Homoj

Gaetano Donizetti

La 8-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1848, freneza, je nuraj 53 jaroj, tamen komponinte pli ol 70 operojn) de la itala (bergama) komponisto Domenico Gaetano Maria Donizetti, konata kiel Gaetano Donizetti (1797-1848)

eo.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Donizetti

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 29-an de novembro 2018.

Mi aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 1948, pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Donizetti;

– p. 46 de la bulteno (eldono en Esperanto) kun la programoj de EIAR (Radio Roma) de aŭgusto 1939; la 30-an de aŭgusto 1939 estis elsendita, al Meza kaj Prokima Oriento, “La Favorita de Donizetti, 3-a akto”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *