Homoj

Domenico Modugno

La 6-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la apulia (ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994)
eo.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno
mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbita je blu’), konata ankaŭ kiel “Volare” (Flugadi).
Mi jam parolis pri li la 6-an de aŭgusto 2017, en la datreveno de lia morto,

Domenico Modugno


kaj la 9-an de januaro 2019 en la datreveno de lia naskiĝo.

Domenico Modugno – Lazzarella


Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, lian kanzonon “Libero”(Libera).
Mi aldonas la frontpaĝon de la partituro.


LIBERO
(Domenico Modugno)

È l’alba
nel mare già respirano
le bianche vele.
Ascolto un’eco dolce
che mi chiama,
è la vita che chiama me.

Libero voglio vivere
come rondine
che non vuol tornar
al nido.
Libero voglio andarmene
libero non cercatemi
e i ricordi i ricordi
gettarli in fondo al mare.

Corre la vela mia
corre per il suo mare
chi la può mai fermare
naviga naviga naviga naviga
scivola scivola scivola
col vento va
verso la libertà.

Libero voglio vivere
è fantastico incredibile.
Libero sono libero

°°°°°

LIBERA
(Domenico Modugno, trad. Luigi Minnaja)

Tagiĝas.
Sur maro plene spiras jam
la blankaj veloj.
Aŭskultas voĉon dolĉan
mi vokantan:
Viv’ ĝi estas… vokanta min!…

Libera
volas vivi mi,
kiel hirundet’
sen dezir’ reveni nesten.
Libera
volas iri mi,
libera,
vi ne serĉu min!
Rememorojn… rememorojn…
Mi ĵetas al la mar’!

Kuras
la velo mia,
kuras
sur mia maro,
tre rapide, sen baro.
Kuras ĝi,
kuras ĝi,
kuras ĝi,
kuras ĝi,
glitas ĝi,
glitas ĝi,
glitas ĝi,
kaj iras per
vento al la liber’

Libera
volas vivi mi:
tre mirige ja,
kaj kredeble ne!…
Libera… libera… libera…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *