Eventoj

La deka de aŭgusto

​“Dieci agosto” (La deka de aŭgusto) – itala teksto ĉe
it.wikipedia.org/wiki/X_agosto
​estas unu el la plej konataj poeziaĵoj de la itala (romanja) poeto Giovanni Pascoli (1855-1912)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli
​Ĝi memorigas la morton, en misteraj cikonstancoj, de la patro de la poeto, murdita dum li revenis hejmen la 10-a de aŭgusto 1867 (en la tago de sankta Laŭrenco).
Tradicie, la nokta ĉielo de la deka de aŭgusto estas trairata de fajrantaj meteoritoj, kvazaŭ falantaj steloj; kaj la poeto imagas, ke tiu falo de steloj estas ploro, per kiu la ĉielo partoprenas en lia doloro, kaj pli ĝenerale afliktiĝas pro la malbono en la mondo.
Mi transskribas la tri versiojn de la poeziaĵo ekzistantajn en Esperanto (respektive de Kálmán Kalocsay en 1935, Giordano Azzi en 1952 kaj Nicolino Rossi en 2012), kaj aldonas la kovrilojn de la tri volumoj, en kiuj tiuj tradukoj estas entenataj:
– “Tutmonda sonoro”, vol. II, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1981 (reprodukto de la teksto aperinta en “Literatura Mondo” julio 1935);
– “Giovanni Pascoli – Poemoj elektitaj el liaj verkoj”, Como, Antonio Noseda, 1952;
-“Myricae – Mirikoj”, Venafro, EVA, 2012.


LA 10-A DE AŬGUSTO

Sankta Laŭrento estis, mi ĝin sciis,
ĉar tra l’ aer’ trankvila stel’ post stelo
ekardis, falis, ĉar fajrere striis
tiele granda ploro tra l’ ĉielo.

Hirundo reen al tegmento venis.
Murdita: inter dornojn ĝi defalis.
En sia beko ĝi insetkton tenis,
por manĝ’ per kiu idojn ĝi regalis.

Jen, kvazaŭ krucumita, ĝi etendas
ĉi tiun vermon al ĉielo fora.
Kaj ĝia nest’ en ombro ĝin atendas
kun ĉirpo pli kaj pli mallaŭte plora.

Al sia nesto hom’ sur vojo estis.
Murdita: “Mi pardonas”, li lastvortis.
Kaj krio en okul’ senferma restis…
Donace du pupetojn li alportis.

Kaj tie, en la forlasita domo,
oni atendas, vane lin atendas.
Senmove, mirkonsterne tiu homo
la pupojn al la fora ĉiel’ etendas.

Kaj vi, ĉiel’, el alt’ serena de la
senmortaj mondoj, de senfina fono,
ho, nun inundas per plorado stela
ĉi atometon ombran de l’ Malbono.

Giovanni Pascoli, trad. Kálmán Kalocsay
(el “Literatura mondo” julio 1935)

LA DEKA DE AŬGUSTO

Laŭrenc’ Sankta, mi scias kiale
abunda stelar’ tra l’ aeroj
arde falas, kaj ploras grandskale
en kava ĉielo fajreroj.

Sian neston hirundo revenis:
sed falis sur dornojn, murdito:
en la beko insekton ĝi tenis,
la manĝon vesperan por ido.

Krucumite ĝi tie etendas
la vermon al fora ĉielo;
ĝia nesto, en ombro, atendas
kaj pepas pli ete, sen celo.

Ankaŭ hom’ sian neston revenis:
murdite, “Pardonon” li vortis;
en malferma okul’ kri’ aperis:
du pupojn por dono li portis.

Oni tie, ĉe l’ domo, sopire
atendas, atendas lin vane:
al la fora ĉielo ŝtonmire
la pupojn li montras permane.

Vi ĉielo, en supro de l’ mondoj
serenaj, senfina eterno,
ho! inundu per stelaj plorondoj
ĉi atomon malican en kerno!

Giovanni Pascoli, trad. Giordano Azzi
(el “Elektitaj poemoj de Giovanni Pascoli” – 1952)

LA DEKAN DE AŬGUSTO (*)

Laŭrenc’ Sankta, mi scias ke gloro
da steloj tra l’ aer-trankvilo
arde falas, kaj ke tia ploro
traarkas en ĉiel-scintilo.

Reflugadis hirundo nest-plekton,
murdite jen falis dornsplitojn:
ĝi portadis enbeke insekton:
la nutron por la hirundidoj.

Tie ĝi krucumite etendas
la vermon al la ĉielforo,
ĝia nesto en ombro atendas
per pli kaj pli febla pep-ploro.

Ankaŭ viro la neston revenis:
murdite li diris: Pardonon;
kaj krion en okuloj retenis,
du pupojn li portis por dono…

Kaj nun tie la hejmo ermitas,
atendas, atendas lin vane:
li senmova, mirgapa alspitas
la pupojn ĉielen, lontane.

Vi, el plej altaj mondoj, profundas
Ĉielo senfina, senmorta,
ho! per ploroj de steloj inundas
ĉi palan atomon mavportan!

Giovanni Pascoli, trad. Nicolino Rossi
(el “Mirikoj” 2012)

(*) La 10an de aŭgusto 1867 estis pafile murdita la patro de la poeto, Ruggiero. Laŭtradicie, la 10an de aŭgusto dediĉita al Sankta Laŭrenco, oni admiras ĉiele intensigon de fajrantaj meteoritoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *