Homoj

Abraham Arden Brill

La 12-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1874) de la usona psikiatro kaj psikoanalizisto laŭ juda deveno Abraham Arden Brill (1874-1948),

it.wikipedia.org/wiki/Abraham_A._Brill

naskiĝinta en Galicio (nuntempe Pollando, tiam Aŭstria Imperio), migrinta al Usono je 13 jaroj, sed aktiva ankaŭ en Zuriko kun Carl Gustav Jung kaj en Vieno kun Sigmund Freud (li tradukis al la angla multajn iliajn verkojn), elstarulo de psikoanalizo, kiun li instruis ĉe la New York University kaj ĉe la Columbia University.

La plej granda psikoanaliza biblioteko en la mondo, tiu de New York Psychoanalytic Association, havas lian nomon.

Brill konis Esperanto, tiom ke en 1907-1908 li tradukis rakonton de Washington Irving, “La Fantomfianĉo” (“La Revuo”, II, 1907-1908, p. 329-341).

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/03/washington-irving/ 

Mi aldonas foton, en kiu Abraham Arden Brill aperas (unua supre maldekstre) kune kun Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *