaj voĉoj – skribis kritikisto – la Meso ne eliris impona kaj dogmeca, sed milda kaj ĉarma”. La knaboj de Lejpcigo/ Leipzig finis per la “Motetten” (Motetoj) de Bach, densaj je esprima kortuŝo. Artvespero, tiu de Florenco/ Firenze, kiu ne facile estos forgesita de la muzikamantoj kaj de la sentemaj animoj.
Teksto de Luigi Carandina, traduko de Antonio De Salvo
RAI (Radio Roma – Esperanto), 16.11.1980

°°°°°
(testo italiano)
IL CORO DI LIPSIA/ LEIPZIG IN ITALIA

Gli 80 ragazzi del Coro di Lipsia/ Leipzig (DDR), famoso in tutto il mondo, hanno eseguito a Firenze un programma di musica sacra, che ha commosso ed entusiasmato il pubblico. Quei ragazzi, ovviamente sempre diversi, tra i 10 e i 18 anni, c’erano già ai tempi di San Tommaso d’Aquino, il Santo di cui portano il nome (Thomanerchor, il Coro della chiesa di San Tommaso – Thomaskirche a Lipsia/ Leipzig). Quei ragazzi cantavano anche all’epoca di Lutero, che attirò a sé Lipsia e il suo territorio.
Le epidemie e le carestie della Guerra dei Trent’Anni ridussero il numero di quei ragazzi cantori, ma non li eliminarono. Nell’ultima guerra, molti furono portati via dalla “Hitler-Jugend” (Gioventù Hitleriana), dalle unità contraeree, dal Fronte Orientale. I più grandi morirono; quelli che rimasero, cantavano in mezzo alle rovine. Sotto le bombe cantavano “Der Geist hilft unserer Schwacheit” (Lo Spirito aiuta la nostra debolezza). Non si separarono mai: cantarono, il 3 maggio 1945, davanti alla loro chiesa di San Tommaso, nel cuore di Lipsia/ Leipzig distrutta, e migliaia di profughi dai territori orientali piansero ascoltando. Sono sopravvissuti all’occupazione sovietica ed al regime di Walter Ulbricht.
A Firenze, il Coro dei ragazzi di Lipsia/ Leipzig è stato diretto da Hans Joachim Rotzsch, ex tenore, direttore del Coro dell’Università di Lipsia/ Leipzig, ed ora insegnante del Coro dei ragazzi. In questa funzione, Rotzsch è il successore di Johann Sebastian Bach, che dal 1723 guidò quel Coro e compose per esso, tanto che quei ragazzi di Lipsia/ Leipzig sono chiamati “Bacher Knabenchor” (Coro dei ragazzi di Bach).
Il Coro ha cantato, a Firenze, quello stesso brano che confortò i profughi e gli scampati alla morte nel 1945, ed altri canti, che risuonavano sotto le bombe durante la guerra; inoltre, la “Missa Papae Marcelli” (Messa di Papa Marcello) di Pierluigi da Palestrina. “Da quelle 80 fresche voci – ha scritto un critico – la Messa non è uscita imponente e dogmatica, ma dolce e bella”. I ragazzi di Lipsia hanno concluso con i “Motetten” (Mottetti) di Bach, densi di espressiva commozione. Una serata artistica, quella di Firenze, che non sarà dimenticata facilmente dagli amanti della musica e dagli animi sensibili.
Luigi Carandina, RAI (Radio Roma – Esperanto), 16.11.1980

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *