Eventoj

S. Valentino

La 14-a de februaro estas, tradicie, la festo de la geamantoj.

Mi jam parolis pri tio la 14-an de februaro 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/14/s-valentino/

kaj la 14-an de februaro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/02/14/san-valentino/ 

Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en ĝia traduko al Esperanto, soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kaj aldonas irlandan poŝtmarkon de 2005 kun paro da papagetoj el la genro “Agapornis” (pli precize, en ĉi tiu kazo, “Agapornis roseicollis”), komunlingve nomataj en la itala “inseparabili” (nedisigeblaj), ĉar ili vivas duope kaj glatkaresas al si reciproke la plumojn, tiel iĝante simbolo de amo.


1676. LA SERENATA

Vièttene a la finestra, o faccia bella, 

petto de latte, bocca inzuccherata, 

ch’io te la vojjo fà la serenata, 

te la vojjo sonà la tarantella. 

 

Presto, svéjjete e affàccete, Nunziata; 

e penza ch’er tu’ povero Chiumella 

dorme sempre all’arbergo de la stella, 

fora de la tu’ porta appuntellata. 

 

Perché me vòi lassà ttutta la notte

a sospirà quaggiù com’un zoffietto, 

bianco come la neve e le ricotte? 

 

Tutti l’ommini adesso stanno a letto: 

tutte le fiere stanno in ne le grotte: 

io solo ho da restà senza ricetto! 

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

LA SERENADO

Al la fenestro venu, vizaĝ’ bela,

ho brusto lakta, buŝo sukerata,

al vi mi kantas per ĉi serenada

muziko laŭ la ritmo tarantela.

 

Nu vekiĝu kaj montru vin, Nuncjata;

kaj pensu pri la povra hom’, Kjumela,

dormanta ĉiam ĉe l’ gastejo stela,

ekster la pordo via, forbarata.

 

Kial vi lasas min en ĉi domaĝo

ĝeme spirantan kvazaŭ kondamnito,

blankan kiel la neĝ’ aŭ la fromaĝo?

 

Ĉiuj homoj nun kuŝas en la lito:

en grotoj sidas bestoj de l’ sovaĝo:

nur mi restadi devas ekzilito!

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Umberto Broccatelli (15.4.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *