Homoj

Manon Lescaut (Puccini)

La 1-an de februaro 1893 okazis ĉe la “Teatro Regio” (Reĝa Teatro) de Torino la unua prezento de la opero de Giacomo Puccini (1858-1924) “Manon Lescaut” (pli frua prezento estis okazinta la 21-an de decembro1893 ĉe “Teatro Coccia” de Novaro, sed en malsama formo).

eo.wikipedia.org/wiki/Manon_Lescaut_(Puccini) 

La libreto estas tirita el la romano “Histoire du chevalier des Grieux et de Manon Lescaut” (Historio de kavaliro Des Grieux kaj de Manon Lescaut), de Antoine François Prévost (1697-1763); en ĝia prilaboro intervenis pluraj beletristoj, aparte Luigi Illica, Giuseppe Giacosa, Marco Praga kaj Domenico Oliva, sed esence ankaŭ la libreto (kiu estis publikigita sen la nomoj de la aŭtoroj) estas verko de Puccini.

La komponisto modifis plurfoje la partituron (da ĝi oni konas minimume 8 malsamajn versiojn).

La romano de Prévost inspiris ankaŭ aliajn muzikistojn, ekzemple Daniel Auber (1782-1877) kaj Jules Massenet (1842-1912).

Kuriozaĵo: verŝajne, la lastaj notoj de la Interludo de la tria akto www.youtube.com/watch?v=ru4lPGTSs0M 

inspiris John Williams por la fama ĉefmotivo de “Star Wars” (Stelaj Militoj).

www.youtube.com/watch?v=M5X96Zh2gHY 

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al miaj multnombraj artikoloj pri Giacomo Puccini, kaj aldonas:

– poŝtmarkon de Princlando Monako de 1983;

– p. 42 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de septembro 1939; estas indikite, ke la 26-an de septembro 1939 estis elsendita al Latina Ameriko “selekto de Manon Lescaut, opero de G. Puccini”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *