Homoj

Rimskij-Korsakov

La 18-a de marto (laŭ la gregoria kalendaro) estas la datreveno de la naskiĝo (en 1844) de la rusa komponisto kaj muzik-instruisto Nikolaj Andreevič Rimskij-Korsakov (1844-1908),

eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaj_Rimskij-Korsakov 

fama precipe pro la komponaĵoj “La flugo de burdo”, “Shahrazād” kaj “La granda rusa Pasko”, en kiuj, pere de fajna orkrestrado, li kunfandis kantojn de la popola tradicio kaj de la rusa liturgio.

Li estis eksigita el la tasko de instruisto ce la Konservatorio de Sankt-Peterburgo ĉar li apogis, en 1905, la kontraŭcarajn manifestaciojn, kiuj kulminis en la “Sanga Dimanco” kaj en la ribelo de la kirasita sipo “Potëmkin”.

Tiam li vivis kelkatempe en Italio; reveninte al Rusio, li rehavis la taskon, kaj komponis la operon “La Ora Koketo”, 

it.wikipedia.org/wiki/Il_gallo_d%27oro

por denunci la katastrofan iniciaton de Caro Nikolao la dua II, kiu estis militinta kontraŭ Japanio ricevante pezan malvenkon.

La cara cenzuro intervenis super la teksto, altrudante modifojn por eviti, ke la publiko komprenu la aludojn, aparte, ke ĝi identigu kun la Caro la malsaĝan ĉefrolulon, Dodon: la opero, tiel modifita, estis prezentita unuafoje nur fine de 1909, post la morto de la muzikisto.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon aperintan en la revuo “Esperanto de UEA” 1910-69, kiu raportas el Moskvo pri la “premiero” de la opero.

Mi aldonas blokon el 4 rusaj poŝtmarkoj de 1994, pro la 150-jara datreveno de la naskiĝo  de Rimskij-Korsakov.


Nova opero en Moskvo: cenzuro kaj arto

La “najlo” de la nova opera sezono en Moskvo estas lasta opero de antaŭ nelonge mortinta Rimski-Korsakov «Ora Koketo». Sed bedaŭrinde dum vivo de R. K. tiu ĉi opero ne povis esti prezentita pro malpermeso de cenzuro. En opera teksto, farita laŭ konata fabelo de Puškin, cenzuro vidis aludojn… Nur post ioma kripligo de teksto oni permesis kaj en septembro de nuna jaro la opero estis prezentita unuan fojon.

Tiu ĉi cigna kanto de komponisto estas unu el la plej belaj liaj verkoj. R. K. ĉiam serĉis novajn vojojn, aŭ pli bone diri ĉian novan operon li skribis en aparta stilo ĉerpante ĝin en konstanta evolucio de sia genio kaj en apartecoj de teksta enhavo. Pro tio liaj operoj ne estas similaj unu al alia, kaj ilia muziko ĉiam kunfandiĝas kun teksto.

Muziko de «Ora Koketo» estas riĉa per reliefaj melodioj, riĉe orkestrita kaj mirinde farita en rusa nacia stilo, ne perdante tamen ian internacian pure-muzikan signifon.

Jen la cenzuraj kuriozaĵoj: Caro Dodono estas ŝanĝita en vojevodo (militkondukanto).

La vortoj de Astrologo (en prologo): «fabelo estas mensogo, sed en ĝi estas aludo, al la homa edifo» estas ŝanĝitaj en vortoj: «fabelo montras, kian potencon havas la pasio en homaj aferoj».

Kiam Astrologo petas Caron Dodonon ke li jesigu sian promeson skribe, laŭ leĝoj, Dodono respondas: «Laŭ leĝo? Kion signifas la vorto? Neniam mi aŭdis pri ĝi. Mia deziro, mia ordono – jen estas leĝo por ĉiu fojo!». Tiuj vortoj de Dodono estas ŝanĝitaj per vortoj: «Kion? Tio-ĉi estas novaĵo! Ĉu vi pripensis viajn vortojn?».

Starigante novan imposton Dodono diras al popolo: «se la vojevodo aŭ lia subulo (kolektante impostojn) volas preni iom pli, vi ne kontraŭdiru: tio-ĉi estas ilia afero». Tiuj vortoj estas ŝanĝitaj per tiaj: «se iu el vi volos alporti iom pli, li donu, tio estas lia afero».

Apud Dodono mortinta la popolo kantas: «li, saĝa, regis popolon kuŝante (dormante), manojn kunmetinte». Vortoj estis ŝanĝitaj tiel: «li estis saĝa kaj juĝis nin tute prave» k.t.p., k.t.p.

Nikolaj Kabanov (Moskvo)

(“Esperanto de UEA” 1910-69, p. 1)

°°°°°

Una nuova opera a Mosca: censura e arte

Il “clou” della nuova stagione operistica a Mosca è l’ultima opera di Rimski-Korsakov, morto da poco, «Il Gallo d’Oro». Ma purtroppo durante la vita di R. K. quest’opera non ha potuto essere rappresentata per il divieto della censura. Nel testo dell’opera, tratto dalla nota fiaba di Puškin, la censura ha visto allusioni… Soltanto dopo una certa manipolazione del testo a settembre scorso è stato dato il permesso, e l’opera è stata rappresentata per la prima volta.

Questo canto del cigno del compositore è una delle sue opere più belle. R. K. ha sempre cercato strade nuove, o per meglio dire ha scritto ogni nuova opera in uno stile particolare, in una costante evoluzione del suo genio e nelle particolarità del contenuto testuale. Per questo le sue opere non si somigliano una all’altra, e la loro musica si fonde con il testo.

La musica del «Gallo d’Oro» è ricca di rilevanti melodie, riccamente orchestrata e mirabilmente in puro stile russo, senza tuttavia perdere un significato internazionale puramente musicale.

Ecco le curiosità della censura:

Lo Zar Dodon è stato cambiato in un voivoda (comandante militare).

Le parole dell’Astrologo (nel prologo): «la fiaba è una bugia, ma in essa c’è un’allusione, per l’edificazione della gente» sono state cambiate nelle parole: «la fiaba mostra quale potenza abbia la passione nelle cose umane».

Quando l’Astrologo chiede allo Zar Dodon di confermare per iscritto la sua promessa, secondo le leggi, Dodon risponde: «Secondo la legge? Che significa questa parola? Non l’ho mai sentita. Il mio desiderio, il mio ordine, questa è la legge una volta per tutte!». Quelle parole di Dodon sono state cambiate in queste: «Che cosa? È una novità! Hai pensato a quel che dici?».

Nel mettere una nuova imposta, Dodon dice al popolo: «se il voivoda o un suo sottoposto (nell’incassare le imposte) vuol prendere qualcosa in più, non contraddite: è affar suo». Quelle parole sono state cambiate in queste: «se qualcuno di voi vorrà dare di più, lo dia, è affar suo».

Su Dodon morto il popolo canta: «saggio, ha governato il popolo dormendo, a mani conserte». Le parole sono state cambiate così: «era saggio e ci ha giudicati rettamente» ecc. ecc.

Nikolaj Kabanov (Mosca)

(“Esperanto de UEA” 1910-69, p. 1)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *