Homoj

Al juna komunisto

La 27-an de decembro 1990 estis dissolvita la “Federazione Giovanile Comunista Italiana (FGCI)” (Itala Komunista Junulara Federacio).

Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, ne multe konatan poeziaĵon de Umberto Saba (1883-1957).

Mi aldonas sovetan poŝtmarkon de 1964 memore al la itala (poste soveta) politikisto Palmiro Togliatti (1893-1964).

it.wikipedia.org/wiki/Palmiro_Togliatti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).


A UN GIOVANE COMUNISTA

Ho in casa – come vedi – un canarino.

Giallo screziato di verde. Sua madre

certo, o suo padre, nacque lucherino.

È un ibrido. E mi piace meglio in quanto

nostrano. Mi diverte la sua grazia,

mi diletta il suo canto.

Torno, in cara sua compagnia, bambino.

Ma tu pensi: i poeti sono matti.

Guardi appena; lo trovi stupidino.

Ti piace di più Togliatti.

Umberto Saba

°°°

AL JUNA KOMUNISTO

Hejme mi havas – vidu – kanarion.

Pro patro aŭ patrino fringel-rasa,

ĝia flavo surportas verdan strion.

Hibrido. Kaj pli ŝate mi ĝin spektas

ĉar hejmlanda. Amuzas min la ĉarmo

kaj la kanto delektas.

Mi knabe ĝuas ĝian kompanion.

Sed vi pensas: poetoj tre frenezas.

vi apenaŭ rimarkas la gracion.

Ĉar Togliatti pli pezas.

Umberto Saba, trad. Giulio Cappa

(“Enlumas min senlimo”, p. 77, 

LF-KOOP, La-Chaux-de_Fonds 1990)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *