Homoj

Vespasiano

La 23-a de junio estas la datreveno de la morto (en 79) del la romia Imperiestro Titus Flavius Vespasianus, en Esperanto Tito Flavio Vespaziano aŭ simple Vespaziano (9-79),

eo.wikipedia.org/wiki/Vespaziano 

kiu regis de 69 ĝis 79 (post la morto de Nerono, kiel posteulo de la aliaj 3 Imperiestroj de tiu tumulta periodo: Galbo, Oto, Vitelio).

Fondinto de la Flavia dinastio, li havis kiel posteulon, de 79 ĝis 81, la filon, kiu nomiĝis ankaŭ li Titus Flavius Vespasianus, sed estas konata simple kiel Titus (en Esperanto, Tito).

Vespaziano estas grava pro multaj aferoj:

– longa periodo de paco (se oni esceptas la detruon de Jerusalemo, plenumitan en 70 de lia filo Tito, kaj la konkeron de suda Skotlando);

– la simpleco de vivo, kiu estis ekzemplodona por la romia socio;

– la starigo en Romo de mirindaj konstruaĵoj, aparte la unuaj du etaĝoj de la Flavia Amfiteatro, pli konata kiel Koloseo:

– la konstruo en Puteoli (la nuna Pozzuoli) de alia Flavia Amfiteatro;

– la reformo de la publika administracio, de la fiska sistemo kaj de kadastro.

En la kolektiva imagopovo, tamen, pri li restis precipe la memoro de la rigora fiska reformo, eĉ per la starigo de imposto super la kolekto de urino en la publikaj necesejoj (por eltiri el ĝi amoniakon): en la franca (“vespasienne”) kaj en la itala (“vespasiano”) la propra nomo, iĝinta komuna, ankoraŭ nun indikas “publikan urinejon en formo de kiosko aŭ de tureto”.

Laŭ la tradicio, al la filo Tito, kiu riproĉis lin pro tiu imposto, Vespaziano onidire respondis: “pecunia non olet”, mono ne havas odoron; en realo, jen tio, kion skribas Svetonio, en “De vita Caesarum” (Vivo de la Cezaroj), VIII, Vespaziano, 23:

>Reprehendenti filio Tito, quod etiam urinae vectigal commentus esset, pecuniam ex prima pensione admovit ad nares, sciscitans num odore offenderetur; et illo negante: Atqui, inquit, e lotio est.

>Al la filo Tito, kiu riproĉis lin, ĉar li elpensis starigi imposton eĉ super urino, li metis sub la nazon la unuan monon havigitan de tiu imposto, demandante, ĉu li estas ofendita de ĝia odoro; kaj ĉar Tito respondis, ke ne, li diris: Tamen, ĝi venas el urino.

°°°°°

Mi pritraktos pliajn aliajn fojojn la figuron de Vespaziano (unu el la plej amataj Imperiestroj en la romia historio); nun mi limiĝas transskribi, kun traduko al la itala, artikoleton surondigitan la 9-an de oktobro 1982 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, pri la Flavia Amfiteatro de Pozzuoli.

Mi aldonas la bildon de detalo de tiu Amfiteatro (fama ankaŭ pro kurioza fenomeno, ligita kun la sango de Sankta Gennaro/ Januaro), laŭ bela foto de Paola Di Silvio.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA–ESPERANTO, 9.10.1982

 (Teksto de Pino Lo Voi, traduko de Antonio De Salvo)

Estis remalfermita, post 16 jarcentoj, la granda romia amfiteatro de Pozzuoli apud Napolo. Por koncerto sub la direktado de Massimo Pradella, lavango da antaŭmendoj alvenis al la organiza instanco ĉe la Teatro Sankta Karlo de Napolo; sed nur 2.500 personoj povis ĉeesti la aranĝon la 2-an de oktobro 1982, ĉar la restaŭrado koncernis nur malgrandan parton el la antikva konstruaĵo, datiĝanta de la epoko de Imperiestro Vespaziano.

La amfiteatro de Pozzuoli, la tria en la mondo rilate vastecon kaj gravecon (post Koloseo en Romo kaj tiu de Kapuo), kapablis gastigi 40.000 spektantojn. Laŭ tiutempaj atestoj, la areno, krom solenajn gladiatorajn ludojn, vidis ankaŭ la martirigon de multaj fruaj kristanoj, inter kiuj Sankta Januaro, protektanto de Napolo, kiu estis kondamnita je dispeciĝo fare de ursoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj.

°°°

(traduzione)

RADIO ROMA–ESPERANTO, 9.10.1982

 (Testo di Pino Lo Voi)

È stato riaperto, dopo 16 secoli, il grande anfiteatro di Pozzuoli vicino Napoli. Per un concerto sotto la direzione di Massimo Pradella, una valanga di prenotazioni è giunta all’ente organizzatore presso il Teatro San Carlo di Napoli; ma solo 2.500 persone hanno potuto essere presenti alla manifestazione il 2 ottobre 1982, poiché il restauro ha riguardato soltanto una piccola parte dell’antica costruzione, risalente all’epoca dell’Imperatore Vespasiano.

L’anfiteatro di Pozzuoli, il terzo al mondo per ampiezza e importanza (dopo il Colosseo a Roma e quello di Capua) poteva ospitare 40.000 spettatori. Secondo le testimonianze dell’epoca, l’arena, oltre a solenni giochi gladiatorii, vide anche il martirio di molti primi cristiani, tra cui San Gennaro, patrono di Napoli, che fu condannato ad essere sbranato da orsi ed altre bestie feroci.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *