Sen kategorio

Goffredo Mameli

La 6-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1849) de la itala (ĝenova) patrioto Goffredo Mameli (1827-1849),

eo.wikipedia.org/wiki/Goffredo_Mameli 

mortinta je nuraj 22 jaroj pro la vundo ricevita dum la defendo de la Roma Respubliko.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/02/09/repubblica-romana/ 

Goffredo Mameli estas la aŭtoro de la vortoj de la “Canto degli Italiani” (Kanto de la Italoj), pli konata kiel “Fratelli d’Italia” (Gefratoj de Italio) aŭ “Inno di Mameli” (Himno de Mameli),

eo.wikipedia.org/wiki/Il_Canto_degli_Italiani 

www.youtube.com/watch?v=WBCEsNUYKjk

nacia Himno de la Itala Respubliko, laŭ muziko de Michele Novaro (1818-1885)

it.wikipedia.org/wiki/Michele_Novaro 

La vortoj de la Himno aspektas iom retorikaj; sed ne estas tiel, se nur oni konsideras, ke la poeto metis en praktikon la devizon “Siam pronti alla morte” (Ni pretas al morto).

Mi aldonas:

– italan poŝtmarkon de 1949 pro la unuajarcenta datreveno de la Roma Respubliko, kun Mameli sur la mortolito;

– p. 16 de la monata bulteno en Esperanto kun la programoj al eksterlando de la itala Radio (Radio Roma) de septembro 1939; en la nokto inter la 5-a kaj la 6-a de septembro, dum la elsendo al Latina Ameriko, estas antaŭvidite: “Memorigo pri Goffredo Mameli. Himno de Mameli”. Tio pruvas, ke ankaŭ dum monarkio kaj faŝismo la Hinno estis minimume tolerata, malgraŭ sia respublikana inspiro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *