Homoj

Luigi Boccherini

La 19-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1743) de la itala (toskana) muzikisto Ridolfo Luigi Boccherini, konata kiel Luigi Boccherini (1743-1805),

eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Boccherini

fama precipe kiel komponisto de ĉambra muziko, la plej granda reprezentanto de la eŭropa instrumenta muziko dum la periodo de Klasikismo (krom en Italio, li agadis en Vieno, Parizo kaj ĉefe Madrido).

De li estas mondkonata la “Minueto”:

www.youtube.com/watch?v=kSE15tLBdso

Mi aldonas:

– la pentraĵon de Francisco Goya (1746-1828) “La familio de Infanto Luis de Burbono”; inter la personoj aparte karaj al Luis oni rimarkas, dekstre, viron altan, kalvan ĉe tempioj, kiu surhavas longan ruĝan mantelon, kaj kiu probable estas Boccherini;

– p. 38 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de januaro 1940; estas indikite, ke la 7-an de januaro 1940 estis elsendita al Itala Orienta Afriko “Ĉambra muziko de Luigi Boccherini”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *