Homoj

Enrico IV

La 13-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1553) de Henri le Grand de Bourbon (Henriko la Granda de Burbono), Reĝo de Francio kun la nomo Henri IV, Henriko la 4-a (1553-1610),

eo.wikipedia.org/wiki/Henriko_la_4-a_(Francio)

fama pro la cinika frazo kiun eble li eldiris kiam, por fariĝi Reĝo, la 25-an de julio 1593 li malkonfesis la kalvinistan kredon kaj fariĝis katoliko: “Paris vaut bien une messe” (Parizo valoras ja meson).

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 20-an de marto 1982 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.3.1982

Dum ekspozicio en Vatikano pri restaŭrado de artverkoj, estis elmontrita ankaŭ kruco, kiu apartenis al la monumento starigita por memorigi la malkonfeson de la franca Reĝo Henriko la kvara, kiu en 1593 forlasis kalvinismon kaj iĝis katolika (eldirante la famkonatan frazon: “Parizo valoras ja unu Meson”).

La kruco, situanta sur afusto de kanono, estis lokita en 1596 en korto apud la Baziliko Sankta Maria la Granda, kien ĝi reiros post la ekspozicio, restaŭrita kaj plifirmigita per specialaj metalaĵoj.

°°°°°

(Traduzione):

Nel corso di una mostra in Vaticano sul restauro delle opere d’arte, è stata esposta anche una croce appartenuta al monumento eretto per commemorare l’abiura del Re francese Enrico IV, che nel 1593 abbandonò il calvinismo e divenne cattolico (pronunciando la famosa frase: “Parigi val bene una Messa”).

La croce, posta su un affusto di cannone, fu collocata nel 1596 in un cortile accanto alla Basilica di Santa Maria Maggiore, dove tornerà dopo la mostra, restaurata e rinforzata con speciali elementi metallici.

Bildo: el malnova foto, la memoriga kruco de Henriko la 4-a, iam antaŭ la Baziliko de Sankta Maria la Granda en Romo, kaj nun en la malgranda korto apud ĝi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *