La 11-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1904) de la napola poeto Vincenzo Russo (1876-1904)
it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Russo
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
aŭtoro, interalie, de la vortoj de unu el la plej belaj napolaj kanzonoj, “I’ te vurria vasà” (Mi volus kisi vin), kiu eniris la repertuaron de famkonataj kantistoj; inter la multaj:
www.youtube.com/watch?v=7ybEifNAixw
Giuseppe Di Stefano
www.youtube.com/watch?v=4RVXiUjLmpQ
Andrea Bocelli
www.youtube.com/watch?v=WxcLOu20u7w
Massimo Ranieri
www.youtube.com/watch?v=m3lOIBjWtfw
Roberto Murolo
La kanzono, kiel ofte okazas, estas aŭtobiografia: ĝi esprimas la amon de la poeto al knabino nomita Rosa, al kiu li neniam kuraĝis malkaŝi sin, ĉar li konsciis, ke li havas seriozan pulmomalsanon, kiu kondukos lin al morto je nuraj 28 jaroj.
Mi transskribas la napolan tekston, kaj la tradukon al Esperanto de Nicolino Rossi.
Mi aldonas la unuan paĝon de la partituro.
I’ TE VURRIA VASÀ
Parole di Vincenzo Russo, musica di Eduardo Di Capua
Ah! Che bell’aria fresca…
Ch’addore ‘e malvarosa…
E tu durmenno staje,
‘ncopp’a sti ffronne ‘e rosa!
‘O sole, a poco a poco,
pe’ stu ciardino sponta…
‘o viento passa e vasa
stu ricciulillo ‘nfronte!
I’ te vurría vasá…
I’ te vurría vasá…
ma ‘o core nun mm’’o ddice
‘e te scetá…
‘e te scetá!…
I’ mme vurría addurmí…
I’ mme vurría addurmí…
vicino ô sciato tujo,
n’ora pur’i’…
n’ora pur’i’!…
Tu duorme oje Rosa mia…
e duorme a suonno chino,
mentr’io guardo, ‘ncantato,
stu musso curallino…
E chesti ccarne fresche,
e chesti ttrezze nere,
mme mettono, ‘int’’o core,
mille male penziere!
I’ te vurría vasá…
Sento stu core tujo
ca sbatte comm’a ll’onne!
Durmenno, angelo mio,
chisà tu a chi te suonne…
‘A gelusia turmenta
stu core mio malato:
Te suonne a me?…Dimméllo!
O pure suonne a n’ato?
I’ te vurría vasá…
*****
VIN KISUS MIA AM’
Vortoj de Vincenzo Russo, muziko de Eduardo Di Capua
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#VIN%20KISUS%20MIA%20AM%27
Ha! kiom friskas brizo
kiom rozuj’ parfumas,
kaj estas vi dormanta!
dum rozoj vin brakumas.
La suno lante lantas
sur ĉi ĝarden’ leviĝe;
kaj vento blove kisas
sur frunto buklojn riĉe.
Vin kisus mia am’…
sed veki vin ektimas ĉi kor-flam’.
Ekdormi volus mi
apud la spiro via
horon eĉ pli.
Ĉu dormas vi, Rozinjo?
kaj dormas sonĝoplene;
dum mi sorĉite gvatas
ĉi lipojn amosvene.
Kaj tiu haŭto freŝa,
kaj l’ nigra harobrilo,
en mian koron puŝas
da pensoj tiklaj milon.
Vin kisus mia am’…
Mi sentas koron vian,
batadi kvazaŭ ondo,
dormante, amo mia,
kiun prisonĝas vi, do!
Turmentas jen ĵaluzo
ĉi koron mian feblan;
ĉu min vi sonĝas? Diru…
aŭ ĉu alian eblan?
Vin kisu mia am’…
sed veki vin ektimas ĉi kor-flam’.
Ekdormi volus mi
apud la spiro via
horon eĉ pli.