Homoj

Alberto Sordi

La 15-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1920) de la roma aktoro, scenariisto, reĝisoro, komponisto kaj kantisto Alberto Sordi (1920-2003),
eo.wikipedia.org/wiki/Alberto_Sordi
unu el la plej grandaj interpretistoj de la tiel dirita “komedio laŭ itala stilo”, fama kaj amata ĉar li scipovis prezenti (bonkore, sed sen rabatoj) la karakteron de la italoj ĝenerale, kaj de la romanoj aparte.
Alberto Sordi estas ankaŭ ameme memorigata kiel granda bonfaranto: interalie, per rimarkinda donaco li ebligis la starigon en Romo de centro por la medicina asistado kaj la esplorado aplikata al la malsanoj de la tria aĝo, en la kadro de la avangarda neŝtata Universitato “Campus Bio-Medico”.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 19-an de februaro 2005 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma, RAI International/ RAI Internacia), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, en la dua datreveno de la morto de Alberto Sordi.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2010, laŭ skizo de Luca Vangelli, eldonitan honore al Alberto Sordi en la serio dediĉita al la itala kinoarto.


(segue traduzione in italiano)

Alberto Sordi, unu el la plej grandaj italaj aktoroj, kiu dum sia glora kariero portis sur la filmekranojn virtojn kaj malvirtojn de la italoj, estos memorigita per vico da iniciatoj, je du jaroj de lia morto.
En Romo, lia naskiĝurbo, la dudekkvinan de februaro, en la datreveno de lia morto, ĉe la aŭditorio de la “Parko de muziko” estos projekciita la dokumenta filmo “Saluton, Alberto”, realigita de ĵurnalisto Antonello Sarno. Temas pri filmo longa preskaŭ unu horon, kiu reproponas intervjuojn kaj skeĉojn, plejparte nekonatajn, filmitajn de Alberto Sordi inter la fino de la kvardekaj jaroj kaj niaj tagoj. Kaj same per dokumenta filmo, kiu titoliĝas “Antaŭ ol esti la granda Alberto”, la Distra fako de Kinourbo memorigos la grandan italan aktoron. La filmo entenas plurajn atestojn de gekolegoj kaj geamikoj de Sordi.
Intertempe, Aurelia Sordi, pli aĝa fratino de Alberto, anoncis ke la roma hejmo de la aktoro estos transformita al muzeo. La loĝejo, kiu situas apud la Varmbanejoj de Karakalo, unu el la plej belaj arkeologiaj zonoj de Romo, “restis fermita depost la morto de Sordi, kaj – aldonas lia fratino – ĝi konservas pentraĵojn de De Chirico, riĉegan filmokolekton kaj atestaĵojn pri la arta kariero de Alberto”.
RAI INTERNATIONAL-ESPERANTO 19.2.2005

°°°°°
(traduzione)
Alberto Sordi, uno dei più grandi attori italiani, che nel corso della sua brillante carriera ha portato sullo schermo vizi e virtù dei suoi connazionali, sarà ricordato a due anni dalla scomparsa, con una serie di iniziative.
A Roma, sua città natale, il prossimo 25 febbraio, data della sua morte, all’auditorium “Parco della musica”, sarà proiettato il documentario “Ciao Alberto” realizzato dal giornalista Antonello Sarno. Si tratta di un lungometraggio, di circa un’ora, dove vengono riproposte le interviste e le gag, prevalentemente inedite, di Sordi, girate tra la fine degli anni ‘40 e i giorni nostri. E sempre con un documentario dal titolo “Prima di essere Albertone”, Cinecittà Entertainment ricorderà il grande attore italiano. La pellicola racchiude diverse testimonianze rilasciate da colleghi e amici di Sordi.
Intanto, Aurelia Sordi, sorella maggiore di Alberto, ha annunciato che la casa romana dell’attore sarà trasformata in un museo. L’abitazione, situata presso le Terme di Caracalla, una delle zone archeologiche più belle della Capitale, “è rimasta chiusa dalla morte di Sordi e – dice ancora la signora Aurelia – conserva quadri di De Chirico, una ricchissima cineteca e testimonianze della carriera artistica di Alberto”.
RAI INTERNATIONAL-ESPERANTO 19.2.2005

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *