Homoj

Giovanni Pascoli

La 31-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1855) de la itala (romanja) poeto kaj latinisto Giovanni Pascoli (1855-1912)

eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli

Jam plurfoje mi parolis pri li, jen pro lia graveco en la itala literaturo, jen ĉar multegaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto (interalie, en 2012, la tuta kolekto “Myricae”/ Mirikoj, fare de Nicolino Rossi).

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/04/passator-cortese/ 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/10/dieci-agosto/ 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/08/10/cavallina-storna/ 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/10/sissi/ 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/12/31/giovanni-pascoli/ 

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2019/08/10/giorno-dei-morti/ 

Hodiaŭ mi limiĝas prezenti lian poeziaĵon “Anniversario”, en la itala kaj en la versio al Esperanto (Datreveno) de Nicolino Rossi.

Mi aldonas_

– la italan poŝtmarkon de 1955 pro la unuajarcenta datreveno de la naskigo de Giovanni Pascoli, laŭ skizo de Giovanni Savini, kun verso el la poeziaĵo “Paolo Uccello”;

– la kovrilon de la eldono en Esperanto de la poemkolekto de Giovanni Pascoli “Myricae” (Mirikoj), zorge de Nicolino Rossi, EVA, Venafro 2012.


ANNIVERSARIO – 31 di dicembre 1889.

Sono più di trent’anni e di queste ore,

mamma, tu con dolor m’hai partorito;

ed il mio nuovo piccolo vagito

t’addolorava più del tuo dolore.

Poi tra il dolore sempre ed il timore,

o dolce madre, m’hai di te nutrito:

e quando fui del corpo tuo vestito,

quand’ebbi nel mio cuor tutto il tuo cuore;

allor sei morta; e son vent’anni: un giorno!

già gli occhi materni io penso a vuoto;

il caro viso già mi si scolora,

mamma, e più non ti so. Ma nel soggiorno

freddo de’ morti, nel tuo sogno immoto,

tu m’accarezzi i riccioli d’allora.

Giovanni Pascoli (“Myricae”)

°°°°°

DATREVENO – 31 decembro 1889 

Estas jam tridek jaroj, en ĉi horo, 

panjo, vi kun dolor’ min naskakuŝis; 

kaj mia eta plor’ eĉ vin pli tuŝis 

ol via akra pena naskdoloro. 

Kaj inter timo, ĉiam, kaj doloro, 

ho dolĉa panj’, al mi vi nutron ŝutis 

el via korp’ kaj kiam min surtutis 

korp’ via vasta, koron via koro, 

tiam vi mortis: pasis dudek jaroj! 

Kaj ‘stas patrinokul’ al mi sentrova 

kaj la karan vizaĝon mi forgesas: 

panjo, vin ne plu konas miaj faroj. 

Sed en mortint-fridejo, rev’ senmova, 

miajn buklojn tiamajn vi karesas. 

Giovanni Pascoli, trad. Nicolino Rossi

(“Mirikoj”, EVA, Venafro 2012)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *