Homoj

Münchhausen

La 11-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1720) de la germana militisto Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen, konata kiel Barono Münchhausen (1720-1797),
eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Friedrich_Hieronymus_von_Münchhausen
fama pro siaj amuzaj kaj neverŝajnaj rakontoj (ekzemple, vojaĝo sur la Lunon, veturo rajde de kanona kuglo, kaj sendanĝera eskapo el la flusablo danke al sineltiro per propraj haroj).
Al li (kaj al popolaj anonimaj rakontoj) inspiriĝis Rudolf Erich Raspe (1736-1794) por libro, publikigita en Londono en 1785 en angla lingvo: “Baron Munchhausen’s Narrative of his Marvellous Travels and Campaigns in Russia” (La rakonto de la mirindaj vojaĝoj kaj de la militiroj al Rusio de Barono Münchhausen), nomita ankaŭ “The Surprising Adventures of Baron Munchhausen” (La surprizaj aventuroj de Barono Münchhausen).
En 1786, Gottfried August Bürger (1747-1794) tradukis la historiojn de Raspe al la germana kaj aldonis aliajn da ili, kun la titolo “Wunderbare Reisen zu Wasser und zu Lande: Feldzüge und lustige Abenteuer des Freiherrn von Münchhausen” (Mirindaj vojaĝoj surmaraj kaj surteraj: militiroj kaj komikaj aventuroj de Barono Münchhausen).
La libro (tre populara en Germanio kaj en Rusio) estis tradukita al multaj lingvoj, jen tute jen en adaptoj kaj en reduktitaj eldonoj por knaboj; en Esperanto, ekzemple, ekzistas pluraj eldonoj (vidu sube), kaj el la angla kaj el la germana teksto.
La Barono eniris plurajn literaturajn verkojn, bildstriojn (unu de Walt Disney), filmojn, kaj estis bildigita en pentraĵoj, gravuraĵoj (aparte, de Gustave Doré) kaj poŝtmarkoj; li ankaŭ donis la nomon al la “sindromo de Münchhausen”, en kiu la malsanulo havigas al si fikciajn perturbojn por akiri la kompaton kaj la atenton de la aliaj.
Mi transskribas (en la itala kaj en la traduko al Esperanto) poeziaĵon de la itala poeto Andrea Zanzotto (1921-2011), kaj aldonas ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1970.


AL MONDO

Mondo, sii, e buono;
esisti buonamente,
fa’ che, cerca di, tendi a, dimmi tutto,
ed ecco che io ribaltavo eludevo
e ogni inclusione era fattiva
non meno che ogni esclusione;
su bravo, esisti,
non accartocciarti in te stesso in me stesso

Io pensavo che il mondo così concepito
con questo super-cadere super-morire
il mondo cosi fatturato
fosse soltanto un io male sbozzolato
fossi io indigesto male fantasticante
male fantasticato mal pagato
e non tu, bello, non tu “santo” e “santificato”
un po’ più in là, da lato, da lato

Fa’ di (ex-de-ob etc.)-sistere
e oltre tutte le preposizioni note e ignote,
abbi qualche chance,
fa’ buonamente un po’;
il congegno abbia gioco.
Su, bello, su.
Su, münchhausen.

Andrea Zanzotto

°°°°°

AL LA MONDO

Mondo, estu, kaj bona;
ekzistu bone,
igu ke, klopodu pri, strebu al, diru al mi ĉion,
kaj plu mi renversadis, evitadis
kaj ĉiu inkluzivo estis fakta
ne malpli ol ĉiu ekskluzivo;
jen brave, ekzistu,
ne ŝrumpkaŭru en vi mem en mi mem

Mi pensadis, ke la mondo tiel konceptita
kun tiu super-fali super-morti
la mondo tiel fakturita
estas nur unti mi misburĝonita
estas mi nedigestebla, misfantazianta,
misfantaziita malbone pagita
kaj ne vi, bela, ne vi “sankta” kaj “sanktigita”
iom pli fore, ĉeflanke, ĉeflanke

Klopodu (pri-por-de- ktp) vivi
kaj krom ĉiuj prepozicioj konataj kaj nekonataj,
havu iun ŝancon,
faru bone iom;
la aparato sin ekmovu.

Jen, bela, jen.

Jen, Münchhausen.

Andrea Zanzotto, trad. Nicolino Rossi
(“Enlumas min senlimo”,
La-Chaux-de-Fonds, LF-KOOP, 1990, p. 240)

°°°°°
Traduzioni e adattamenti in Esperanto – Tradukoj kaj adaptoj en Esperanto

– “La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen”, trad. Jakob David Applebaum, Berlino, Rudolf Mosse, 1927;
– “La Vojaĝoj kaj mirindaj aventuroj de Barono Münchhausen”, trad. Jakob David Applebaum, lingve reviziita 2003 Franko Luin, INKO, rete:
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20raspe,%20r.e.%20-%20la%20vojagxoj%20kaj%20mirindaj%20aventuroj%20de%20barono%20munchhausen.pdf
– “Barono Mensogbabilulo kaj liaj plej bonaj aventuroj”, Josef Bednář, Brno, 1935;
– “Per mirigaj aventuroj piprita vojaĝo de la barono Fonmunkhaŭzo / Burgjero Gotfredo Aŭgusto, trad. Ŝulco Rikardo, Paderborn, Esperanto-Centro, 1991;
– “Munchhausen, la vera kazo”, Christoph Frank kaj Raphael Mürle.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *