Homoj

Rosa Vercellana

La 26-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1885) de Rosa Vercellana (1833-1885), 

it.wikipedia.org/wiki/Rosa_Vercellana

belega analfabeta popolanino, kiun la unua Reĝo de Italio, Viktoro Emanuelo la 2-a de Savojo (1820-1878), 

eo.wikipedia.org/wiki/Viktoro_Emanuelo_la_2-a_(Italio)

havis unue kiel amorantinon kaj poste (ĉe la fino de sia vivo) kiel edzinon tiel dirite “morganatan”, tio estas, sen akiro de titoloj kaj de heredaj rajtoj.

La aristokrataro malŝatis Rosa Vercellana pro ŝia nenobela deveno (kvankam la Reĝo nobeligis ŝin per la titolo “Grafino de Mirafiori”); la popolo, kontraŭe, amis ŝin ĝuste pro tiu deveno, kaj ameme nomis ŝin en la piemonta dialekto “la Bela Rosin”, la bela Rozinjo (onidire, la patriota kanzono “La bella Gigogin”

it.wikipedia.org/wiki/La_bella_Gigogin 

referencis ĝuste ŝin).

Viktoro Emanuelo la dua havis du edzinojn, sed neniu el la du fariĝis Reĝino de Italio; la unua, Maria Adelaide de Aŭstrio (patrino de Umberto la 1-a), mortis la 20-an de januaro 1855, kiam ankoraŭ ne ekzistis la Regno de Italio; kaj la dua, Rosa Vercellana, kiel dirite, estis “morganata” edzino.

Kiam la ĉefurbo de la Regno de Sardinio (poste Regno de Italio) estis Torino, Rosa loĝis en la reĝa bieno “La Mandra”; kiam, en 1865, la ĉefurbo de la nova Regno estis translokita al Florenco, ŝi loĝis en la renesanca Vilao “La Petraia” (parolas pri tio, ĉe p. 166-167, la Gvidlibro de Florenco en Esperanto de Pier Vittorio Orlandini); fine, kiam en 1871 la ĉefurbo estis translokita al Romo, ŝi loĝis en Vilao konstruita ĝuste por ŝi, “Vilao Mirafiori” ĉe vojo Nomentana (nuntempe, unu el la sidejoj de la Fakultato pri Beletro kaj Filozofio de la Universitato “La Sapienza”).

Mi aldonas foton de Viktoro Emanuelo la 2-a kaj Rosa Vercellana (Grafino de Mirafiori).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *