Homoj

Arrigo Boito

La 24-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1842) de la itala (padova) libretisto kaj komponisto Arrigo Boito (1842-1918),

eo.wikipedia.org/wiki/Arrigo_Boito 

fama precipe pro kelkaj operaj libretoj:

– “Mefistofele” – Mefisto (propra muziko);

– “La Gioconda” – La Gajulino (muziko de Amilcare Ponchielli);

– “Simon Boccanegra” (muziko de Giuseppe Verdi);

– “Otello” – Otelo (muziko de Giuseppe Verdi);

– “Falstaff” (muziko de Giuseppe Verdi);

– “La falce” – La falĉilo (muziko de Alfredo Catalani);

– “Nerone” – Nerono (propra muziko).

Li estas memorigata ankaŭ kiel aŭtoro de la muziko de la operoj “Mefistofele” (Mefisto) kaj “Nerone” (Nerono), kaj pro la adapto al la itala de la Himno al la Ĝojo de Friedrich Schiller, muzikigita de Ludwig van Beethoven.

Mi aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 1968, laŭ skizo de Carlo Pontani, pro la 50-a datreveno de la morto de Arrigo Boito. La bildo reproduktas, sur la fono de duommalfermita kurteno, maldekstre la buston de Arrigo Boito, kaj dekstre figureton (desegnitan de Alfredo Edel), kiu reprezentas “Mefiston”;

– p. 36 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de septembro 1939; estas indikite, ke la 22-an de septembro 1939 estis elsendita al Ekstrema Oriento “Mefisto de Boito – Prologo kaj 1-a akto”.

www.youtube.com/watch?v=Kya45OICwIw 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *