Homoj

Sankt-Peterburg/ Leningrad

En 1703 la rusa Caro Pëtr Velíkij (Petro la Granda) fondis, ĉe la delto de rivero Nevo, en la golfo de Finnlando (Balta maro), la urbon Sankt-Peterburg (en Esperanto, Sankt-Peterburgo), kun evidenta aludo al la Sanktulo, kies nomon li havis. 

eo.wikipedia.org/wiki/Sankt-Peterburgo 

La planoj estis konfiditaj al la tiĉina arkitekto Domenico Trezzini kaj al arkitektoj laŭ itala skolo.

Danke al sia geografia situo, kiu igis ĝin konstante libera je glacio (malsame ol Arĥangelsko ĉe la Blanka Maro), kaj pere de truditaj plenumoj pri laboro kaj materialoj, la urbo (kiu nun gastigas 5 milionojn da loĝantoj) rapide kreskis, fariĝante cefurbo de la rusa Imperio, kun imponaj publikaj konstruaĵoj, kaj grandioza industria tutaĵo en la apuda marbazo Kronštadt, kiun Caro Nikolao la 1-a kopiis de la fervojaj Uzinoj de Napoli Pietrarsa, tiam avangardaj.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/07/07/ferrovia-roma-frascati/ 

En 1914, kiam eksplodis la unua monda milito, Caro Nikolao la 2-a forigis la vorton “Sankt”, kaj alprenis slavajn terminojn anstataŭ tiuj germanaj (“Petro” anstataŭ “Peter” kaj “grad” anstataŭ “burg”); tial la urbo nomigis Petrograd (en Esperanto, Petrogrado).

Ĝi estis ĉefurbo de la rusa Imperio ĝis la 5-a de marto 1918, kiam, sekve de la travivaĵoj sekvintaj la “Oktobran Revolucion” de 1917, Lenin translokis la novan Registaron al Moskvo.

La 26-an de januaro 1924, 5 tagojn post la morto de Lenin, la urbo estis renomita Leningrad (Urbo de Lenin), en Esperanto Leningrado.

Ĝi konservis tiun nomon ĝis la 6-a de septembro 1991, kiam referendumo decidis reveni al la iama nomo “Sankt-Peterburg”.

Du faktoj manifestas la disiĝon pri tio de la loĝantaro:

– la urbo estis renomita “Sankt-Peterburg” per tre malgranda plimulto de 54%;

– la regiono (oblast) konservis la nomon “Leningrad”.

Mi aldonas la koverton de letero de Leningrado al Berlino de la 8-a de aprilo 1928, filatele aparte interesa, ĉar:

– ne multe post la atribuo de la nova nomo al la urbo;

– regule “vojaĝinta”, per registrita poŝto;

– kun klare legebla poŝta stampo;

– kun la poŝtmarko eldonita en 1927, de la ĵusnaskita Sovetunio, honore al la kreinto de Esperanto, la pola judo Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), naskiĝinta klaj vivinta kiel rusa civitano;

– memkompreneble, antaŭ la stalina epoko, kiam ŝanĝiĝis la registara sinteno, kaj la esperantistoj estis persekutitaj, deportitaj al Siberio kaj eĉ pafmorgitaj, ĉar portantoj de “internaciiisma” ideologio (Ulrich Lins verkis libron en Esperanto, “La danĝera lingvo”, pri la persekutoj kontraŭ la esperantistoj sub la tutecaj reĝimoj, maldekstraj kaj dekstraj; la libro estis tradukita al la itala kun la titolo “La lingua pericolosa”).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *