Homoj

Mór Jókai

La 18-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1825) de la hungara verkisto kaj patrioto (naskiĝinta en urbo, kiu hodiaŭ nomiĝas Komárno kaj parte apartenas al Slovakio) Móric Jókai de Ásva, konata kiel Mór Jókai, en Esperanto Maŭro Jókai (1825-1904),

eo.wikipedia.org/wiki/Mór_Jókai 

fama pro romanoj tradukitaj al multaj lingvoj.

Multnombraj liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto; al la listo de Vikipedio mi aldonas:

– “Vivo ĉe la Tibisko”, trad. Adolf Altemburger, Espero katolika 1906-27;

– “Mortfrostita infano”, trad. B. Mandel, Itala Esperanta Revuo 1926-12 (decembro 1926), p. 227-228.

Krome, mi atentigas pri ĉi tiu ligo:

www.autodidactproject.org/other/HA1933/jokai05_sep.html

Mi aldonas ĉeĥoslovakan poŝtan stampon de la 17-a de februaro 1975 pro la 150-a datreveno de la naskiĝo de Mór Jókai.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *