Homoj

Fernando Pessoa

La 13-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1888) de la portugala poeto kaj verkisto Fernando António Nogueira Pessoa, konata kiel Fernando Pessoa (1888-1935),
eo.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa
konsiderata unu el la plej gravaj poetoj en portugala lingvo.
Mi jam parolis pri li la 13-an de junio 2019

Fernando Pessoa


Mi transskribas (en la portugala, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) la poeziaĵon “A morte é a curva da estrada” (La morte è la curva della strada – La morto estas la kurbiĝo de la vojo).
Mi aldonas portugalan poŝtmarkon de 1985, pro la 50-a datreveno de la morto de Pessoa.


A MORTE É A CURVA DA ESTRADA

A morte é a curva da estrada,
morrer é só não ser visto.
Se escuto, eu te ouço a passada
existir como eu existo.

A terra é feita de céu.
A mentira não tem ninho.
Nunca ninguém se perdeu.
Tudo é verdade e caminho.

Fernando Pessoa

°°°°°

LA MORTE È LA CURVA DELLA STRADA

La morte è la curva della strada,
morire è solo non essere visto.
Se ascolto, odo i tuoi passi
esistere come io esisto.

La terra è fatta di cielo.
La menzogna non ha nido.
Mai nessuno s’è perduto.
Tutto è verità e cammino.

Fernando Pessoa, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

LA MORTO ESTAS LA KURBIĜO DE LA VOJO

La morto estas la kurbiĝo de la vojo,
morti estas nur ne esti vidata.
Se mi aŭskultas, mi aŭdas vian paŝadon
ekzisti kiel mi ekzistas.

La tero estas farita el ĉielo.
Mensogo ne havas neston.
Neniam iu perdiĝis.
Ĉio estas vero kaj irado.

Fernando Pessoa, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *