Homoj

Peppino di Capri

La 27-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1939) de la itala kantisto Giuseppe Faiella, konata per la artista nomo Peppino di Capri
it.wikipedia.org/wiki/Peppino_di_Capri
(Peppino estas la diminutivo de Giuseppe/ Jozefo; kaj la insulo Capri estas la naskiĝloko de la kantisto).
Inter liaj plej grandaj furoraĵoj, ŝulditaj al tute persona stilo, mi memorigas la kanzonojn:
– Voce ‘e notte (Elnokta voĉo);

– I’ te vurria vasà (Mi volus kisi vin);

– Champagne (Ĉampano).
Mi transkribas la tekston de “Champagne”, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto (Ĉampano).
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1953, kun vidaĵo de Capri.


CHAMPAGNE
Parole di Salvatore De Pasquale (Depsa) e Sergio Iodice,
musica di Mimmo Di Francia

Champagne per brindare a un incontro
con te che già eri di un altro
ricordi c’era stato un invito
stasera si va tutti a casa mia.

Così cominciava la festa
e già ti girava la testa
per me non contavano gli altri
seguivo con lo sguardo solo te.

Se vuoi ti accompagno se vuoi
la scusa più banale per rimanere soli io e te
e poi gettare via i perché amarti come sei
la prima volta l’ultima.

Champagne per un dolce segreto
per noi un amore proibito
ormai resta solo un bicchiere
ed un ricordo da gettare via.

Lo so mi guardate lo so
mi sembra una pazzia
brindare solo senza compagnia
ma io, io devo festeggiare
la fine di un amore
cameriere champagne….

°°°°°
ĈAMPANO
Vortoj de Salvatore De Pasquale (Depsa) – Sergio Iodice,
muziko de Mimmo Di Francia
trad. Emanuele Rovere (Manŭel)

Ĉampano, por tostad’ al renkonto
kun vi, jam propriet’ de alia.
Okazis post ies invito
“ni iru ĉiuj festi en hejmon mian”.

Apenaŭ la festen’ komenciĝis,
sendrinke mia kapo turniĝis.
Ĉirkaŭe jam nenio plu gravis,
rigardoj miaj nur celis sekvi vin.

Ĉu povas mi akompani vin hejmen?
“Preteksto tre banala por resti iom sola mi kun vi”.
Kaj poste forĵeti ĉiujn timojn, vin ami simple tiel…
l’ unuan fojon, la lastan.

Ĉampano, por ni dolĉa sekreto
pri amo kulpa, malpermesata.
Nun restas nur ĉi glaso malplena,
dolora forĵetinda rememor’.

Mi scias, ke vi min rigardadas, ĉar
al vi ŝajnas strange
tostadi sen virina kunestad’.
Sed mi, mi devas celebradi
la finon de la Amo.
Do: kelnero, ĉampanon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *