La 17-an de januaro 1377, Papo Gregorio la 11-a (1330-1378), aparte puŝita de arda letero de Sankta Katarina el Sieno (1347-1380), reportis al Romo la papan sidejon, restintan en Avinjono (Francio) de 1309 ĝis 1377.
eo.wikipedia.org/wiki/Papado_en_Avinjono
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 29-a de aprilo 2017,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/29/caterina-da-siena/
kaj aldonas francan poŝtmarkon de 2009 kun la Palaco de la Papoj en Avinjono.