Homoj

Johann Wolfgang von Goethe

La 22-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1832) de la germana verkisto, poeto kaj dramisto Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)

eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Wolfgang_von_Goethe

Mi jam parolis pri li la 22-an de marto 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/22/goethe/ 

la 14-an de aŭgusto 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/14/corte-dei-conti/

la 22-an de marto 2019

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/03/22/goethe-2/

kaj la 28-an de aŭgusto 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/28/johann-wolfgang-von-goethe/ 

Mi transskribas la poeziaĵon “Abendlied”, en la germana originalo, kaj en la tradukoj al la itala (Canzone della sera) kaj al Esperanto (Vesperkanto de l’ migranto).

Mi aldonas la bildon de la marmora monumento al Goethe en Romo, interne de “Villa Borghese” (Vilao Borghese), realigita en Berlino de la itala skulptisto Valentino Casali, laŭ modeloj disponigitaj de la germana skulptisto Gustav Eberlein.

La monumento estis donacita en 1904 de la germana Imperiestro Wilhelm II (Vilhelmo la 2-a), memore pri la amo de Goethe al Romo kaj al Italio, kaj kiel signo de dankemo pro la gastigado ricevita de la poeto en Romo. La loko (la nuna “Villa Borghese”) estis elektita, ĉar ĝuste tie Goethe verkis la “Romaj Elegioj”-n kaj “Ifigenia”-n.


ABENDLIED

Über allen Gipfeln

ist Ruh,

in allen Wipfeln

spürest du

kaum einen Hauch;

die Vögelein schweigen im Walde.

warte nur, balde

ruhest du auch.

Johann Wolfgang von Goethe

°°°°°

CANZONE DELLA SERA

Su tutte le vette

c’è pace,

in tutte le cime degli alberi

avverti

appena un alito di vento;

gli uccellini tacciono nel bosco.

Aspetta soltanto, presto

riposerai anche tu.

Johann Wolfgang von Goethe, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

VESPERKANTO DE L’ MIGRANTO

Super pintoj pendas

silent’.

Vi apenaŭ sentas

spiron de vent’

sur arbfoli’.

L’ arbar’ ne resonas jam trilon.

Baldaŭ – trankvilon! –

kuŝos ankaŭ vi.

Johann Wolfgang von Goethe, trad. Kálmán Kalocsay

(“Eterna bukedo”, Literatura Mondo, Budapest, 1931, p. 126;

“Tutmonda sonoro”, HEF, Budapest, 1981, 2, p. 374)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *