La 16-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1886, je nuraj 52 jaroj) de la itala (lombarda) komponisto Amilcare Ponchielli (1834-1886)
eo.wikipedia.org/wiki/Amilcare_Ponchielli
fama precipe pro la opero “La Gioconda”, laŭ libreto de Arrigo Boito (1842-1918).
Aparte konata, de tiu opero, estas la la “Danco de la horoj”,
www.youtube.com/watch?v=xlrebxlGn9Y
danco kun dekdu dancistinoj, kiuj dancante ronde, reprezentas la horojn, kaj du dancistoj, kiu, dancante en la mezo, reprezentas la hormontrilojn.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1986, laŭ skizo de Rita Morena, pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Ponchielli;
– p. 27 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de januaro 1940; estas indikite, ke la 16-an de januaro 1940 estis elsenditaj al Ekstrema Oriento “lirikajoj de Ponchielli, okaze de datreveno de lia mortotago”.