Eventoj · Homoj

Mortopuno

La 28-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1738) de la franca kuracisto kaj politikisto Joseph-Ignace Guillotin (1738-1814)

eo.wikipedia.org/wiki/Joseph-Ignace_Guillotin

it.wikipedia.org/wiki/Joseph-Ignace_Guillotin

fama ĉar li prezentis al la franca Nacia Asembleo, en 1789, projekton por la adopto de mekanika senkapigo kiel maniero de plenumo de mortopuno, pere de maŝino, kiu de li nomiĝis «guillotine» (gilotino), kun la celo igi malpli dolora la ekzekuton, kaj kiel unua paŝo por la abolo de mortopuno.

Pri la mortopuno el la vidpunkto de la katolika Eklezio, la katolika revuo en Esperanto «Espero katolika» (1994-6/7, p. 68-78) publikigis longan artikolon (tradukon de artikolo en itala lingvo de la jezuita revuo «La civiltà cattolica»), ekzamenante artikolon 2266 kaj la unuan alineon de artikolo 2267 de la «Katekismo de la katolika Eklezio», kiuj estis vekintaj multajn polemikojn en la katolikaj medioj mem, kvazaŭ oni estus ankoraŭ je la epoko de “Mastro Titta”

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/06/mastro-titta/

2266: «Respondas al postulo de defendo de la komuna bono la strebo de la Ŝtato celanta bremsi la disvastiĝon de sintenoj malrespektantaj la homajn rajtojn kaj fundamentajn regulojn de la civila kunvivado. La justa publika aŭtoritato havas la rajton kaj la devon altrudi punojn proporciajn je la graveco de la krimo. La puno havas kiel unuan celon reĝustigi la malordon enkondukitan de la kulpo. Kiam ĝi estas volonte akceptita de la kulpulo, la puno havas valoron de pentofaro. Krome, la puno celas defendi la publikan ordon kaj la sekurecon de la personoj. Fine, la puno havas kuracan valoron: laŭeble, ĝi devas kontribui al la korekto de la kulpulo».

2267, unua alineo: La tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas, kondiĉe ke estu plene konstatitaj la identeco kaj la respondeco de la kulpulo, la aplikon de mortopuno, kiam ĉi tiu estas la ununura vojo praktikebla por efike defendi de maljusta agresanto la homan vivon».  

Pro memkompreneblaj spacaj kialoj, bedaŭrinde ne eblas reprodukti ĉi tie la 11 paĝojn de la revua artikolo, kiu klarigas la ĝustan (kaj pli limigitan) amplekson de la aserto entenata en la unua alineo de numero 2267, legenda je la lumo de jenaj postaj alineoj:

«Se, kontraŭe, la ne-perfortaj sensangaj rimedoj estas sufiĉaj por defendi la homajn vivojn disde agresanto kaj por protekti la publikan ordon kaj la sekurecon de la personoj, la aŭtoritato limiĝos je ĉi tiuj rimedoj, ĉar ili pli bone respondas je la konkretaj kondiĉoj de la komuna bono kaj estas pli konformaj je la digneco de la hompersono.

Hodiaŭ, ja, pro la eblecoj, pri kiuj la Ŝtato disponas, por efike subpremi la krimon igante nenoca la plenuminton, ne forprenante de li definitive la eblecon elaĉeti sin, la kazoj de absoluta neceso de mortigo de la kulpulo estas jam tre maloftaj, se ne eĉ praktike neekzistantaj [Evangelium vitae, n. 56]».

Mi aldonas la kovrilon de “Espero katolika” 1994-6/7, kun la bildo de unu el la lastaj publikaj ekzekutoj pere de gilotino.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *