Homoj

Eleonora d’Arborea

La 6-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1347) de Elianora de Bas (en la kataluna, parolata en la koncerna parto de la itala insulo Sardinio, Elionor de Molins de Rei; en la itala, Eleonora d’Arborea) (1347-1404),
eo.wikipedia.org/wiki/Elianora_de_Bas
fama kun la titolo “giudicessa” (laŭvorte, juĝistino; en realo, regantino) de sardinia distrikto Arborea.
En 1392, ŝi eldonis juran kodon (“Carta de Logu”), kiu estis poste aplikita en preskaŭ la tuta insulo, kaj restis valida ĝis 1827.
La historia graveco de Eleonora estas duobla: ĉar sia kodo (ampleksanta civilan kaj punan juron) estis organika kaj kohera; kaj ĉar ŝi estis virino, en epoko, en kiu nur viroj regis.
Interalie, ŝi zorgis pri protekto de la naturo: tial ankoraŭ nun, unu specio de falko nomiĝas ĝuste “falko de Eleonora” aŭ “falko de la Reĝino” (Falco eleonorae).
Mi trasnskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo surondigita la 28-an de septembro 1980 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.
Mi aldonas maltan poŝtmarkon de 1991, kun bildo de “falko de Eleonora” – “falko de la Reĝino” (Falco eleonorae).


RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.9.1980
Leĝo por protekto de falko ekzistas, en Italio, jam de 600 jaroj. Eldonis ĝin Eleonora el Arborea, reĝino de Sardinio, kiu, reginte ekde 1382, interalie ordonis la protektadon de falkoj kaj aliaj rabaj birdoj (je ŝia honoro, unu specio de falko nomiĝas, en itala lingvo, “falko de la reĝino”, kaj en latino “falko de Eleonora”).

(traduzione)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.9.1980
Unalegge per la protezione del falco esiste, in Italia, già da 600 anni. La emise Eleonora el Arborea, regina di Sardegna, la quale, governando dal 1382, ordinò tra l’altro la preotezione dei falchi e di altri uccelli rapaci (in suo onore, una specie di falco si chiama, in italiano, “falco della regina”, e in latino “falco di Eleonora”).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *