Homoj

Vladimir Majakovskij

La 7-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1893) de la soveta (kartvela) poeto kaj dramisto Vladímir Vladímirovič Majakovskij, konata kiel Vladímir Majakovskij (1893-1930).

eo.wikipedia.org/wiki/Vladimir_Majakovskij

Kantisto de la “Oktobra Revolucio” kaj de la nova post-revolucia aranĝo, Majakovskij havis ankaŭ rilatojn kun la itala futurista movado de Filippo Tommaso Marinetti

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/12/02/filippo-tommaso-marinetti/ 

(estas konate, ke ofte “la ekstremaĵoj kuntuŝiĝas”); aparte, en 1912 li subskribis la manifeston “Vangofrapo al la gusto de la publiko”, en kiu oni pledis por vorta kaj sintaksa revolucio, kaj la absoluta libereco en la uzo de litertipoj, de formatoj, de prespaperoj kaj de enpaĝigoj.

Tamen estas fundamenta diferenco inter Majakovskij kaj Marinetti: dum la itala futurismo himnis al la teknologia revolucio kaj altigis senliman fidon en la progreso, tiu soveta elstarigis la fragmentan vidon de la realo. Krome, Marinetti estis militema kaj naciista, dum Majakovskij estis internaciista.

Laŭdegata dum la soveta epoko kiel “proleta poeto” (lia naskiĝa urbo, Bagdati, estis renomita Majakovskij de 1940 gis 1992), ĝuste pro sia internaciismo Majakovskij estis tamen kontraŭstarata de Stalin: cetere, Majakovskij ne preterlasis la priskribon (ekzemple en “Komika Mistero”, kies titolo inspiris Dario Fo) de tio, kio en la bolŝevisma revolucio estis grandioza sed samtempe ridiga.

La 14-an de aprilo 1930, je nuraj 37 anni, Majakovskij mortigis sin per pistolpafo al la koro. Ne estas klaraj la kialoj de tiu gesto, sed probabie influis (krom amaj malĝojoj) la kampanjo plenumita kontraŭ li de la partia kritiko, kaj la seniluziiĝo pro la degenero de la Revolucio.

Mi transskribas, en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto, la poeziaĵon “Interparolo kun Kamarado Lenin”, kiu bone esprimas tiun seniluziiĝon.

Mi aldonas la ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1950 pro la 20-a datreveno de la morto de Majakovskij.


CONVERSAZIONE CON IL COMPAGNO LENIN

In un ammasso di fatti, in un subbuglio d’avvenimenti

se n’è andato il giorno, pian piano è annottato.

Nella stanza siamo in due: io e Lenin,

in fotografia sulla parete bianca.

La bocca spalancata in un teso discorso,

irti i peli dei baffi,

nelle rughe della fronte è serrato

un umano, un grande pensiero nella grande fronte.

Probabilmente, sotto di lui sfilano a migliaia…

Una selva di bandiere… una vegetazione di braccia…

Mi levo in piedi, illuminato di gioia:

vorrei andare, acclamare, fare un rapporto!

“Compagno Lenin, vi riferisco

non per dovere d’ufficio, ma con l’anima.

Compagno Lenin, l’infernale lavoro

sarà compiuto e ormai si compie.

Illuminiamo, rivestiamo il povero e chi è stato spogliato,

l’estrazione aumenta di minerale e carbone.

Ma insieme a questo, certamente, molte,

molte e varie sono le assurdità e le canaglie.

Si è stanchi di respingere, di strappare coi denti.

Molti, senza di voi, hanno preso la mano.

Moltissimi mascalzoni d’ogni sorta

vanno in giro per la nostra terra.

Non hanno numero e nome,

un’intera schiera di tipi che cresce.

Kulaki e burocrati,

leccapiedi, settari e ubriaconi,

incedono pettoruti, fieri,

tutti impugnature ed emblemi.

Certo noi, tutti li piegheremo,

ma piegare tutti

è tremendamente difficile.

Compagno Lenin, per le fumose fabbriche,

per le terre, coperte di neve e di stoppie,

col vostro cuore, compagno,

col nome vostro

pensiamo, respiriamo,

lottiamo e viviamo!”.

In un ammasso di fatti, in un subbuglio d’avvenimenti

se n’è andato il giorno, pian piano è annottato.

Siamo in due nella stanza, io e Lenin:

in fotografia sulla parete bianca.

Vladimir Majakovskij, 1929

°°°°°

INTERPAROLO KUN KAMARADO LENIN 

Aferare, fenomentumultege 

tago forfalis al malluma forkur’. 

Du en ĉambro: mi kaj Lenin – 

nur per la foto blankfone, sur mur’. 

Streĉparolo regadas la buŝon, 

kaj liphararo tiras sin sor, 

en faltoj de l’ frunto atendas akuŝon 

grandpenso naskita per cerba motor’.

Verŝajne, sub ĝi multmiloj trairas…

Arbaro flaga … De l’ manoj herbo… . 

Mi, stariĝinte, per ĝojo disbrilas. 

Raporti, saluti – jen volo superba!

“Kamarado Lenin, por vi mi referas 

ne pro la serv’, sed laŭ impet’. 

Kamarado Lenin, laboro infera 

farotas, faratas sen ajna obĵet’.

 

Ni lumigas kaj vestadas senhavulojn, 

multobliĝas produktado de la karb’ kaj de la erc’… 

Sed apude tro abundas la makuloj 

de diversaj fiaĉaĵoj. Kreskas fek’ de ĉiu spec’. 

Mi jam lacas rebati kaj reroradi. 

Ne emas obei multo el vi. 

Tre multaj kanajloj ŝategas nin rajdi. 

En mond’ prosperadas fiulo-virtvir’.

Ili ne havas nombron, nek nomojn, 

longa bend’ etendiĝas senĉese. 

Formalistoj kaj tre riĉaj homoj, 

(kvazaŭ karavano. Karavano el muloj. ..) 

Flatuloj, sektanoj kaj drinkemuloj, – 

ĉiuj ili marŝadas sukcese.

Fontplumon – brustpoŝen! Antaŭen la bruston! 

Insignoj roversaj buntigas pejzaĝon. 

Tutcerte, ni iam atingos la juston, 

sed eblas frakasi ne ĉiujn vizaĝojn.

Kamarado Lenin, en fumaj fabrikoj, 

en neĝebenaĵoj kaj en la stoplej’ 

je nom’ kaj je kor’ viaj nia publiko 

pensadi kaj spiri, 

luktadi kaj vivi, 

karkamarado, ‘as plu preta plej…» 

Aferare, fenomentumultege 

tago forfalis al malluma forkur’. 

Du en ĉambro: mi kaj Lenin – 

nur per la foto blankfone, sur mur’. 

Vladimir Majakovskij, trad. Espopore (Evgenij Georgiev) 

(“Sennaciulo” 2015-5,6 – majo-junio 2015)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *