Homoj

Giuseppe Giacosa

La 1-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1906) de la itala (piemonta) dramisto, verkisto kaj libretisto Giuseppe Giacosa (1847-1906),
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Giacosa
aŭtoro de 25 teatraĵoj, el kiuj kelkaj ĝuis siatempe grandan sukceson (precipe “Una partita a scacchi” – Ŝakludado, “Come le foglie” – Kiel la arbfolioj kaj “Tristi amori”- Malĝojaj amoj).
Li estis ankaŭ (kune kun Luigi Illica) libretisto de tri operoj de Giacomo Puccini:
“La bohème”, “Tosca” kaj “Madama Butterfly”; mi parolis pri tio (en rilato kun “Tosca”) la 14-an de januaro 2018.

Giacomo Puccini – Tosca


“Una partita a scacchi” – Ŝakludado (1871), difinita “Unuakta drama legendo”, malgraŭ la naiva intrigo kaj la malalta poezia nivelo (aŭ, eble, ĝuste pro ĉi tiuj kialoj) estigis italan dirmanieron (kies originon, tamen, malmultaj scias), kiun oni aŭdas ripeti, kiam iu fikse rigardas senparole; la virina ĉefrolulino, nobelino Jolanda, demandas al tiu vira, paĝio Fernando, kiu estas rigardanta ŝin silente:
– Che hai, paggio Fernando? mi affisi e non favelli?
(en la komunuza nuntempa lingvo, oni diras “Perché mi guardi e non favelli?”, ĉar la verbo “affisare” = fikse rigardi jam estas arkaika),
(Kial, Paĝio Fernando, vi turnas ĉiam mute rigardojn helajn?)
kaj Fernando respondas:
– Io ti guardo negli occhi, che sono tanto belli.
(Mi rigardas viajn okulojn tute belajn).
Kaj tian eskapeman respondon oni donas, kiam oni volas elturniĝi el la embaraso.
“Una partita a scacchi” estis tradukita al Esperanto (Ŝakludado) de fratoj P. kaj R. Padulli (Antonio Paolet, San Vito al Tagliamento 1921).
eo.wikisource.org/wiki/%C5%9Cakludado
Mi aldonas:
– la kovrilon de la eldono en Esperanto de “Ŝakludado” (represo de 1957);
– la maksimumkarton aranĝitan per la itala poŝtmarko de 1981, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, pri la tradicia “Vivanta Ŝakludado” en la venetia urbeto Marostica (Viĉenco).
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton el la nekrologo de Giuseppe Giacosa aperinta en “La Revuo” 1906-1907, I, p. 144.


(segue traduzione in italiano)

En sia kampdomo apud Ivrea, mortis unu el la plej famaj verkistoj de tiu ĉi epoko en Italujo, Giuseppe Giacosa. Ŝanceliĝinte inter belaj noveloj kaj literaturaj skizoj, li bone sukcesis en la verkado de tragedioj; sed lia ĉefverko restas la komedio “Tristi amori” (Malĝojaj amoj), per kiu li eniris la nuntempan literaturmanieron, kiun ekaperigis en Italujon la verkistoj Verga kaj Praga. Giacosa volis ankaŭ enkonduki la nordan dramon, ne per tradukaĵoj, sed per originalaj verkoj, inter kiuj “Come le foglie” (Kiel la arbfolioj) alportis al li grandegan triumfon. Lian morton bedaŭris la tuta literaraturistaro, kiu faris al la estimata verkisto solenan enterigon.
“La Revuo” 1906-1907, I, p. 144
°°°°°
(traduzione):
Nella sua casa di campagna nei pressi di Ivrea, è morto uno dei più famosi scrittori di quest’epoca in Italia, Giuseppe Giacosa. Dopo aver oscillato tra belle novelle e bozzetti letterari, ebbe un buon successo nella scrittura di tragedie; ma il suo capolavoro rimane la commedia “Tristi amori”, con la quale fece ingresso nell’attuale tendenza letteraria di cui sono iniziatori in Italia gli scrittori Verga e Praga. Giacosa volle anche introdurre il dramma nordico, non mediante traduzioni, ma con opere originali, tra cui “Come le foglie” gli arrecò un enorme trionfo. La sua morte è dispiaciuta a tutti i letterati, che hanno fatto allo stimato scrittore un solenne funerale.
“La Revuo” 1906-1907, I, p. 144

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *