Homoj

Sissi

La 10-a de septembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1898) de Elisabeth Amalie von Wittelsbach, Herzogin in Bayern (en Esperanto, Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, aŭ Elizabeto de Bavario) (1837-1898)

eo.wikipedia.org/wiki/Elizabeto_de_A%C5%ADstrio-Hungario

edzino (en 1854, je 17 jaroj) de Franz Joseph I von Österreich (Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio) (1830-1916)

eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Jozefo_la_1-a_(A%C5%ADstrio)

Ŝi estis (interalie) Imperiestrino de Aŭstrio, Reĝino de Hungario, Reĝino de Bohemio, Reĝino de Kroatio, Sinjorino de Triesto.

Ĝenerale (sed malprecize) ŝi estas konata kielSissi” aŭPrincino Sissi”, pro la tri filmoj de Ernst Marischka kun tiu nomo de la jaroj 1955-1958 (interpretitaj de Romy Schneider): Sissi; Sissi, die junge Kaiserin (Sissi, la juna Imperiestrino); “Sissi, Schicksalsjahre einer Kaiserin” (Sissi, sorto de Imperiestrino); en 1972 Romy Schneider denove interpretis Imperiestrinon Elizabeton en la filmo Ludwig de Luchino Visconti.

En realo, inter la tre multnombraj nobelaj titoloj de Elisabeth, tiu Princino” koncernis nur Transilvanion, Trenton kaj Brixen/ Bressanone en Tirolo; kaj la nomo estis “Sisi” kun unu sola “so” (efektive, la muzeo dediĉita al ŝi en la Hofburg de Vieno titoliĝas “Sisi Museum”).

Laŭ sentema animo, amanto de naturo, fremda je formalaĵoj, imuna el aristokrata orgojlo, ŝi troviĝis malkomforte kiam ŝi eniris la Kortegon de Vieno, kie kontraŭe validis rigora etiketo, kaj la regado de la multnacia Imperio estis mastrumata en aŭtokrata maniero.

Cetere, okaze de oficiala vojaĝo al Lombardio-Venetio (tiam sub aŭstria regado) Elisabeth konsciis, ke ne ĉiuj popoloj de la multetna Imperio amadis la dinastion Habsburgon: en Venecio, ekzemple, en placo Sankta Marko la imperiestra paro estis aklamita nur de la aŭstriaj soldatoj, dum la venecianoj restis en silento; kaj ankaŭ en Hungario ŝi estis akceptita malvarme.

Malfacilaj momentoj estis: la morto de unu filino; la aŭstria malvenkego de 1859 en la dua milito por la itala sendependiĝo (Batalo de Solferino kaj San Martino)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/24/piccola-vedetta-lombarda/

la falo en 1860 de la regno de Du Sicilioj pro la Milo de Giuseppe Garibaldi

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/06/1646/

(la lasta Reĝino de Du Sicilioj, Marie Sophie Amalie von Wittelsbach, Herzogin in Bayern

it.wikipedia.org/wiki/Maria_Sofia_di_Baviera

(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto)

edzino de la lasta Reĝo Francesco II di Borbone (Francisko la 2-a de Burbono)

it.wikipedia.org/wiki/Francesco_II_delle_Due_Sicilie

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

estis fratino de Elizabeto).

Elizabeto falis en profundan deprimiĝon, ankaŭ pro la sciigoj pri nefideleco de la edzo, kaj serioze malsaniĝis (pri malsano, kiu restis mistera, eble anoreksio je psika deveno); ŝi forlasis Vienon, kaj ekloĝis kiel Reĝino en Gödöllő , en Hungario, kiun ŝi tre amis.

La malfeliĉo ne ĉesis persekuti ŝin: en 1889 ŝia filo Rudolf, Kronprinz von Österreich und Ungarn (tronheredonto)

it.wikipedia.org/wiki/Rodolfo_d%27Asburgo-Lorena

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

sin mortigis en Mayerling kune kun la amorantino, baronino Maria Vetsera

it.wikipedia.org/wiki/Maria_Vetsera

(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto)

Elizabeto estis ankoraŭ funebre vestita pro la filo kiam, en septembro 1898, ŝi iris inkognite al Ĝenevo (Svislando). La 10-an de septembro 1898, laŭlonge de la lago, kvankam ŝia vizaĝo estis duonkaŝita de vualeto, ŝi estis rekonita (danke al firaporto) de la itala anarĥiisto Luigi Lucheni

eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Lucheni

kiu ŝin morte ponardis per fajlilo. Kiam oni pridemandis lin, kial li faris tion, onidire Lucheni respondis: «Ĉar mi estas anarĥiisto. Ĉar mi estas malriĉa. Ĉar mi amas la laboristojn kaj volas la morton de la riĉuloj».

La kurioza afero, kontraŭe, estas, ke Elizabeto ne aprobis la sociajn kaj ekonomiajn malegalecojn, abomenis la riĉaĵojn kaj la plezurvojaĝojn, ne amis dinastion Habsburgon, kaj esperis, ke Francisko Jozefo abdikos por ekvivi kun ŝi en Ĝenevo (sed Francisko Jozefo restis Imperiestro ĝis la morto en 1916, starigante rekordon pri daŭro).

Estas animskue, krome, konstati, kion Elizabeto estis skribinta en sia taglibro, kvazaŭ ŝi havus antaŭsenton: ŝi petdeziris mortiabrupte, rapide kaj se eble en eksterlando”.

Okaze de la tragedia morto de Elizabeto, la itala poeta Giovanni Pascoli (1855-1912)
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pascoli

verkis la poemaron “Nel Carcere di Ginevra” (En la Karcero de Ĝenevo). Certe ĝi ne estas inter la plej elstaraj verkoj de tiu poeto (kaj fakte ĝi estas malmulte konata); tamen mi transskribas ĝin, en la itala, kaj en la versio al Esperanto de Giordano Azzi (interkrampe: Lucheni, kondamnita al dumviva malliberigo, mortis en karcero dek jarojn poste, en ne klaraj cirkonstancoj, eble pro sinmortigo).

En Triesto, kies “Sinjorino” ŝi estis, Elizabeto estas ankoraŭ nun tre amata –samkiel, cetere, multaj personoj de dinastio Habsburgo:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/14/miramar/

En 1912, danke al popola monkolekto, Triesto starigis al ŝi monumenton, delokitan en 1921 sekve de la anekso de la urbo al Italio, kaj relokitan en 1997 en la placon antaŭ la Centra Stacidomo; mi aldonas belan dumnoktan foton pri ĝi, liveritan de Edvige Tantin Ackermann.


NEL CARCERE DI GINEVRA

 

I

… Dormi, – parlò – figlio dell’uomo ignoto?

dal tuo delitto erri lontano? hai morso,

per non tornarvi, al dolce fior del loto?

 

Dormi? oh! lontano tu sei già trascorso.

Nel sonno oscuro il tuo pensier calpesta

suolo senz’eco e vie senza rimorso.

 

Non m’odi? io pendo sopra la tua testa;

busso al tuo cuore taciturno e vuoto.

Sai chi ti chiama? sai chi ti ridesta?

 

Odimi: sono il padre tuo, l’Ignoto.

 

II

Son io che uccisi, forse; io non veduto;

sì; io che piango a capo del tuo letto

e che parlo nel tuo carcere muto.

 

Piangiamo insieme. M’odi? Eri un reietto,

un solitario nella dura via;

andavi senza pane e senza tetto

 

e senza nome; e della legge pia

non t’accorgesti che per le catene;

e la tua patria t’intimò: Va via!

 

anche tua madre, Va! Ti disse… Ebbene?

 

III

Eri – suprema gioia – eri innocente!

Potevi dir tendendo le tue braccia:

“Voi tristi, io buono; e voi tutto ed io niente!

 

Perché lo soffro, non perché lo faccia,

conosco il male; e voglio che non resti

del vostro male nel mio cor la traccia:

 

io v’amo!”. Eri innocente, eri dei mesti

di cui far bene è non dover, sì gioia:

eri la dolce vittima; volesti

 

essere… sciagurato, essere il boia!

 

IV

Qual tesoro di pianto non deterso

e non veduto, di superbo pianto,

hai con un’ebbra voluttà disperso!

 

Hai rinnegato quel dolor tuo santo,

che venne teco a tanta via, che pure

ti si sarebbe addormentato accanto!

 

Hai disertato dalle tue sventure!

Hai voluto tiranno essere e reo!

Perché l’hai tolto a qualche regia scure

 

il ferro per il tuo pugnal plebeo.

 

V

Tuo focolare era il dolor del mondo,

o senza tetto! Uscisti: il tuo pugnale

cercò, cercò, con odio vagabondo.

 

Ma tu dicevi, nell’andar fatale,

vedendo il pianto in ignorate ciglia:

“Tu mi sei sacro per il pane e il sale:

 

ave, infelice della mia famiglia!

Conosco il segno che non si cancella:

va!”?… No: con l’arma che gocciò vermiglia

 

passasti il cuore d’una tua sorella!

 

VI

D’un’infelice!… Oh! la sua reggia? Niuna

la invidiò, che presso il fuoco spento

pure ci avesse un tremolio di cuna.

 

Niuna il suo trono invidiò, che il lento

figlio aspettasse, tuttavia, lunghe ore,

nell’abituro battuto dal vento.

 

Niuna mutato il suo pur mesto cuore

col cuore avrebbe, che tu hai trafitto;

niuna, nel mondo in cui si piange e muore;

 

fuor che tua madre, dopo il tuo delitto!

VII

Or ella ha pace, e tu non l’hai: ti sento

gemere, o figlio. E sorge una lunga eco

nel cavo sonno al tacito lamento.

 

Tu non lo sai, quel sangue, più, nel cieco

errare: incontri i sogni che lo sanno;

ed un eterno calpestìo vien teco.

 

O nell’immoto sonno ombre che vanno!

Io piango, o figlio, sopra il tuo destino;

piango per ciò, che non t’uccideranno,

 

ti lasceranno vivere Caino!

 

VIII

Son io che uccisi forse; io che da’ lidi

lontani, senza disserrar le porte,

venni, e ti parlo; e piango, perché vidi.

 

Vidi dall’alto, vidi dalla morte:

da quel supremo culmine del vero

tra voi non vidi il grande, il ricco, il forte,

 

re, plebe. Vidi un formicolìo nero

di piccole ombre erranti per le dune,

e ne saliva dentro il cielo austero

 

un grido d’infelicità comune.

 

IX

Tutti mortali – oh! tu lo sai! lo vuoi!

c’è, mancando la gran falce, il pugnale

piccolo! oh! sempre si morrà tra voi! –

 

tutti infelici! Che se c’è chi sale

e chi discende in questo fiottar lieve,

l’acqua ritorna, con la morte, uguale.

 

E l’odio è stolto, ombre dal volo breve,

tanto se insorga, quanto se incateni:

è la PIETÀ  che l’uomo all’uom più deve;

 

persino ai re; persino a te, Lucheni.

 

Giovanni Pascoli

 

°°°°°

 

EN LA KARCERO DE ĜENEVO

 

I

Ĉu dormas vi, de l’ nekonato filo?

ĉu vi forvagas de la krim’? ĉu l’ floron

lotusan mordis, por la pekforŝiro?

 

Ĉu dormas vi? Vi kuris jam en foron.

En dorm’ malhela, via penso tretas

seneĥan teron, vojojn sen memoro.

 

Ĉu vi ne aŭdas? Super vi mi pretas;

mi frapas al kor’ via mute stata.

Kiu vin vokas kaj revekon petas?

 

Estas mi, via patro nekonata.

 

II

Mi mem mortigis, eble; ne vidata;

jes mi, ploranta nun, ĉe via lito

kaj parolanta en karcero fata.

 

Kunploru ni. Ĉu aŭdas vi? Pelito,

solulo estis vi, sur l’ akra voj’;

senpane iris vi, sen la hejmfido

 

kaj sen la nomo; kaj pri l’ leĝo, oj,

vi ekrimarkis nur pro la katenoj;

for! patrio via kriis, kvazaŭ boj’.

 

Eĉ panjo diris: iru!… nu, ĉagrenoj?

 

III

Ho pleja ĝojo – vi senkulpa estis!

Vi povis diri: “Aĉaj vi, mi bonas!

al mi nenio, al vi ĉio restis!

 

Ĉar mi suferas, mi malbonon konas,

ne ĉar ĝin faras; el malbono via,

en mia kor’ eĉ eĥo ne resonas:

 

mi amas vin!”. Vi senkulpulo pia,

al kiu bona far’ ŝajnus ĝoj’ multa,

la viktim’ dolĉa estis: volo via

 

ekzekutisto igis vin, ho stulta!

 

IV

Kia trezor’ de ploro neviŝita

kaj nevidita, de fiera ploro,

pro ebria volupto, iĝis splita!

 

La sanktan malrekonis vi doloron,

kiu dumvoje estis kun vi kune

kaj eĉ dormiĝus apud via koro!

 

De l’ malfeliĉoj vi dizertis nune!

Kulpul’ vi volis esti kaj tirano

ĉar el reĝa hakil’ vi premis dume

 

la feron por ponardo de plebano.

 

V

Hejm’ via estis la doloro monda

ho senhejmul’! Eliris vi; l’ armilo

traserĉis kun malamo vagabonda.

 

Ĉu diris vi, dum la fatala iro,

je l’ vid’ de nekonataj plorokuloj:

“Pro la pano kaj sal’, vi sankta viro:

 

saluton, ano de la mizeruloj!

la neviŝeblan signon mi rekonis:

iru!…”? Ne: per l’ armil’, kun ruĝmakuloj,

 

al koro de fratin’ vi pikon donis!

 

VI

De malfeliĉulin’! Palacon ŝian

nenia in’ enviis, kiu havas,

ja ĉe l’ morta fajruj’, lulilon sian.

 

Ŝia trono nenian inon ravas,

eĉ atendantan longe, streĉe, filon,

en la kaban’, sur kiu l’ vento trafas.

 

Nenia in’ eĉ ŝanĝus kordeliron

pere de l’ koro, kiun vi trapikis;

nenia, en ĉi mond’ de plortrairo;

 

krom panjo via, post ol vi mortigis!

 

VII

Ŝi ĝuas pacon nun, vi ne; mi sentas

vin ĝemi, fil’. Kaj longa eĥo venas

de l’ vaka dorm’, dum mute vi lamentas.

 

Tiun sangon, dum blinde vag’ vin trenas,

vi ne plu scias; nur la sonĝoj konas;

eterna tretobru’ vin loge tenas.

 

Tra l’ dorm’ senmova, ombroj kurfantomas!

Mi ploras, filo, pri via destino;

mi ploras tial, ke ne oni donas

 

morton al vi, sed vivos vi Kaino!

 

VIII

Mi mem mortigis eble; kaj rapidis

de for sen la malfermo de la pordo,

kaj vin parolas, plore, ĉar mi vidis.

 

Vidis dealte, vidis de la morto:

de la supera supro de la vero

mi ne vidis grandulojn, riĉon, forton,

 

reĝon, plebon. Vidiĝis aglomero

de etaj svarmaj ombroj sur la dunoj,

kaj supreniris la ĉielseveron

 

krio pro l’ malfeliĉaj sortkomunoj.

 

IX

Ĉiuj mortontoj – ho! vi scias! volas!

se mankas la falĉilo granda, estas

eta ponardo! ĉe vi morto floras! –

 

ĉiuj mizeraj! Se kelkiu estras

kaj iu subeniras en ĉi fluo,

l’ akvo, je l’ mort’, egala fine restas.

 

Stulta malam’: mallonga ĝia bruo,

ĉu por ribeli, ĉu por enkateni:

de la homa kompat’ regu l’ influo;

 

eĉ por la reĝoj, eĉ por vi, Lucheni.

 

Giovanni Pascoli, trad. Giordano Azzi

(el “Elektitaj poemoj de Giovanni Pascoli” – 1952)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *