Eventoj

Provoko de Glivico

La 31-a de aŭgusto, je la 20-a horo, okazis la tiel dirita “Provoko de Glivico” (en la germana, “Unternehmen Tannenberg”; en la itala, “Incidente di Gleiwitz/ Gliwice”).
eo.wikipedia.org/wiki/Provoko_de_Gliwice
Kun la celo faligi sur Pollandon la respondecon pro tio, kio poste fariĝis la dua mondmilito, Germanio de Hitler ŝajnigis atakon al la radiostacio de Gleiwitz en la tiam germana Silezio (hodiaŭ Gliwice en Pollando), fare de grupo da ŝajnaj “polaj ribelintoj”, kiuj en realo estis germanaj militistoj de SS – sub la komando de la orientprusa litovo Alfred Naujocks – kiuj konis la polan lingvon, kamuflitaj per polaj uniformoj, kaj akompanataj de poloj tiritaj el koncentrejoj kaj vestitaj per polaj uniformoj (kiuj estis mortigitaj tuj post la atako, kaj kies kadavroj estis prezentitaj al la mondo kiel pruvo de la pola agreso).
Estis pafitaj kelkaj senkuglaj pafoj kontraŭ la germanaj limgardistoj, kaj la radiostacio estis “okupita” de la malveraj poloj, ĝuste tiom longe kiom necese por interrompi la programojn kaj elsendi kontraŭgermanajn komunikaĵojn (kun fikcia instigo al la “veraj” poloj, por ke ili ekprenu la armilojn); post tio la atakintoj foriris, postlasante kelkajn kadavrojn de poloj.
Senprokraste, la germana propagando disvastigis la sciigon pri la atako, prenita kiel preteksto por la invado de Pollando, jam antaŭfiksita je la horo 4.45 de la posta tago, la unua de septembro 1939.
La anteno de la radiostacio de Glivico (konstruita en 1935, el larika ligno, kaj en etaj dimensioj simila al la Turo Eiffel de Parizo) daŭre ekzistas, kvankam ĝi ne plu funkcias de 2004. La 8-an de aŭgusto 1999 vizitis la historian radiostacion la partoprenantoj en la 14-a Ekumena Kongreso de Esperanto (katolika-evangelia).
Mi aldonas p. 124 de “Espero katolika” 1999-7/8, kun raporto pri la vizito kaj du fotojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *