Lokoj

Viterbo

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 13-an de aprilo 1996 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1982, kun Vilao Lante en Bagnaia (Viterbo).

 


(Segue traduzione in italiano)

 

RAI INTERNATIONAL, Radio Roma, Esperanto, 13.4.199

VILAOJ VITERBO

 

Dum pli ol unu jarcento la teritorio de Viterbo, provinca ĉefurbo kiu distancas apenaŭ cent kilometrojn de Romo, estis superregata de la potencaj familioj Farnese, Orsini kaj Barberini. Al ili ŝuldiĝas la realigo de kelkaj el la plej belaj renesancaj vilaoj de Latio, kiuj estas veraj majstraĵoj de arta fantazio kaj spektaklaj elpensaĵoj.

La nobelega familio Farnese, kiu donis al la historio de Italio kaj de la Eklezio Papojn kaj militestrojn, longtempe regis super Kaprarolo. Tie ĝi starigis sugestian kaj imponan Palacon, meze de ampleksa parko-ĝardeno kun ŝtuparegoj kaj fontanoj. Hodiaŭ, la Palaco kaj la Vilao estas somera restadejo de la Prezidanto de la Itala Respubliko.

Ne tro malproksime, kaj preskaŭ en la sama periodo, princo Virginio Orsini regadis super la malgranda agrikultura centro Bomarco. La vilaĝo, dank’ al familio Orsini, fieras pri unu el la plej grandaj turismaj allogaĵoj de Latio. Temas pri enormaj ŝtonaj statuoj, dissemitaj en la parko de la Kastelo, kiuj prezentas mitologiajn scenojn kaj fantastajn monstrojn. Laŭ loka legendo, la gigantaj statuoj estis skulptitaj de grupo da turkoj, militkaptitaj dum la batalo de Lepanto, kiu okazis en 1571 inter la kristana kaj la turka militŝiparoj.

En la ĉirkaŭaĵoj de Viterbo, krome, en Bagnaia, troviĝas Vilao Lante, dronanta en ĝardeno laŭ la itala maniero kun fontanoj, akvoludoj, skulptaĵoj kaj geometriaj florbedoj.

 

°°°°°

 

(Traduzione)

 

VILLE VITERBO

 

Per più di un secolo il territorio di Viterbo, capoluogo di provincia che dista appena cento chilometri da Roma, fu dominata dalle potenti famiglie Farnese, Orsini eBarberini. Ad esse si deve la realizzazione di alcune delle più belle ville rinascimentali del Lazio, che sono veri capolavori di fantasia artistica e di spettacolari invenzioni.

La nobilissima famiglia Farnese, che ha dato alla storia dItalia e alla ChiesaPapi e condottieri, ha dominato a lungo su Caprarola. Lì eresse un suggestivo e imponente Palazzo, in mezzo ad un vasto parco-giardino con scalinate e fontane. Oggi, il Palazzo e la Villa sono residenza estiva del Presidente della Repubblica Italiana.

Non troppo lontano, e quasi nello stesso periodo, il Principe Virginio Orsini dominava il piccolo centro agricolo di Bomarzo. Il villaggio, grazie alla famiglia Orsini, va fiero di una delle più grandi attrattive turistiche del Lazio. Si tratta di enormi statue di pietra, disseminate nel parco del Castello, che rappresentano scene mitologiche e mostri fantastici. Secondo una leggenda locale, le gigantesche statue furono scolpite da un gruppo di turchi, fatti prigionieri nella battaglia di Lepanto, che ebbe luogo nel 1571 tra le flotte cristiana e turca.

Nei dintorni di Viterbo, inoltre, a Bagnaia, si trova Villa Lante, immersa in un giardino all’italiana con fontane, giochi d’acqua, sculture e aiole geometriche.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *