Eventoj

Epifanio

La 6-an de januaro la romkatolika Eklezio solenas la tiel diritan “Epifanio de l’ Sinjoro”, nome, la Manifestiĝon de Dio en la novnaskita Infano Jesuo, okaze de la adoro de la Saĝuloj (Epifanio devenas el la greka vorto “epipháneia”, kiu signifas ĝuste “Manifestiĝo”; pli precize, “Manifestiĝoj”, ĉar la greka vorto estas neŭtra pluralo).

En la popola tradicio, tamen (ne nur en Italio), la festo estis laike transformita, kaj (memore pri la donacoj alportitaj de la Saĝuloj al la Infano Jesuo), ĝi fariĝis la tago, en kiu malbela sed bonfara feino (itale, “Befana”, kripligo de “Epifania”) alportas donacojn al la infanoj, pasante dumnokte tra la hejma kamentubo.

Mi transskribas (en la roma dialekto, kaj en la traduko al Esperanto) soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kaj aldonas poŝtmarkon de Gvernesejo.


2096. LA NOTTE DE PASQUA BEFANIA

 

“Mamma! mamma!”. “Dormite”. “Io nun ho sonno”.

“Fate dormì chi l’ha, sor demonietto”.

“Mamma, me vojj’arzà”. “Giú, stamo a letto”.

“Nun ce posso stà piú; qui me sprofonno”.

 

“Io nun ve vesto”. “E io mó chiamo Nonno”.

“Ma nun è giorno”. “E che m’avevio detto

che ciamancava poco? Ebbè? v’aspetto?”

“Auffa li meloni e nu li vonno!”.

 

“Mamma, guardat’un po’ si ce se vede?”

“Ma te dico ch’è notte”. “Ajo!”. “Ch’è stato?”

“Oh dio mio!, m’ha pijjato un granchio a un piede”.

 

“Via, statte zitto, mó attizzo er lumino”.

“Sí, eppoi vedete un po’ che m’ha portato

la befana a la cappa der cammino”.

 

Giuseppe Gioachino Belli

 

°°°

 

LA NOKTO DE PASKO EPIFANIA

 

Mama’!, mama’! – Vi dormu. – Mi ne emas. –

Lasu l’ aliajn dormi, diableto. –

Mama’, mi leviĝas.  – Restu en lito. –

Resti ne povas mi; mi nun staremas. –

 

Mi vin ne vestos. – L’ avon nun mi premas. –

Sed ne tagiĝis. – Tamen por-konsole,

mankis nur eta temp’, laŭ vi, parole –

Eĉ senpage la varon li ne prenas! –

 

Mama’, rigardu ĉu jam tag’ aperas –

Sed mi diris ke noktas. Kio pasis? –

Ho Di’, pro krampf’ mia pied’ suferas –

 

Nu, silentu, nun lumos la kandelo. –

Jes, poste vidu kion al mi lasis

la Befan’ sube de l’ kamenmantelo.

 

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Umberto Broccatelli (11.1.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *