Eventoj

Nacia unueco

La leĝo de la 23-a de novembro 2012, n. 222, starigis en Italio la “Tagon de la nacia unueco, de la Konstitucio, de la himno kaj de la flago”, kiun oni solenu ĉiujare la 17-an de marto, “kun la celo memorigi kaj akceli la valorojn de civitaneco, fundamento de pozitiva civila kunvivado, kaj krome reaserti kaj firmigi la nacian identecon, tra la civitana memoro».

La dato 17 -a de marto estis elektita ĉar la 17-an de marto 1861 estis promulgita la leĝo n.1 de la Regno de Italio (kiu reproduktis la leĝon n. 4671 de la Regno de Sardinio), konsistanta el nur unu artikolo, treege sinteza: 

Reĝo Viktoro Emanuelo la dua alprenas por si kaj por siaj Posteuloj la titolon Reĝo de Italio. 

La nova Regno naskiĝis kun origina malperfektaĵo, ĉar ĝia suvereno restis Viktoro Emanuelo “la dua”, en kontinueco kun la Regno de Sardinio, anstataŭ fariĝi, kiel Reĝo de Italio, Viktoro Emanuelo “la unua”: tio evidentigis, ke, anstataŭ kundividita nacia unueciĝo, estis okazinta plivastiĝo de la Regno de Sardinio, kiu estis aneksinta la aliajn landopartojn. Tio pezas eĉ hodiaŭ, ĉar post preskaŭ 160 jaroj la nacia unueco ne estas plene realigita en la spiritoj de la civitanoj (io, tamen, ŝanĝiĝas nun, sub la pelo de la krizostato pro kronviruso, kiel aserto de komuna volo de renaskiĝo).

Oni aldonu, ke propre dirite Italio de 1861 estis malsama ol tiu nuna: Venecio, Trento, Triesto estis ankoraŭ sub la aŭstra regado; kaj en Romo ankoraŭ regis la Papo. La plena unueco estis atingita nur en 1919, post la unua monda milito, kaj estis dolore trafita, post la dua monda milito, de la perdo de Istrio kaj Dalmatio. Cetere, en 1861 Italio havis 30 milionojn da loĝantoj, kompare kun la nunaj 60 milionoj.

Mi transskribas (en la itala originalo, kaj en la traduko al Esperanto) pecon de la libro “Cuore” (Koro) de Edmondo De Amicis, kaj aldonas italan poŝtmarkon de 2011, laŭ skizo de Tommaso Trinca, kun la flago de la Itala Respubliko, kia ĝi estas priskribita en la 12- a artikolo de la respublikana Konstitucio de 1947: 

“La bandiera della Repubblica è il tricolore italiano: verde, bianco e rosso, a tre bande verticali di eguali dimensioni” (La flago de la Respubliko estas la trikolora itala flago: verda, blanka kaj ruĝa, je tri vertikalaj strioj egaldimensiaj).


ITALIA

Salutala così la patria, nei giorni delle sue feste: – Italia, patria mia, nobile e cara terra, dove mio padre e mia madre nacquero e saranno sepolti, dove io spero di vivere e di morire, dove i miei figli cresceranno e morranno; bella Italia, grande e gloriosa da molti secoli; unita e libera da pochi anni; che spargesti tanta luce d’intelletti divini sul mondo, e per cui tanti valorosi moriron sui campi e tanti eroi sui patiboli; madre augusta di trecento città e di trenta milioni di figli, io, fanciullo, che ancora non ti comprendo e non ti conosco intera, io ti venero e t’amo con tutta l’anima mia, e sono altero d’esser nato da te, e di chiamarmi figliuol tuo. Amo i tuoi mari splendidi e le tue Alpi sublimi, amo i tuoi monumenti solenni e le tue memorie immortali; amo la tua gloria e la tua bellezza; t’amo e ti venero tutta come quella parte diletta di te, dove per la prima volta vidi il sole e intesi il tuo nome. V’amo tutte di un solo affetto e con pari gratitudine, Torino valorosa, Genova superba, dotta Bologna, Venezia incantevole, Milano possente; v’amo con egual reverenza di figlio, Firenze gentile e Palermo terribile. Napoli immensa e bella, Roma meravigliosa ed eterna. T’amo, patria sacra! E ti giuro che amerò tutti i figli tuoi come fratelli; che onorerò sempre in cuor mio i tuoi grandi vivi e i tuoi grandi morti; che sarò un cittadino operoso ed onesto, inteso costantemente a nobilitarmi, per rendermi degno di te, per giovare con le mie minime forze a far sì che spariscano un giorno dalla tua faccia la miseria, l’ignoranza, l’ingiustizia, il delitto, e che tu possa vivere ed espanderti tranquilla nella maestà del tuo diritto e della tua forza. Giuro che ti servirò, come mi sarà concesso, con l’ingegno, col braccio, col cuore, umilmente e arditamente; e che se verrà giorno in cui dovrò dare per te il mio sangue e la mia vita, darò il mio sangue e morrò, gridando al cielo il tuo santo nome e mandando l’ultimo mio bacio alla tua bandiera benedetta.

TUO PADRE

Edmondo De Amicis, “Cuore”, 1886

°°°°°

ITALUJO.

          Salutu vian patrolandon, okaze de ĝiaj festotagoj, per jenaj vortoj: – Itallando, patrujo mia, lando nobla kaj kara, kie mia patro kaj mia patrino naskiĝis kaj estos entombigataj, kie mi esperas vivi kaj morti, kie miaj filoj kreskos kaj mortos; Italujo bela, granda kaj glora de multaj jarcentoj, unuigita kaj libera de malmultaj jaroj; kiu disradiigis tiom da lumo de superhomaj intelektuloj en la mondon, kaj por kiu tiom da bravuloj mortis sur la batalkampoj kaj tiom da martiroj sur la eŝafodo; patrino majesta de tricent urboj kaj de tridek milionoj da filoj; mi, knabo, kiu ankoraŭ vin ne komprenas kaj plene ne konas, mi vin respektegas kaj amas per mia tuta animo, kaj estas fiera esti naskiĝinta de vi kaj nomiĝi filo via. Mi amas viajn tre belajn marojn kaj viajn superbelajn Alpojn, mi amas viajn solenajn monumentojn kaj viajn ne forpasontajn memoraĵojn, mi amas vian gloron kaj vian belecon; mi vin amas kaj respektegas entute samkiel tiun ŝatatan parton de vi, kie unuafoje mi vidis la sunon kaj aŭdis vian nomon. Mi sentas por vi ĉiuj solan amon kaj saman dankon, Torino braveca, Ĝenovo fiera, klera Bologna, Venecio ensorĉa, Milano potenca; saman respektegon mi sentas al vi, Florenco ĝentila kaj Palermo timiga, Napoli grandega kaj bela, Romo miriga kaj eterna. Mi amas vin, patrujo sankta! Kaj mi ĵurpromesas, ke mi amos ĉiujn filojn viajn kiel fratojn miajn; ke mi ĉiam enkore honoros viajn vivantajn kaj viajn mortintajn grandulojn; ke mi estos civitano laborema, honesta, persiste zorgante mian nobligon por igi min inda je vi, por helpi per miaj malmultaj fortoj por ke, iun tagon, el via tero malaperu mizero, malklereco, maljusteco, krimo, kaj por ke vi povu vivi kaj pligrandiĝi trankvile, en la majesto de via rajto kaj de via forto. Mi ĵurpromesas, ke mi servos al vi, kiel estos al mi eble, per mia talento, per miaj brakoj, per mia koro, humile kaj maltime, kaj, ke se venos tago, en kiu mi devos fordoni por vi mian sangon kaj mian vivon, mi fordonos mian sangon kaj mortos kriante al la ĉielo vian sanktan nomon kaj sendante mian lastan kison al via flago benata. 

Edmondo De Amicis, “Cuore” (Koro), 1886, trad. Ettore Fasce

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *