Homoj

Eliezer Ben Yehuda

La 7-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la rusa (laŭ hebrea deveno) ĵurnalisto kaj filologo Eliezer Isaac Perelman Elianov, konata kiel Eliezer Ben Yehuda (1858-1922),

eo.wikipedia.org/wiki/Eliezer_Ben-Jehuda

aktiva en otomana Palestino, unu el la ĉefaj aŭtoroj de la renaskiĝo de la moderna hebrea kiel parolata lingvo, surbaze dela biblia kaj talmuda hebrea.

La granda intuicio de Ben Yehuda (kiu devis superi la skeptikecon de tiuj, kiuj opiniis neebla kaj senutila la renaskiĝon de la hebrea) estis la konvinkiĝo, ke ununura lingvo estas necesa al la hebreoj dissemitaj tra la mondo, kiuj de jarcentoj forlasis la hebrean, ĉar pere de komuna lingvo ili akiros konscion pri komuna nacia aparteno, preter la religiaj aspektoj, kaj estos helpataj en la proceso de integriĝo, post sia reveno al Palestino (hodiaŭ Israelo) el la diversaj Landoj.

Estas interesa la paralelo, kiu kelkfoje estas starigata (ekzemple, en la aldonita artikolo de Daniele Toscano, tirita el “Shalom” – organo de la roma hebrea Komunumo – de decembro 2018/ januaro 2019) inter Ben Yehuda kaj Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917), alia hebreo, elpensinto de Esperanto: ambaŭ puŝataj de sama sopiro al la interkompreniĝo kaj al la universaleco, per la unueco en la malsameco.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas israelan poŝtmarkon honore al Eliezer Ben Yehuda, kun dulingva klarigo (en la franca: “Rénovateur de la langue hébraïque”, Renoviganto de la hebrea lingvo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *