La 9-an de decembro 2020 aperis (sur la platformo de filmoj en reta dissendo/ “streaming” Netflix, ĉar ne estis ebla la prezento en kinejoj). la filmo de Sydney Sibilia “L’incredibile storia dell’isola delle Rose” (La nekredebla historio de la insulo de la Rozoj), kun Elio Germano kaj Luca Zingaretti.
La scenaro baziĝas esence sur la romano de Walter Veltroni de 2012 “L’isola e le rose” (La insulo kaj la rozoj), kies kovrilon mi aldonas.
En la filmo, Esperanto estas menciita dufoje, en rilato kun la oficiala lingvo de la insulo; krome, la enira tabelo al la insulo estas en Esperanto.
°°°
Iom da historio
La 25-an de junio 1968 la itala polico okupis la artefaritan platformon (laŭ amplekso de 400 kvadrataj metroj) starigitan en la Adriatika maro, fronte al Rimini, 500 metrojn ekster la italaj teritoriaj akvoj, de la bolonja inĝeniero Giorgio Rosa (1925-2017), kiu la unuan de majo 1968 estis memproklamita sendependa Ŝtato kun la nomo en Esperanto “Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj”
eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_de_la_Rozoj
La “Respubliko”, kiu estis doninta al si oficialan lingvon (ĝuste Esperanton), registaron, monunuon, kaj estis eldoninta “poŝtmarkojn”, neniam estis formale rekonita de iu ajn Lando de la mondo kiel sendependa Ŝtato.
La platformo estis parte detruita de la itala mararmeo, per eksplodaĵoj, la 11-an/ 13-an de februaro 1969, sed la strukturo rezistis, kaj dronis nur la postan 26-an de februaro, pro ŝtormo.
Mi aldonas la bildon pri la okazinta detruo, tiritan el la paĝo 62 de “Esperanto de UEA” 1969-4 (aprilo 1969); la revuo jam estis publikiginta ampleksan raporton pri la travivaĵo (kun la titolo “La nekredebla Insulo de la Rozoj”) en numero 1968-10 (oktobro 1968), paĝoj 138-140, same aldonitaj.
Mi atentigas, ke:
– siatempe, estis realigita dokumenta filmo, kun subtitoloj en Esperanto, pri la Insulo de la Rozoj (“L’isola delle Rose – La libertà fa paura” – La insulo de la Rozoj – Libereco timigas);
– estis publikigitaj:
L’isola che non c’è (La insulo kiu ne ekzistas) G. Bigliardi, Trad. L & V. Madella – bildkatalogo pri la memoriga ekspozicio pri la Insulo de la Rozoj – Catalogo fotografico della mostra rievocativa dell’isola delle Rose. Dulingva itala-esperanto. Muzeo Pier Maria Rossi, 2014;
L’isola che non c’è (La insulo kiu ne ekzistas) – malgranda stridesegna albumo de Martin Mystère, kiu rakontas la historion de la insulo;
Bildkartoj kun la stampo de la okazintaĵo;
– la 17-an de decembro 2016 estis inaŭgurita en Pian di Macina, Pianoro (Bolonjo), via del Sasso 2, la sidejo de la kultura Asocio “Isola delle Rose – Insulo de la Rozoj”.
L’ISOLA DELLE ROSE
A Giorgio Rosa
Isola delle Rose, isola d’Utopia,
Isola-che-non-c’è, isola di magia,
Isola Non Trovata, Atlantide sommersa,
Isola ritrovata e subito persa:
ma i sogni non si fan saltare
con la dinamite,
i sogni posson volare,
salvare le nostre vite.
Se chi ha molto amato
va dritto in paradiso,
chi ha molto sognato
è da sempre stato inviso
alla massa benpensante
e ai Poteri oscuri:
chi sogna in Esperanto
abbatte tutti i muri
che dividono i popoli,
almeno nel suo cuore
e accoglie il viaggiatore
giunto sull’Isola
dell’umana famiglia.
Massimo Acciai
Firenze, 15 ventoso ’25 (3 marzo 2017)
°°°
AL GIORGIO ROSA
Insulo de la rozoj, insul’ de Utopio
Insulo senekzista, insulo de magio
Atlantido submara, Insul’ en forgesuj’
Insulo retrovita kaj reperdita tuj:
sed revojn ne forŝovas
la dinamit-masivo
la revoj flugi povas
kaj savi nian vivon.
Se kiu multe amis
al paradizo iras,
kiuj revojn proklamis
kontraŭ ilin konspiras
amasoj bonpensantaj
kaj la Povoj obskuraj:
revant’ en Esperanto
faligas ĉiujn murojn
popolojn disigantajn,
almenaŭ en kor’ sia
akceptas vojaĝanton
alvenintan sur l’ Insulon
de la homa familio.
Massimo Acciai, trad. Carlo Minnaja
Padova, 3 marto 2017