Eventoj

Kortumo pri kontoj

La 14-an de aŭgusto 1862 estis eldonita la leĝo, kiu starigis la Kortumon pri kontoj de la Itala Reĝlando; pro tio, en 2012 en ĉiuj regionaj sidejoj de la Kortumo (nuntempe, de la Itala Respubliko) okazis ceremonioj por memorigi tiun 150-an datrevenon.
Tiuepoke, mi estis Prezidanto de la kontrola Sekcio por Regiono Friulo Julia Venetio, kun du sidejoj, pro historiaj kialoj: en Triesto, iam aŭstra, itala ekde 1919; kaj en Udine, iam venecia, poste aŭstra, itala ekde 1866.
La situacio montriĝis tikla, ĉar povis ŝajni kurioze celebri datrevenon de institucio kiu, origine, ne koncernis tiun regionon, des pli ke Triesto ne forgesis siajn ligojn kun Aŭstrio (nek Aŭstrio siajn ligojn kun Triesto: ne senkiale la Prezidento de la aŭstra Kortumo pri kontoj malakceptis la inviton ĉeesti la ceremonion en Triesto).
Oni devas pludiri, krome, ke dum la faŝisma reĝimo la slovenoj de Triesto trasuferis diskriminaciojn kaj persekutojn, kaj en pasinteco Jugoslavio manifestis teritoriajn depostulojn pri Triesto, dum siavice triestanoj ne forgesis la sangoplenan jugoslavan okupadon de 1945; des pli, do, estas substrekinde ke la juna Prezidanto de la slovena Kortumo pri kontoj, Igor Šoltes, ne nur ĉeestis, sed ankaŭ prezentis referaĵon, en la kadro de la novaj pozitivaj rilatoj starigitaj post la aliĝo al Eŭropa Unio (kaj eble ankaŭ pro pligranda malfermiteco al socio kiu ŝanĝiĝas).
Mi transskribas la finan parton de la enkonduka parolado, kiun mi faris la 3-an de decembro 2012, kaj aligas (komprenebe, en neformala maniero) la tradukon al Esperanto.
Mi aldonas:
– paĝon 2 de “L’Esperanto” 1954-25, kun la recenzo de la broŝuro en Esperanto “Al kiu Triesto?”, eldonita de la Slovenia Esperantisto-Ligo;
– la programon de la manifestiĝo de Triesto de la 3-a de decembro 2012;
– foton pri mi, faritan en tiu okazo;
– la italan poŝtmarkon (dulingvan) de 2009, laŭ skizo de Anna Maria Maresca, pro la Akademio pri italaj-germanaj studoj en Meran/ Merano, kun la portretoj de Dante kaj de Johann Wolfgang Goethe, (el la legado de mia parolado oni komprenos la pravigon de ĉi tiu aldonaĵo).


Trieste, 3 dicembre 2012

Mi sia consentita una considerazione di cui avverto la delicatezza, ma di cui sono fermamente convinto, anche per la mia storia personale di cultore della lingua Esperanto e dei suoi ideali.
Siamo in una terra che da sempre è stata luogo d’incontro, ma purtroppo anche di scontro, fra popoli di culture, di lingue, di religioni e confessioni diverse. Caduti i muri fisici, si tratta di far cadere anche le residue barriere spirituali, tanto più nell’ambito di una “comune casa europea”; e per raggiungere questo scopo la via maestra è “conoscersi”, per costruire insieme.
Mi è gradito, in proposito, citare quello che ebbe a dire il Presidente Sandro Pertini, in un discorso del 1982:
“Occorre moltiplicare a tutti i livelli le forme di contatto reciproco, per trarre il meglio dalle nostre comuni tradizioni e anche dalle nostre diversità, per il progresso e la pace di tutta l’umanità. Occorre insomma, conoscerci meglio.
Wolfgang Goethe, in una mirabile poesia, narra di due viandanti che in una notte senza stelle vanno fianco a fianco, e ognuno nasconde sotto l’ampio mantello una lucerna accesa, sicché l’uno avverte la presenza dell’altro, non dallo splendore della fiamma, ma dall’acre odore del fumo. Così accade nella vita per i singoli e per i popoli: gli uni avvertono la presenza degli altri solo attraverso il fumo acre delle polemiche e dei contrasti.
Se invece l’uno aprisse il suo animo all’altro, tutti constaterebbero che hanno le stesse esigenze e quindi le stesse aspirazioni. Non si sentirebbero estranei l’uno all’altro o peggio nemici, ma legati tutti allo stesso destino”.

Triesto, la 3-an de decembro 2012
(versio neoficiala)

Estu al mi permesata konsidero, pri kies delikateco mi konscias, sed pri kiu mi estas firme konvinkita, ankaŭ pro mia persona historio de fleganto de la lingvo Esperanto kaj de ĝiaj idealoj.
Ni estas en lando, kiu de ĉiam estis loko de renkontiĝo, sed bedaŭrinde ankaŭ de kunpuŝiĝo, inter popoloj laŭ diferencaj kulturoj, lingvoj, religioj kaj konfesioj. Post la falo de la fizikaj muroj, temas pri tio, ke oni faligu ankaŭ la restintajn spiritajn barojn, des pli en la kadro de iu “komuna eŭropa domo”; kaj por atingi ĉi tiun celon la ĉefvojo estas “sin koni reciproke”, por kune konstrui.
Mi ŝatas, pri tio, citi tion, kion diris la itala Respublika Prezidanto Sandro Pertini, en parolado de 1982:
“Oni devas multobligi je ĉiuj niveloj la formojn de reciproka kontakto, por ĉerpi la plejbonon el niaj komunaj tradicioj kaj ankaŭ el niaj diversecoj, por la progreso kaj la paco de la tuta homaro. Estas necese, sume, sin interkoni plibone.
Wolfgang Goethe, en mirinda poeziaĵo, rakontas pri du vojirantoj kiuj, en nokto senstela, iradas flank-ĉe-flanke, kaj ĉiu kaŝas sub sia ampleksa mantelo lumigitan lampon, tiel ke ĉiu sentas la ĉeeston de la alia, ne el la brilo de la flamo, sed el la akra odoro de l’ fumo. Same okazas en la vivo por la unuopuloj kaj por la popoloj: unu sentas la ĉeeston de la alia nur tra la akra fumo de la polemikoj kiaj de la malakordoj.
Se, kontraŭe, unu malfermus sian animon al la alia, ĉiuj konstatus ke ili havas la samajn bezonojn kaj do la samajn aspirojn. Ili ne sentus sin fremdaj inter si aŭ eĉ plimalbone malamikaj, sed ĉiuj ligitaj al la sama destino”.

CC

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *